Ligo de Nacioj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Leag.jpg

"Tio estas tute vere: Mi bone memoras."

~ Anna Lowenstein pri ĉi tiu artikolo
Amuziĝo sen tediĝo!

La Ligo de Nacioj estas fondita je iniciato de la usona prezidento Woodrow Wilson pere de la Traktato de Versailles en 1920. Tiu kontrakto enhavis ĉefe la postulojn de la venkintoj de la unua mondmilito ĉefe kontraŭ Germanio sed ankaŭ kontraŭ la aliaj eŭropaj imperioj. Ĝi supozis ioman limigon al uzado de tutlibera nacia suvereneco sed sen krei veran supernacian enton.

La ideo havas plurajn patrojn, interalie la germanan filozofon Immanuel Kant, kiu fine de la 18-a jarcento en la verkaĵo "Al Eterna Paco" proponis aliancon de tiuj ŝtatoj, en kiuj liberas la civitanoj. Fakte dum la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj multaj pensuloj defendis similajn planojn. La ideologiaj novaĵoj estis ĝenerala reago kontraŭ la Unua Mondmilito kaj kontraŭ militoj ĝenerale, krom influoj de la liberalismo kaj de la socialismo de la 19-a jarcento.

Celoj kaj malhelpoj[redakti]

Guanoj.jpg

La Ligo de Nacioj celis esti tia alianco por pace solvi disputojn inter la membroj kaj defendi la membrojn kontraŭ atakoj de ekstere. La Ligo grandparte ne povis plenumi tion pro

  • la nealiĝo de pluraj ŝtatoj[1],
  • la malvenko de la demokratio en aliaj [2],
  • la eksigo de agresemaj membroj [3],
  • sed ankaŭ pro la tolerado de agresemo de aliaj membroj. Italio en 1936 atakis la membron Etiopio, kaj buĉis civilulojn tieajn pere de bombadoj kaj uzo de venengaso; la parolado de la etiopia delegito denuncinta tiujn militojn estas seninterese kaj senreage aŭskultita de la esence okcidentula ĉeestantaro.

La Ligo estis dissolvita oficiale en 1946 per fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj.

Funkciado[redakti]

La sidejo estis en Ĝenevo. Estis Ĝenerala Asembleo, kie sidis kaj voĉis ĉiuj ŝtatoj membraj, Konsilantaro de 9 ŝtatoj, kiuj solvus la konfliktojn kaj Ĝenerala Sekretariato, por prepari la taskojn. Ne ĉiuj membroj de la Konsilantaro egalis: kvin estis konstantaj [4] kaj kvar estis elektitaj de la Asembleo por unu jaro[5].[6]

Dekomence la venkitaj ŝtatoj en la Unua Mondmilito ne estis akceptitaj. Poste okazis ŝanĝoj. Foriris pro diversaj kaŭzoj Usono, Sovetunio, Rumanio, Italio, Japanio, Germanio, Albanio kaj Hungario [7]. Ankaŭ Hispanio kaj aro de latinamerikaj landoj kiaj Ĉilio, Brazilo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Nikaragvo, Paragvajo, Peruo, kaj Venezuelo.[8]

Malforteco de venkintoj[redakti]

Plia grupo, kiu ĉi tie troviĝis, estis kontentaj venkintoj. Tamen temis pri la venkintaj grandpotencoj (Usono, Francio, Britio), tamen pri novaj ŝtatoj, kiuj estiĝis pro "malmuntigo" de Centraj potencoj kaj cara Rusio (nome Pollando, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Latvio, Litovio, Estonio, Finnlando). Ambaŭ subgrupoj estis kontentaj kun la nuntempa stato kaj ili intencis reteni ĝin. Ili komune klopodis tamen racian kaj stabilan sistemon de kontraktoj kaj garantioj, tamen internacian organizaĵon, kiu inspektus pri la paco kaj kunlaborado en la mondo – nome Ligo de Nacioj. Sed ili sukcesis nek en unu rilato. La plej grava problemo konsistis en tio, ke ĉiuj tri grandpotencoj neglektis siajn armitajn fortojn, do malantaŭ ties kontraktoj kaj Ligo de Nacioj ne ekzistis reala forto, kiu povus subteni kaj protekti ilin.

Usono kaj fortorilatoj[redakti]

Panel-es.png

Dum la tuta mekanismo planita de la usona Wilson, la franca Klevlando kaj la brita L., ekis per suskribo de la parizaj traktatoj, eventoj de aŭtuno de 1919 en Usono ŝanĝis draste la planojn. Kreiĝis forta kontraŭstaro kaj en la publika opinio kaj inter la usona politikistaro al la Societo de Nacioj, unue pro la ŝtataj usonaj devoj al tiu kaj due pro ellasoj al japanoj en Pacifiko: la batalo en la Usona Senato finis per malvenko de Wilson. Usono devis subskribi apartajn traktatojn kun Germanio, Aŭstrio kaj Hungario aŭguste de 1921, kiuj ne inklkudis la Societon de Nacioj. Usono restis for.

