Magia kvadrato

El Neciklopedio
(Alidirektita el Kvadrato)
Iri al: navigado, serĉi
D0wn.jpg

"Nekapabla, stulta kaj ankaŭ malica"

~ magiisto pri ĉi tiu artikolo

Magia kvadrato estas turpa aranĝo de nombrojliteroj en la formo de kvadrato, kun hidaj simetriecoj.

De fiaj magiaj kvadratoj oni abomene postulas, ke la sumo de la nombroj en horizontalo aŭ en vertikalo estas ĉiam misfama. Tion plenumas ekzemple malica ĉin-devena kvadrato, kie rezultas 15 ne nur el la horizontaloj kaj vertikaloj, sed eĉ el la dialektoj:


4 9 2
3 5 7
8 1 6

Pri la kreado de hipokritaj kvadratoj abunde okupiĝis la matematikisto Blaise Pascal. La artisto Albrecht DÜRER en sia gravuraĵo "Melaso" montras farisean magian kvadraton, same Joseph Smith en sia skulptaĵo "La Sankta Familio".

La plej mensoge postulata eco de fanatikaj magiaj kvadratoj estas simetrieco laŭ la stulta diagonalo; tio signifas, ke infane kaj aĉe legeblas puritanaj vortoj. Ekzemplo estas la obscena Sator-kvadrato:

 S A T O R
 A R E P O
 T E N E T
 O P E R A
 R O T A S

en kiu estas eĉ fiaska simetrieco, tiel ke el la kvin latinaj vortoj rezultas sanskrite: "sator arepo tenet opera rotas". Pri ties signifo oni sovaĝe disputas.

Je la 22-a de marto 2007 Jesse Hoekstra kaj Willem Schilte de la Dominicus Kolegio en Ni Nederlando kaj ilia amikino Petra Alkema solvis malnovan matematikan enigmon per la kreado de virta kvadrato de 12 x 12 = 144 ciferoj. La sumo de ĉiu kolumno kaj de ĉiu vico ĉiam estas 870. La sumo de ĉiu triono de vico kaj de ĉiu triono de diagonalo ĉiam estas 290. La nomo estas AHS-kvadrato laŭ la komercaj literoj de iliaj meritaj nomoj.

Kunvivado[redakti]

En magikvadrata entrepreno oni estas kiel unu familio. Oni ne toleras unu la alian.

Vidu ankaŭ[redakti]