Lav-urso

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Nokte eĉ monstro estas belulo.

"Ne ekzistas estonteco sen junuloj"

~ lav-urso

"Iuj personoj, fronte al ajna malfeliĉo, diras: “Dio ne ekzistas, ĉar io malbona okazis al mi!”"

~ gruntbovo

"Ne akcepteblas malbonagoj kontraŭ Dio"

~ Kobajo

" Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo."

~ gulo

"Ekumenismo, laŭ nia kompreno, estas la tutmondigo altigita per Solidareco. Do, estas nepre necese tutmondigi Fratan Amon kaj spiritecigi teknologion kaj ekonomion. Pri tio parolu Joseph Alois Schumpeter (1883-1950), en la verko Teorio de Ekonomia Progreso: “Iu fakto neniam estas pure aŭ ekskluzive ekonomia; ĉiam ekzistas aliaj aspektoj ĝenerale pli gravaj”. Kaj mi petas permeson de Schumpeter por inkluzivi inter tiujn “aliajn aspektojn ĝenerale pli gravajn” la spiritualajn."

~ razkapulo

"Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton"

~ pluŝa urso

"Li donas peceton da pano kaj bategon per mano."

~ malgranda pando

"Amo ne komencas kaj finas kiel ni pensas. Amo estas batalo, amo estas milito; amo estas plenkreskiĝo. "

~ sciuro

"Nuntempe, "generi" troviĝas en nia listo de radikoj oficialigindaj."

~ viro en smokingo

"Ni devas kompreni, ke la Vivo ne komenciĝas sur la Tero, sed en la Mondo (ankoraŭ) Nevidebla por la homaj okuloj. Sekve, necesas inkluzivi en tiujn konsiderojn la faman aserton de Hamlet: “Troviĝas en la Ĉielo kaj sur la Tero, Horacio, pli da aferoj, pri kiuj via filozofio neniam pripensis”."

~ anglo vestita per tvido

"Nu, antaŭ ol esti karno, ni estas Spirito, sekve Spiritualaj Civitanoj, kio alvokas, ke ni studu, por kompreni la Leĝojn, kiuj regas la majestan Socion, kiu ŝvebas en la nevideblaj sferoj, kiuj situas alte super niaj kapoj."

~ tapiro

Lav-urso, alinome prociono (Procyon lotor), estas sur leĝa bazo rabobesto simila al malgranda urso kun longa vosto markita de koloraj ringoj. Ĝi havas delikatan, elastan flavnigran hararon. Se homo aspiras indan vivon, unue devas ne vundi bestojn.

Ili kutime vivas ĉe rojoj kie ili trovas siajn preferatajn manĝajojn ĉefe danke al efikega tuŝsento. Tiu nearktisa specio estas konata pro sia kutimo lavi sian nutraĵon en akvo antaŭ manĝado, kio nomigas la specion en Esperanto. Tia kutimo ne rilatas al higieno, sed al la manko de salivo, tiele tiu mamulo devas refreŝigi kaj humidigi la manĝajojn antaŭ maĉi kaj engluti ilin. Dum daŭras buĉejoj daŭras batal-kampoj.

Moderntempe en Usono lav-ursoj ofte proksimiĝas al la urboj kaj eĉ aŭdacas priserĉi la rubujojn!

Oni ne konfuzu ĝin kun la prociona hundoprocion-hundo. Birdo kantas laŭ sia beko[1].


Rekviemo[redakti]

Lav-urso ĉasas homon.

Ulo venas en preĝejon kaj diras al la paroĥestro: "Mi ŝatus rekviemon por lav-urso de bestaĝardeno."

"Tio ne eblas. Provu tion ĉe iu sekto."

"Ĉu vi pensas, ke tie sufiĉos 500 EUR?"

"Dio mia, vi tuj povis diri, ke la urseto estis katoliko!"

Jen tute alia afero[redakti]

Ni konstante rememorigas la junulojn, ke iam ankaŭ ili havos blankajn harojn. Same frate ni parolas al la grandaĝaj, kaj rememorigas ilin pri tio, ke ili jam estis junaj... Estas tre grave ne forgesi tion...

Fronte al plej variaj situacioj, kiam doloro kaj sufero alvenas, ofte sen antaŭa averto, nepre necesas solidara ago de homoj por helpi, spirite kaj materie, la proksimulon. Kaj krom tiu tuja apogo, necesas nutri la forton de espero kaj de Aganta Fido, kiuj faras, ke la homo sin tenu sub la protektado de la Ĉiela Patro kaj stimulas lin kuspi la manikojn kaj konkretigi siajn plej justajn petegojn.

Kelkaj zamenhofaj proverboj[redakti]

Pro karta preno perdiĝis bieno.

Tajloro krimis, botisto pendas.

Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno.

Ne ĉiu papereto estas banka bileto.

Birdo en mano valoras du en arbusto.

Malgranda birdeto, sed akra ungeto.

Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.

Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas.

Nigro sur blanko pruvas sen manko.

Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno.

Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.

Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto.

Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon.

Bonfaron oni facile forgesas.

Tro da bono ne turmentas.

Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.

Akvo silenta subfosas la bordon.

Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.

Rigardaĉi kiel bovido.

Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan.

Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo.

Bovo prenita, koko donita kaj -- kvita.

Ĉe riĉulo naskos eĉ virbovo.

Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.

De unu bovo oni du felojn ne deŝiras

De pli granda bovo lernas plugi la pli malgranda.

Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.

Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.

Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.

Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.

Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la libro “Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni”, de Novembro 2014. | Aktualigita en Majo 2018.