Laikeco

El Neciklopedio
(Alidirektita el Laiko)
Iri al: navigado, serĉi
Rosi.gif

"Mi mem pente konfesas, ke dum kelka tempo mi forte estis influata de la idistaj kritikoj."

~ Laiko

Laikeco estas principo pri distingo, ene de la franca ŝtato, inter la civila socio kaj la religia socio. Ĝi ankaŭ estas la eco de tiuj institucioj, kiuj respektas tiun principon.

Laŭ tiu principo, la religio apartenas al la intimeco de ĉiu individuo. La religiaj konvinkoj [1] de ĉiuj, tiam estas ignorataj de la administrejoj.

La laikeco postulas instruadon, en kiu la religia instruado [2], ne ekzistas. Tamen, la prireligia instruado ne estas neakordigebla kun la laikeco, kondiĉe ke temu nur pri priskribo de la religiaj kutimoj, kaj ke ĉiuj religioj estu egale pritraktitaj, laŭ ekstera vidpunkto (kio estas la reguloj kaj politikoj?)

Diversaj konceptoj pri laikeco[redakti]

Kutime esploristoj pri sociaj manifestacioj kaj literaturo pri la temo «laikeco» en la okcidentaj socioj distingas almenaŭ tri formoj de laikeco:

1) La unua estas la plej provata kaj akceptita laikeco, kiun ankaŭ religiemmuloj taksas «bona »: estas tiu kiu rekonas la aŭtonomion de la estrado de la teraj aferoj rilate la estrado de la spiritaj aferoj; tia laikeco engaĝiĝas por la maksimumigo de komunaj bonaĵoj avantaĝe de ĉiuj, kredantoj kaj nekredantoj [3]. Sed precipe, tiu «bona» laikeco sin karakterizas per ĝia konvinko ke la politika bono ne havu arbitran karakteron, nome ne dependu de la arbitro de tiu kiu okaze retenas la povon. Aŭtonomio ne kunlimiĝas kun forigo aŭ ignoro, sed kreskiĝas en kunlaboro se miksiĝo de taskoj.

2) Laikeco malpli, nun, kunpartigita kaj pli apartiganta la du franĝojn [4], kiuj religianoj difinas «malbona», opinias ke ĉiuj religioj estas formoj antaŭmodernaj, infanecaj, mita-devenaj aŭ ĉiu-kaze nematuraj: ĝi vidas en religioj nesaneblan negativecon. Pro tio, ankaŭ se ĝi ilin pormomente toleras, fakte agas por ilin detrui kaj do por limigi ilian publikan spacon. Kio estas riproĉata al tiu formo de laikeco ne estas la rajto liberpensi sed la konstanta insido kaj pretendo ke ilia antropologia vidpunkto estu la unika vera kaj ke ĝi kunportu la lukton por marĝenigi aŭ malhelpi varispecajn sociajn kaj kulturajn kontribujon de la religioj kaj negi aŭ kaŝi ties plibonigajn influojn laŭlonge de la historio.

3) Tria laikeco estas pliakrigo de la dua kaj estas difinita ĉe trafitoj «malbonega». Temas pri laikeco kiu, trapenetrita de narcisa furoro kontraŭdogma, deklarita aŭ kaŝtrompa, opinias sia tasko persekuti (kiam nia testo vikio havos propran retejon?) ĉiu dimension de penso kaj praktiko religia.

La du lastaj formoj de laikecoj eniras la koncepton de laikismo.

Amuzo[redakti]

Anar.png

Diras Laikulo: „Ĝis noktomezo ni eminente amuziĝis. Poste oni elĵetis nin.“

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Ĉu ĉi tiu estas parto de Vikipedio?
  2. Kio estas Vikimedio kaj MediaVikio?
  3. Kiel mi alŝutas bildon?
  4. Kiel mi komencas novan testan vikion?