Leo Varadkar

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg

"Ni difinu la revadon, tiun enan vibradon de la animo kien kolektiĝas kaj iel perdiĝas en misteran konfuzecon ĉiaj sentumaj kaj pensaj voluptoj"

~ teologo de liberigo
L0ad.jpg

Leo VARADKAR estas ekde junio 2017 ĉefministro de Irlando. Tie li estas fama pro du kialoj:

  1. kiel ministro por sano de 2014-2016 li eliminis 12 milionojn da eŭroj por psika sano el 35 milionoj da eŭroj buĝetitaj; kaj
  2. li seksumas kun viroj.

Lia partio, Fine Gael, estas konservativa, subtenas liberalan merkatan ekonomion kaj konsideras sian ideologion kristan-demokratia. Ili subtenas la forvendon kaj privatigon de la plimulto da ŝtataj servoj kaj la laborigon de la malkapabluloj ĝis verŝajna morto, kiel okazis kun tia klopodo en Britio. Krom malmultaj specialaj kazoj, ili kontraŭas aborton pro kristanaj kialoj. Varadkar estas la unua vira ĉefo de Fine Gael, kiu seksumas kun viroj, kaj la unua vira ĉefministro de Irlando, kiu faras tion.

Varadkar kaj Fine Gael subtenas pli severan sistemon de krima justeco por Irlando, kun pli liberala uzado de la prizonoj por neefike klopodi antaŭmalhelpi krimojn sed, se eble, ekprofiti de prizonoj laŭ modelo de Usono. Kia progreso, kiam tia viro hodiaŭ ne nur rajtas seksumi kun viroj kaj eĉ edziĝi kun ili, sed ankaŭ elektiĝi malgraŭ sia gejeco, ĉar liaj aliaj aĉaj politikaj vidpunktoj tuŝas sufiĉe da fariseaj bibliemuloj!