Konspiro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
4672.jpg
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn

"Cxu estas filmo pri la evento?"

~ topazkomercisto

"Devii estas delokiĝi de la normala pozicio aŭ direkto. Dekliniĝi de la regula konduto. Sen devio progreso ne eblas. "

~ The Matrix

Konspiro laŭ PIV estas

  1. politika komploto, aŭ
  2. la celado al komuna malamika celo.

La vorto "konspiro" baze estas la substantivigo de la traduko de la latina verbo "coniurare" = "sekrete interligiĝi per ĵuro", aŭ do "konspiri". La sekreta interligo servas aŭ al la realigo de plano kun aŭ egoisma, malmorala celo kun rezulto damaĝa al aliaj, aŭ al la sekreta planado de forigo de - faktaj aŭ imagitaj - misoj, aparte de diktatoro. La celo de konspiro do ne nepre estas malmorala, sed ĉiukaze uzas sekretan kunlaboron kaj trompon de la resta socio.

La sekreteco de konspiro estas la bazo por multaj "konspiraj teorioj", kiuj supozas la ekziston de konspiro eĉ en situacioj kiam tia sekreta interligo fakte tute ne kreiĝis.

Renoj[redakti]

En ĉiu monato marto oni tutmonde celebras la Tagon de Reno. Tiu iniciato havas kiel prioritaton la preventadon de Kronika Ren-Malsano (KRM), per liverado de informoj pri la graveco de frua diagnozo, kaj pri la antaŭzorgoj koncerne riskofaktorojn, interalie alta sangpremo, diabeto mellitus, trograseco, tabakfumado kaj familia okazo de ren-malsano.