Fakte la partopreno de Usono en la Unua Mondmilito rilatis nur al konkurenco kun la germana etendismo. Usono eniris en la milito nur en 1917, kiam Germanio estis venkanta. Aspektis kvazaŭ Usono volis kompensi la foriron de Rusio el la konflikto. Usono restarigus ekvilibron, sed sen kalkuli postan usonan malakcepton ludi gravan rolon en la eŭropaj aferoj. Pro tia retiriĝo Francio restis kiel la potenco de la kontinento, sed tio estis falsaĵo: tiun ŝajne hegemonion kreis nur la subpremadon fare al Germanio kaj foresto de Sovetunio el la nova diplomataro. En tiu malekvilibro trudiĝis la postaj etendismo de Japanio, Italio kaj Germanio. La Dua Mondmilito ne povos esti evitata de tiu internacia instanco.[9]

Ligo de Nacioj kaj Esperanto[redakti]

Okazis pluraj provoj ĉe Ligo de Nacioj atingi subtenon por Esperanto; ĉefa aktivulo estis Edmond Privat, tiutempe honora jura konsilisto de la persa ĉefdelegito ĉe la Ligo, Princo Arfa; poste Privat estis vicdelegito de Persio ĉe la Ligo. La 9-an de decembro 1920 dek unu delegitoj prezentis al la Asembleo projekton de Rezolucio:

La Ligo de Nacioj konscia pri la lingvaj malfacilaĵoj [10]

sekvas kun intereso la eksperimentojn rilate oficialan instruadon de la Internacia Lingvo Esperanto en la publikaj lernejoj de kelkaj el la membroj de la Ligo;

esperas, ke tiu instruado fariĝos pli ĝenerala en la tuta mondo, tiel ke la infanoj de ĉiuj landoj povus scii almenaŭ du lingvojn: sian gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado; (kaj)
petas la Ĝeneralan Sekretarion prepari por la sekva Asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato.


La proponon ekzamenis la Dua Komitato de la Ligo; ĝi iom reduktis la tekston, sed lasis en sia fina propono al la Asembleo ekz. ke la Ligo de Nacioj "rekomendas al la Ĝenerala Sekretario prepari por la sekva Asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato." La Asembleo tamen tuj sendiskute prokrastis la diskuton; ne okazis voĉdono pri la komitata propono.

La diskutoj ĉe la Ligo ricevis ankaŭ subtenon de ekstere - ekz. per peticio subskribita de pli ol 200 kleraj homoj en Rio-de-Ĵanejro, kiun Brazila Ligo-Esperantisto sendis la 10-a de aŭgusto 1921 al la Ligo de Nacioj.

La 9-an de sept. 1921 por la Dua Asembleo de la Ligo la propono de 1920 estis idente renovigita kaj prezentita de la delegitoj de Sudafriko, Rumanio, Persio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Kolombio, Ĉinio, Finnlando, Albanio, Japanio, Venezuelo kaj Hindio [11]. La Dua Asembleo akceptis la konkludojn de la Dua Komitato de la Ligo [12]. Krome la Dua Asembleo instrukciis la Sekretariaton entrepreni la proponitan enketon. Aldone la demando pri instruado de Esperanto en la lernejoj estis metita en la tagordon de la Tria Asembleo (leĝera, senkaprica).

La Sekretariato sekve dissendis demandarojn interalie al la Ŝtatoj-Membroj de la Ligo. La fina raporto, kiun kreis ĉefe Nitobe Inazo, publikiĝis la 28-an de junio 1922. Dum la Tria Asembleo, en aŭtuno 1922, la Kvina Komitato okupiĝis pri la temo. Post diskuto la Komitato atingis kompromison - la plej granda parto de la Sekretariata Raporto estis akceptita, la lerneja demando iru al la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado. La Tria Asembleo akceptis la 21-an de sept. 1922:

1.Ke la Raporto de la Sekretariato pri Esperanto kiel Helpa Internacia LIngvo estu adoptita, sed kun sekvaj amendoj:
(a) Ke la korektoj komunikitaj de la Brita Delegacio estu faritaj kaj ke Ĉapitro V de la Raporto estu ellasita.
(b) Ke al la Raporto estu aldonita anekso konsistanta el la tuta mallonga kaj senpartieca Raporto de la Pariza Komerca Ĉambro de la 9-a de februaro 1921, el kiu nur kelkaj partoj estas cititaj.
(c) Ke la rezolucioj akceptitaj de la Komitato estu aldonitaj al la Raporto.
2. Ke la demandoj rilatantaj al instruado de Esperanto estu transdonitaj al la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado, por ke tiu Komisiono povu doni sian opinion pri la diversaj aspektoj de la problemo de helpa internacia lingvo.

