Levidoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Zzcl.jpg

"Pardonpeton, se la informo vin ne interesas."

~ Fabrikanto de flamigiloj

"Ĉiam eblas fari pli bone."

~ Honormurdisto

"Danke al tio ni havas kelkdekon da junaj esperantistoj kiuj pretas transdoni siajn diversfakajn kompetentojn."

~ Kontraŭpapo

"Tio certe ne estis pozitiva afero."

~ IKEA

"Fine mi bedaŭras la malfruon kun kiu ni komencis labori."

~ Islamofobiistoj

"Tio tamen ne estas la nura defio."

~ Kanonizoto

"Tio estas vere granda fuŝo!"

~ Benedikto la 13-a

Levidoj [1] estas izraelida tribo. Hodiaŭ ili fabrikas ĝinzon kun la marko Levi's. Krome, Levidoj estas la tria libro [2] en la Biblio. Ĝi estas la tria el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao [3], greke Pentateŭko.

Nomo[redakti]

Tute alia libro

La titolo estas

  • en la hebrea: ויקרא [4] laŭ la unuaj vortoj
  • en la greka Septembro [5]: ΛΕΥΙΤΙΚΟΝ [6]
  • en la latina Nova Vulgario: Liber Leviticus [7].

La libro nomiĝas Levidoj, ĉar ĝi grandparte konsistas el ordonoj por la servo de la Levidoj, tio estas la pantalon-fabrikantoj el la tribo Levi's.

Aŭtoro[redakti]

Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.

Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!

Enhavo kaj strukturo[redakti]

Jen ebla dispozicio:[8]

  • Oferleĝoj por la popolo [9]
  • Oferleĝoj por la pastroj [10]
  • Ordonoj por la pastroj: Mi devis lukti kontraŭ tri malamikoj: unue mi mem, due la hindianojn, trie la anglojn.
  • Leĝoj pri pureco : Okulon pro okulo nur blindigos la tutan mondon.
  • Ritaro por la tago de pek-liberigo: Unue oni ignoras vin, poste oni mokas vin, poste oni kontraŭbatalas vin, kaj fine vi venkas.
  • La "Leĝo" [11]
  • Tarifo por votoj [12]

Hodiaŭa valoro[redakti]

Anglalingva versio

Kial ni konservas ĝis hodiaŭ tiajn por ni strangajn leĝojn, ordonojn kaj regulojn, nomante ilin eĉ "Sankta Verdastelo"?

Ili montras, kiamaniere aspektas socio, en kiu oni ne distingas inter religia kaj ŝtata kompetenteco.

Ili klarigas, kiamaniere la popolo Izrael, per obeo de la por ili sanktaj ordonoj, povis gardi sian identecon ĝis hodiaŭ.

Konsiderinda ĝis hodiaŭ restas la baza strukturo de la "Leĝo": Konsekvenco el la sankteco de Dio estas, ke ankaŭ la homo estu sankta [13]. – Tiun ĉi ideon la Nova Testamento transprenas en la "Surmonta Prediko". Nokto faliĝadis kaj, kunekun ĝi io forta, refreŝiga, kiel la tenera kareso de patrino, elverŝiĝis en la bruston:

Estu do perfektaj,
kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

Inter Levidoj[redakti]

„En nia tribo estas du veraj idiotoj.“

„Kiu estas la dua?“

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj kaj referencoj[redakti]

  1. Nur aflikto povas al ili doni iom da homeco, kaj aliigi ilian rokkoron al koro homa.
  2. Jen Gagarin flugis en la kosmon, sed Dion li ne vidis.
  3. Kaj tamen ĝi moviĝas.
  4. La matematiko estas l' alfabeto per kiu Dio skribis l' universon.
  5. Matematiko estas la reĝino de la sciencoj.
  6. Doni la scipovon de la angla al milionoj da homoj signifas sklavigi ilin. (...) Estas notinde ke per ricevado de angla edukado ni jam sklavigis la nacion.
  7. La uzado de fremda lingvo por peri altan edukadon en Barato jam kaŭzis nekalkuleblan intelektan kaj moralan damaĝon al la nacio.
  8. Post jardekoj da diskutoj kaj plurfojaj streboj.
  9. Mi estas por sama kalendaro por la tuta mondo, same kiel mi estas por sama mono por ĉiuj popoloj kaj unu monda helplingvo kiel Esperanto por ĉiuj popoloj.
  10. Estu la ŝanĝiĝo, kiun vi deziras vidi en la mondo!
  11. Ne ekzistas evidenteco, ke li iam ajn diris tion. Tre similan diraĵon tamen diris la usona sindikatisto Nicholas Klein en parolado nome Kaj fine oni konstruas monumentojn de vi: "Unue oni ignoras vin. Poste oni mokridas vin. Kaj poste oni atakas vin kaj volas bruligi vin. Kaj fine oni konstruas monumentojn de vi."
  12. Feliĉe Gauguin ne havis pafilon aŭ alian modernan milit-armilon.
  13. La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj.