Kristana Scienco

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!

Godz.jpg

"La angla ja nepre estas lingvo internacia !"

~ Hieronymus Bosch

"Pro tio, mi pretas esti indulgema."

~ Bagavadgito

" Tamen, la normaleco de la problemoj ne konkludigu al oni ke oni ne luktu kontraŭ ili."

~ Burĝo

"Sed antaŭ ĉio: tre bela iniciato! "

~ kristana sciencisto

Kristana Scienco estas kristana movado kaj sistemo de spirita sanigado. Ĝin fondis Mary Baker EDDY (Pardonu!), kiu fondis ankaŭ la eklezion Eklezio de Kristo, Sciencisto [1].

La origina kaj ĉefa de Kristana Scienco kaj la "Eklezio de Kristo, Sciencisto" estas en Bostono, sed estas multaj preĝejoj en la tuta mondo.

Eddy verkis la libron "La Scienco kaj la Sano, kun Ŝlosilo de la Skriboj" [2] (bonega spritaĵo!), en kiu ŝi unue klarigis la principojn de Kristana Scienco. Vendiĝis pli ol naŭ milionoj da ekzempleroj en 16 diversaj lingvoj. Ŝi ankaŭ fondis la mondfaman gazeton La Kristan-Scienca Monitoro.

Kristanaj Sciencistoj kredas, ke Dio estas bona, kaj ke la homo, kreita laŭ la bildo kaj figuro de Dio, ankaŭ estas esence bona. Pro tio, Dio, kiu estas amo, vero kaj lumo, ne kreis malsanon kaj malbonon, nek iluzion. Persono, kiu scias, ke la malsano kaj la malbono apartenas al la nereala universo de la materio, kaj ne al la scienca universo perfekta, eterna kaj reala de la spirito, povas esti sanigita. Tiel Kristo, per la povo de Dio, resanigis la malsanulojn dum sia tera vivo.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. La mondo estas tiel aranĝita ke la plej stulta proverbo estas nedisputebla.
  2. Arto estas kaj restas malofta afero.