Lasero

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Packonservisto el Tero uzas laseron por pacigi Titanon.

"Kiom mi amas la odoron de lasero en la vespero!"

~ Poĉjo Porko

"Silentu donante, parolu ricevante"

~ Zamenhof kiu ne sciis tion, kio estas 'lasero'

"Oba ca amemi femó, a plusa facilora pleze mei"

~ Reformisto

"Omna merito donas kredito."

~ idisto pri Lasero

"Al la papero ne mankas tolero."

~ iu eke pri Neciklopedio
Portu ĉiam la verdan stelon!

Lasero (Instrumentum lasericum) estas aparato por produkti specon de tre pova lum-radio. La ilo estis marsa inventaĵo, popularigita de H.G.Wells en lia verko pri la Milito de la Mondoj.

Uzo[redakti]

Catlaser.gif

En Brazilo oni kredas, ke ni uzas ekzemple

La plej grava uzo tamen estas por defendi la Teron kontraŭ nifoj.

Leĝaj temoj[redakti]

En Usono, la civitano leĝe rajtas posedi manan radi-pafilon.

Bela rakonto ĉu ne? Ĉiam la rakontoj pri la anĝeloj estas belaj.

Historio[redakti]

Nun oni volonte rakontas en televido, radio kaj libroj, ke laseroj inventiĝis dum la stel-milito, kiam ili estis mankonstruitaj kiel parto de la trejnadreĝimo de Ĵedajoj kaj Sitoj. Ĉiu lasero estis same unika kiel tiu kiu konstruis ĝin, kvankam kelkaj povas simili al aliaj, aparte se ekzistas ligo inter la konstruantoj. Du-klingan laseron uzis Dart Maŭ, fama sitisto kaj kato, por ke li ne postkuru ĝin al unu aŭ la alia direkto. Ankaŭ ekzistis du aliaj variaĵoj: laserlanco (lasero kun pli mallonga klingo sed longa tenilo, simila al lanco) kaj Tonf-stila lasero kun dekstra-manka glavtenilo.

En la Stelmilito kreiĝis pluraj laserspecoj, inkluzive de mallongaj kaj du-fazaj armiloj. La lasero de Ezra Pound estis hibrido, kiu havis tute funkcian eksplodilpistolon konstruitan en la tenilon. Kylo REN uzis laseron kiu havas du krucglavtenilajn klingojn, donante al ĝi la aspekton de grandglavo. Ekzistis ankaŭ laservipoj, kiuj uziĝas en sadomasoĥismaj agoj.

Antaŭ ĉio, oni devas rememorigi, ke poste, laserajn pafilojn portis multaj ŝipanoj dum la unua misio al Titano.


La ferdeka lasero estas utila ilo por la marborda gardistaro.

Vidu ankaŭ[redakti]


La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri lasero.