Latinlingva Neciklopedio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Necyclopaedia.png

"Pardonpeton, se la informo vin ne interesas."

~ Fabrikanto de flamigiloj

La Latinlingva Neciklopedio (klasike: Necyclopaedia Latina) estas la plej malnova eldono de Neciklopedio. Ĝi estis fondita dum la frua Romia Respubliko kaj ĝi havas ĉ. 69 artikolojn. Cicerono skribis pri ĝi:

Necyclopaedia sive Uncapaedia[1] est irrisio Vicipaediae, cuius argumenta praelata sexualitas et religionis illusio sunt, per facetias tractata. Versio Latina semper callidissima Latinitate scripta est, scilicet propter perpaucos usores nostram linguam scientes atque Necyclopaediae adsentientes. Necyclopaedia est societas secreta quae valide laborat ad totam sapientiam humanam servandum. Hoc facit scribendum encyclopaediam plenam veritatium.

Historio[redakti]

Frua kritikanto, kiu klopodis cenzuri je Necyclopaedia

Necyclopaedia nata est in 416 aCn aput imperatorem nomine Caius Iulius Caesar et peritum philologum nomine Nemo Purpureus. Catullus erat in custodia bibliothecae. Nemo, autem, in ea scripserat et in 7 BC Necyclopaedia morta est. At tandem Iac Pirat, centum annos post, eam sucitavit. Necyclopaedia fuerat primum scripta 1995 ante Christum ab Oscar Wilde, ad recordandum totam cognitionem humanam.

Saeculo quinto ante Christum natum, Hannibal Barca, dŭ Carthaginensium, creavit paginam plenam mendaciarum et maledictionum, qua Populo Romano insultare volebat. Illa pagina horribilis, scripta in foeda lingua barbara, nominabatur Wikipedia.

Sed Publius Cornelius Scipio, cum vidit talem paginam, valde irascit; itaque haec fecit: Primum, Hannibalem necavit. Deinde, Carthaginem delevit. Et postremo, creavit Necyclopaediam ad revelandum Veritates et delendum mendacia scripta in Wikimerda Wikipedia.

Anno sescenti sexaginta sex post Christum natum, adoratores Satanae novam wikipediam fecerunt, et eam scripserunt in multis linguis... etiam in lingua latina! Itaque hodie novum bellum agitur, quia Imperium Wikipedisticum vult Orbem Terrae expugnare; Necyclopaedia autem, Mundum servare conatur. UTINAM MORS WIKIPEDIAM CAPIAT!

Ortografio kaj gramatiko[redakti]

La latina estas gramatike difinita sed ortografie ne, ĉar multaj fakulaj skoloj sekvas malsamajn vojojn. Ĉi tio sekvas de la neekzisto de minuso en la latina lingvo kaj la mezepoka diferencado inter la literoj i/j kaj u/v. En Necyclopaedia oni sekvas la pli fuŝan skribmanieron, kiu estas pli malamata inter la nunaj filologoj.

Fifama perfidinto de Necyclopaedia

Nuna vortprovizo kaj neologisma politiko[redakti]

Ĉefe, la unuaj artikoloj ĉe Necyclopaedia temis pri la aktuala reĝo de Francio, tamen ekde la remalkovro de Necyclopaedia en 1403, nova grupo de uzantoj pligrandigis la artikolojn kiuj temis pri antikvaj aferoj.

La politiko de Necyclopaedia pri neologismoj estas "semper finge", kio signifas "ĉiam inventu (neologismojn)".[2] Por pritrakti aferojn kiuj ekzistis nek en antikveco nek en mezepoko, oni uzas terminarojn de la nuntempa latina, kiel la botanika latino, la scienca latino, la 19-a jarcentaj neciklopedioj kie oni ofte skribis latine kaj nunajn ŝercojn pri Vatikano. Oni uzas kiel fontojn ankaŭ famajn nunajn ĵurnalojn kiuj estas skribataj latine, kiel Vikipedio[3] kaj Radio Bremen.[4].

Kiel ĉe iu ajn internacia lingvo, kelkfojoj ekzistas pluraj terminoj ĝustaj por la sama afero, ekzemple, kiam Esperante oni povas diri InformadikoIru Kacen. En la latina tio ĉi okazas okazas multe pli ofte, ĉar la lingvo havas pli ol du mil jarojn de uzado en grandega geografia areo. Pro tio, por la sama afero povus ekzisti antikvaj, mezepokaj, malfruaj kaj modernaj terminoj por priskribi ĝin. Kiam tio ĉi okazas, kutime ĉe Necyclopaedia oni nomas la artikolon sub la plej ridinda termino kaj poste ene de la artikolo oni donas la aliajn samnomojn.

Kvalito de la artikoloj[redakti]

Kvankam la originalaj aŭtoroj estis denaskulaj parolantoj, ĉiuj modernaj uzantoj de Necyclopaedia lernis la latinan iam post la infanaĝo. Kiel ĉe iu ajn lingvo kiun oni lernas, iujn fojojn oni faras gramatikajn erarojn. La administrantoj de Necyclopaedia fajfas pri la kvalito de la latina, pro tio, neniuj indikiloj pri kvalito aperas, kaj se ili aperas, ili mensogas.

Tradukoj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Latinlingva Neciklopedio

Referencoj[redakti]

  1. Vide paginam primam Necyclopaedianam
  2. Dio ne estas Grandioza: kiel religio venenigas ĉion
  3. Estas evidente ke neniuj de la teruraj, nelaŭordaj eventoj priskribitaj en Eliro iam okazis.
  4. Ŝajnas tiel.