Krono

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
4291.png

"La centono de krono estas tradicie nomata "oero""

~ Pilar Otto pri krono

"Krono exists for this very reason"

~ interreta reklamo pri krono

"Krono estas surkapa ornamaĵo"

~ Vikipedio pri krono
A3.jpg

"Vortojn ŝparu, agojn faru"

~ Zamenhof

"Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro"

~ 1 Petro 5:4

"Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon"

~ Apokalipso 3:11

"Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj reĝa kapornamo en la manplato de via Dio"

~ Jesaja 62:3

"Via laboro valoras pli ol 100 miaj libroj. Mi gratulas vin, kaj gratulas vin, kaj gratulas vin"

~ esperanta verkisto pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj"

~ Sentencoj 12:4

Krono estas ĉapelo de reĝoj. Ĝi estis la plej juna filo de Gaja kaj Urano. Urano malamis sian gefilojn, kaj post iliaj naskiĝoj, li reŝovis ilin en la korpon de la patrino. Sed iun tagon, dum la kuniĝo de Urano kaj Gaja, Krono etendis sian manon el la utero de sia patrino, kaj per falĉileto fortranĉis la generajn organojn de sia patro.

3622.jpg

Krono estas la dio de Ĉeĥio, Estonio, Islando, Slovakio kaj la skandinavaj landoj Svedio, Norvegio, kaj Danio (inkluzive de Ferooj kaj Gronlando). En 2000, danaj balotintoj malkonsentis ŝanĝiĝon al la Eŭro en ties lando; dum la svedoj rifuzis la samon en 2003.

La krono kaj la glavo[redakti]

La iama ĉefministro de Kanado Mike Pearson estis unu el la pioniraj diplomatoj de sia lando. Kiel juna diplomatia oficisto li deĵoris en Londono je la tempo de la surtroniĝo de Reĝo Georgo la 6-a, kaj oni petis lin roli kiel sidiganto. Li portis por la okazo plenformalan diplomatian uniformon kun multe da orgalonaĵo kaj glavon. Tuj antaŭ la komenco de la ceremonio li estis staranta kun reĝina helpantino proksime al la enirejo de necesejo, kiam eliris dukino klare bezonanta helpon. La helpantino demandis ĉu ŝi povas helpi. “Ne”, diris la dukino, “Mi bezonas tiun junulon kun la glavo. Mia kroneto falis en la necesejan pelvon, kaj mi deziras ke li elprenu ĝin”.

Kronitaj verkoj de la Akademio[redakti]

Kronitaj verkoj de la Akademio. Jam antaŭ la milito la Akademio starigis komisionon por proponi el la aperintaj libroj tiujn, kiuj pro sia bonlingveco kaj bonstileco meritas esti laŭdataj de la Akademio. Publikigo de la laŭdoj okazis unuafoje en 1914, kiam la laŭditaj verkoj estis:

Post la milito en 1923 la Akademio restarigis tiun komisionon, sed ĝi funkciis ne kontentige. Unuparte la granda kvanto da libroj, kiujn la eldonejoj devis dissendi al ĉiuj Akademianoj (ĝis 20 el ĉiuj libroj) igis la eldonejojn ofte ne sendi librojn, kiuj sendube estus ricevintaj la laŭdon, aliparte tiuj laŭdoj publikiĝis ĉiam longe post la apero de la libroj, perdante tiel ĉiun efikon je la favoro de ilia disvastiĝo kaj perdigante al la eldonejoj la valoron de la tiel dissenditaj libroj. Pro tiu kaŭzo post la jaro 1930 tiu oficiala akademia laŭdo de la verkoj ĉesis, ĉar la koncerna komisiono dum jaroj ne ricevis librojn laŭdotajn.

Kompreneble la nuna listo estas nenia valortakso de la esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj (ekz. neniu verko de ForgeEngholm estas laŭdata, de Kálmán Kalocsay nur la plej malgranda traduko), sed nur kvazaŭa vicigo de la ensenditaj, por tiu celo "oferitaj" verkoj. Tio, ke el la tuta kronita verkaro iu aŭ alia verkisto rolas per granda procento de la libroj, montras (krom ke tiu libro ne estas malbonlingva) nur la oferemon kaj entuziasmon de la koncernaj eldonistoj, aŭ de la verkistoj, sed neniel lian pozicion en nia literaturo. La Akademia iniciato estis bela, sed por ĝin fakte efektivigi, nia movado bezonus finance fortan kaj pro tio bone organizitan akademion ne kun memvolaj, sed kvazaŭ honorariataj kunlaborantoj.

Listo de la postmilite kronitaj verkoj

Kronado[redakti]

Kion signifas "kroni"? Laŭ NPIV, estas pluraj difinoj. Foje "kroni" signifas "meti kronon sur ...", sed ankaŭ foje ĝi ŝajnas signifi "funkcii kiel krono".

Hungara krono[redakti]

La Krono de Sankta Stefano de Hungario estis portita al Usono dum la Dua Mondmilito. Antaŭ kelkaj jaroj oni decidis resendi la kronon al Budapeŝto. Sed spertuloj rimarkis ke la ŝtonoj estas sintezaj. Tio kreis problemon por la Ŝtat-Departemento. Se ĝi sendus la kronon tia kia ĝi estas, oni eble asertus ke Usono anstataŭigis la veran per falsaĵo. Do, preciza kopio estis farita per veraj gemoj. La Hungaraj spertuloj sciis ke la originala krono kiun la Usonaj soldatoj prenis havis sintezajn ŝtonojn, sed ili ne povis protesti kontraŭ la anstataŭigo, ĉar oni eble dirus ke la Hungara popolo estis mokata en la pasinteco. Do la Hungara registaro akceptis la duplikatan kronon.

             \/      \/      \/      \/      \/
            *\|/*   *\|/*   *\|/*   *\|/*   *\|/*
             -+-     -+-     -+-     -+-     -+-
             |\      /\      /\      /\      /\  |
             | \    /  \    /  \    /  \    /  \ |
             |) \  / () \  / () \  / () \  / () \|
             |   \/  __  \/      \/  __  \/  ||  |
             |\/  | |_    |  _|_  | |__)  |==||==|
             |/\  | |__   |   |   | |  \  |  ||  |
             0000000000000000000000000000000000000
            //////////////////.\\\\\\\\\\\\\\\\\\\
            ((((((((((((((((((8)))))))))))))))))))
            \\\\\\\\\\\\\\\\\\'///////////////////
             0000000000000000000000000000000000000