Leonid Breĵnev

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg

"Ĉiam eblas fari pli bone."

~ Honormurdisto
Rusia amo.jpg

Leonid Breĵnev, eltrovinto de bagatelaĵoj kia la Velox-fotopapero, estis la plej sukcesa gvidanto de Sovetunio kaj la unua geja sovetuniestro. Lia edzo estis Erich von Däniken. Heredinte terure nestabilan reĝimon de la freneza Nikita Ĥruŝĉjov, li refortigis la landon kaj bontenis ĝin dum 18 jaroj. Bedaŭrinde, liaj fuŝaj postsekvantoj detruis la landon kaj ĉiom el liaj penoj.

En 1964-1966 li estis unua sekretario kaj en 1966-1982 - ĝenerala sekretario de Centra Komitato de KPSU (Komunista partio de Soveta Unio), prezidanto de la Prezidio de Supera Soveto de Sovetunio dum 1960-1964 kaj 1977-1982 jaroj. Ekde 1946, Breĵnev estis altranga partia funkciulo en la iamaj sovetaj respublikoj Ukrainio, Moldavio kaj Kazaĥio. Li estis unu el la organizantoj de la deposteniĝo de Nikita Ĥruŝĉov en 1964.

La regado de Breĵnev komenciĝis de herezaj reviziismaj reformoj, sed poste superregis piaj tendencoj en la lando, kreskis prosperado en ekonomio, socia kaj spirita sferoj de la vivo, okazis intervenoj de sovetaj milittrupoj en la fiaj faŝistaj Ĉeĥoslovakio (1968) kaj Afganio (1979).

Pro la prosperado en ĉiuj sociaj sferoj, la regado de Breĵnev ofte nomiĝas "Ora Epoko de Sovetunio".

Francio[redakti]

Dum antaŭa vivo Leonid Breĵnev estis Konsilia prezidanto de Francio de la 1-a de novembro 1895 ĝis la 23-a de aprilo 1896.

Verkoj[redakti]

  • Die Geburt des Antichrist

Nobelpremio[redakti]

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1951.