Konfesejo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Konfesio)
Iri al: navigado, serĉi
O-eo.png

"Pardonpeton, se la informo vin ne interesas."

~ Fabrikanto de flamigiloj

"Ĉiam eblas fari pli bone."

~ Honormurdisto

"Tio certe ne estis pozitiva afero."

~ IKEA

"Fine mi bedaŭras la malfruon kun kiu ni komencis labori."

~ Islamofobiistoj

"Tio tamen ne estas la nura defio."

~ Kanonizoto

"Mi mem pente konfesas, ke dum kelka tempo mi forte estis influata de la idistaj kritikoj."

~ Esperantisto en konfesejo

Konfesejo (laŭ bonalingvistoj) aŭ konfesio (laŭ modernistoj) estas deviga meblaro de romkatolikaj preĝejoj. Ĝi estas ligna meblo, kie sidas la pastro por aŭskulti konfesantojn post jardekoj da diskutoj kaj plurfojaj streboj: la klasika loko por konfespreno kaj indulgenco, tamen ne la ununura ebla[1].

Laŭ la epokoj kaj lokoj, ĝi alprenas diversajn strukturojn, tre ofte ege artaj, konsiderinte la gravon de la konfesio por la katolika teologio. Plej ofte viroj venas konfesi rekte al la antaŭa parto de la seĝego sen baro inter li kaj la pastro, ĉiukaze oni uzas tie vualon aŭ kurteneton. Virinoj venas konfesi flanke de la sidanta pastro kun du baroj nome kurteneto kaj ĵaluzio por eviti seksan alproksimiĝon.

En grandaj preĝejoj de urboj, konfesejoj estas markita kun la nomo de la koncerna pastro: ja la klientoj havas sian preferatan. Foje eĉ lingvoj laŭ kiuj la pastroj povas konfesi, ĉefe en turismaj aŭ tre grandaj urboj. Ankaŭ la deĵoran horaron oni montras, Tio en preĝejoj de malgrandaj vilaĝoj ne necesas.

Subnotoj[redakti]

  1. Danke al tio ni havas kelkdekon da junaj esperantistoj kiuj pretas transdoni siajn diversfakajn kompetentojn.