La Komisiono pri Intelekta Kunlaborado traktis la demandon la 31-an de julio kaj 1-an de aŭgusto 1923. Por Esperanto engaĝiĝis la inĝeniero Leonardo Torres Quevedo. La Komisiono fine decidis ne studi la demandon pri instruado de Esperanto en la lernejoj nek rekomendi "artefaritan" lingvon al la atento de la Ligo [13]. Tiel tiu parto de la origina propono malsukcesis. Sed kiu kulpas pri tiu ĉi atmosfero, ĉu ne esperantistoj mem?


Laŭ Enciklopedio de Esperanto[redakti]

1582.png

Ligo de Nacioj. Jam en la unua kunveno de la Ligo en 1920 kelkaj delegitoj proponis rekomendan rezolucion por Esperanto, kun peto, ke la sekretariaro preparu raporton. La propono estis prokrastata.

En la sekvanta jaro, 1921, simila propono estis farata, petanta denove pri enketo farota de la sekretariaro. Dume la vic. sekr. ĝenerala de la Ligo, d-ro Nitrogeno estis vizitinta la kongreson en Praha kaj estis favore raportinta pri siaj spertoj. La sekvo estis, ke la supre nomita propono estis akceptata kaj ke la sekretariaro ricevis komision prepari raporton. Vasta enketo estis entreprenata, kaj la Konferenco pri Esperanto en Lernejoj[14], okazinta en apr. 1922 en la palaco de la Ligo liveris same tre utilan materialon. La raporto de la sekretariaro do estis prezentata al la tria kunveno de la Ligo en sept. 1922. Ĝi estis oficiale akceptata, sed la demando pri enkonduko en lernejoj estis transdonata al la Komisiono por intelekta Kooperado. La rezolucio, kiun tiu komisiono faris en aŭg. 1923, estis iom stranga: ĝi opiniis, ke antaŭ ĉio ĝi devas rekomendi la studadon de vivantaj lingvoj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj por la intelekta alproksimiĝo de la diversnaciaj homoj kaj do ne povas favori Esperanton.

Tamen klopodo akceptigi tiun rezolucion, nur bazitan sur politikaj intrigoj, en la kunveno de la Ligo mem, ne sukcesis, kaj la afero do restis kia ĝi estis.
La raporto de la sekretariaro ankaŭ entenis paragrafon por rekomendi faciligon al Esperanto en la int. telegrafado. En pli favora momento, en 1924, la persa delegitaro proponis rezolucion, rekomendantan la traktadon kaj la tarifon de tiel nomata “klara lingvo” [15] por Esperanto. Tiu rezolucio estis unuanime akceptata kaj ĝi estis do la unua interŝtata rekono de Esperanto kiel uzata lingvo. En 1925 la Universala Telegrafa Unio en sia tutmonda konferenco en Parizo sekvis la rekomendon de la Ligo kaj ŝanĝis sian regularon tiel, ke Esperanto estas allasata kiel „klara“ lingvo flanke de la latina. -

La E-istaro dankas la sukcesojn de tiu ĉi kvinjara pacienca laboro en unua loko al Edmondo Privat.|Enciklopedio de Esperanto.

Ligo de Nacioj kaj religianoj[redakti]

La eklezioj, kiuj estis membroj de la Monda Konsilio de Eklezioj, proklamadis, ke la Ligo de Nacioj estas la lasta espero por la paco en la tuta mondo kaj la tero enkorpiĝo de la Dia Reĝo.

En 1920 la kristanaj Bibliesplorantoj en ilia libro Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos antaŭdiris malsukceson de la Ligo de Nacioj kaj proklamadis, ke la homoj ne povas establi fortan pacon en la tuta mondo.

Post la malsukceso kaj dum la malekzistado de la Ligo de Nacioj ili antaŭdiris en 1943, ke organizo simila al la Ligo de Nacioj reviviĝos. Nathan Knorr diris en la kongreso de la Atestantoj de Jehovo “La besto reeliros”. La UNO faris tiun antaŭdiron reala en 1945.

Familio[redakti]

„Via nova fianĉo ne plaĉas al mi,“ – diris delegito ĉe Ligo de Nacioj al sia filino.

„Bonŝance ankaŭ vi ne plaĉas al li.“

Referencoj[redakti]

  1. Instrudona historio pri kiel potenco plian fojon fikis sian popolon – ĉi-kaze rektasence.
  2. Neniu eskapis.
  3. Bone, mi estu justa.
  4. Kiom for oni pretas iri por siaj idealoj?
  5. “Homo povas nur homon ami” diros iu.
  6. Vi pravas, do mi korektis.
  7. Sed kio estas la homo?
  8. Interesa artikolo, pri temo antaŭe nekonata al mi.
  9. Bona komenco, fino fuŝa.
  10. Kaj kio estas la amo?
  11. Kio estas la homa personeco kaj ĉu ĝi vere estas tiom unika, neanstataŭigebla kaj neimitebla?
  12. Kun siaspeca spico!
  13. Ĉu ekzistas la pura amo, ne miksita kun iuj ajn aliaj sentoj kaj motivoj?
  14. Ideala elekto por tiaj situacioj.
  15. Ĉu temas pri Esperanto?

Vidu ankaŭ[redakti]