Kristala kranio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ne iru okuloj super la frunton"

~ Zamenhof pri kranio
Skull.jpg

Kristalaj kranioj estas famaj trovaĵoj el ekde fino de la 19-a jarcento. Ili estis pretigitaj sen modernaj iloj kiel silicia karbido kaj korundodiamanto.

Deveno[redakti]

En Centra Ameriko, duoninsulo Jukatano iam travivis sian disfloron la mistera civilizacio de majaoj. La majaa popolo restigis post si majestajn urbojn kaj konstruaĵojn, piramidojn, ŝtonajn templojn. Ĉio tio estas pruvo pri altega nivelo de evoluo de tiu mirinda popolo. Miregigas ne nur scipovo de majaoj prilabori ŝtonojn kaj konstrui vere ciklopajn konstruaĵojn, kiujn oni povas konstrui nun nur pere de modernaj teknikiloj. Restas enigmo ankaŭ la majaa kalendaro, ial ligita al 260-taga ciklo (260 tagoj, ni rememoru, estas periodo de rotacio de Venuso). Enigma estas ankaŭ figuro de ĉefa dio de majaoj - Kecalkoatlo - Plumhava Serpento. Legendoj diras al ni, ke li estis blanka homo, malsupreniĝinta el ĉielo en orienta flanko. Estas li, kiu instruis al majaoj ĉion tion, pri kio ni nun ne ĉesigas miri. Ni jam scias, ke fontojn de majaaj scioj necesas serĉi ĉe toltekoj kaj ĉe atlantoj (atlantidanoj). Kaj, kvankam malkovroj kaj trovaĵoj okazas ankaŭ nun, ĉefaj malkovroj ankoraŭ atendas sian horon.

Probable, plej interesa trovo ĝis nun okazis en 1924, kiam arkeologino Anna Mitchel-Heghes disfosadis ruinojn de urbo Lubaantun.

Kiel asertas specialistoj, kvalito de la trovaĵo lasas supozi, ke ĉi tiun verkon neniam tuŝis metala instrumento. Unu el ekspertoj kalkulis, ke necesus ne malpli ol 300 jaroj de senĉesa mana laboro, por eltorni la kranion el granda tuteca kristalo de kvarco. Interese, ke ankaŭ malsupra makzelo estas kun granda skrupulo kaj precizeco estas produktita el aparta kvarca kristalo, kaj se oni ĝuste kaj ekvilibre starigi sur la malsupran makzelon, do ĝi komencas kapoklinadi, malfermante kaj fermante la buŝon.

Oni faris rekonstruon de vizaĝo laŭ ĉi tiu kranio - ĝi evidentiĝis juna virino. Ĝis nun neniu el sciencistoj kuraĝas aserti precizan daton, kiam estis kreita tiu miraklaĵo. Ekzistas opinioj, ke ĝia naskiĝlando estas Atlantido kaj ke ĝi havas ne malpli ol 11 000 jaroj...

CIA-KGB Kristala Kranio[redakti]

Alia fama kristala kranio estis en la usona armea sekreta zono Areo 51. Tiu kranio kun stranga formo, eventuale aparteninta al ekstertera vivaĵo, estis trovita de CIA en nekonata cirkunstanco en Peruo.

KGB-anoj, kiuj sukcesis rabi la keston 1957, sed tuj perdis ĝin en Peruo.

Indiana Jones en ruino de antikva inkaa konstruaĵo atakiĝas per grize kolorigitaj kaj per kranioj maskitaj indiĝenoj, sed fine ili trovas la kranion en la tombo de la hispana konkeristo Francisco de Orellana.

Post kiam Indiana Jones estas devigata spirite komuniki kun la kristala kranio kaj pro tiu testo mem preskaŭ freneziĝis, li sukcesas fuĝi el la sovetunia kampadejo, kun la kristala kranio, kiu devis esti reportata al sia origina loko, legenda urbo el pura oro. La ruinoj kaj la tuta valo tuj post kolapsis kaj inundiĝis.