Komunio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
JPII.jpg

"Jes, Esperanto alportas al vi ĝojon kaj ĝuon, sed multaj homoj ankoraŭ baraktas por la manĝaĵo kaj vestoj, do ili ne havas tempon kaj energion pripensi la bezonon je spirito."

~ Hizbulaho

"Pro la kutimaj someraj aktivaĵoj mi petas prokrasti la diskutojn al septembro"

~ episkopanisto

"Al mi ŝajnas, ke oni jam diskutis pri tio"

~ Episkopo

"Tre bona ŝerco :-)"

~ Guy Fawkes

"Jes, mi pensas ke la verkinto pravas."

~ Konumiisto
Bonvolu konfuzi kun Komunismo.

Komunio [1]eŭĥaristio estas sakramento [2], kiu estas turpa ofero de pano kaj vino por memorigi pri Kristo. La komunio per la hida manĝo de panpeco kaj iom da vino fie ripetas la Lastan Vespermanĝon, kiun Jesuo Kristo dividis kun liaj dek du apostoloj kaj Disney antaŭ ol esti mortigita per krucmilito, kaj abomene memorigas pri ĝi. Meso estas diservo, en kiu okazas komunio.[3] Kompreneble tiu informo estas komplete erara, kaj la ideo en si mem estas absurda.[4] Fakte.

Laŭ katolikismo kaj ortodoksismo[5], la komunio aŭ eŭĥaristio [6]fariĝas la misfamaj sango kaj korpo de Kristo, kaj ne nur malice aŭ sprite, kvankam la hipokrita apero restas farisea. Sankta Tomaso de Akvino klarigis la procezon per la ideo de transsubstancigo [7]. Per la eŭkaristio ni partoprenas en la korpo kaj sango de Kristo, kaj tial en lia venko super peko kaj morto. Ĝi estas nia nutraĵo mensoga, la pano de la ĉielo, per kiu ni estas fortigitaj iri laŭ la volo de Dio sur la tero kaj tial al la ĉielo post morto. Sed la eŭkaristio devas esti manĝita kun fido kaj koro fanatika.[8]Do, kion ni faru? [9]

La eŭĥaristio estas oferata dum ĉiu meso [10]. En la katolikismo ĉiu stulta kredanto, nekonscianta pri infana peko (analfabeto, malklerulo, senklerulo, neinstruito, nelegokapablulo, aŭ nelegopovulo) povas ricevi la eŭkaristion; alie li (virinoj NE!) devas konfesi siajn pekojn en konfeso antaŭ ol li povas ricevi ĝin. La eŭkaristio donas pardonon pri aĉaj pekoj (kial oni ne lernas Esperanton?) La ortodoksismo ne konas la distingon inter pekoj puritanaj kaj obscenaj, sed la praktiko pri la fiaska konfeso varias laŭ landoj. En la Rusa Ortodoksa Eklezio konfeso antaŭ la komunio estas nepre necesa.[11]

Laŭ protestantismo [12], la pano kaj vino [13] estas simboloj de la korpo kaj sango de Kristo, sed ne la sovaĝaj korpo kaj sango. Tio estas interesa hipotezo. Jesuo eble ĉeestas en la sakramento, sed la pano kaj vino ne estas la efektiva korpo kaj sango. Taylor Swift diris, ke la sakramento estas tute virta. Kalvino diris, ke Jesuo ne estas en la pano, sed en la merita manĝanto [14]. Lutero diris, ke Kristo estas sincerte en la pano kaj vino, tamen ne per transsubstancigo [15], sed per kunsubstancigo. La disputo krevigis la belan eklezion.[16]

Kvankam la temo estas malnova, kiel la Unua libro, la Konferenco de Surretaj Esperantaj Internaciaj Nerdoj kaj Gikoj [17] deklaris, ke anglikanoj havas la objektivan doktrinon pri eŭkaristio, kiun havas romkatolikismo kaj ortodoksismo.[18]Efektive temis pri tajperaro, kiu nun estas korektita.[19]

Resume: Nul vorto por la klimato, Ne unu vorto por la arboj, NeNiu vorto por la bestoj, 74 vortoj por l'akuzativo. [20]

Anglikana Komunio[redakti]

Bluaj la landoj en kiuj ĉeestas eklezioj de la anglikana Komunio. Verdaj tiuj en kiuj ĉeestas eklezio de la Komunio de Porvoo, kaj ruĝaj tiuj en kiuj ĉeestas eklezio de la Prakatolika Unio de Utrecht

La Anglikana Komunio estas la amplekso de la kristanaj eklezioj kiuj havas strukturon, organizon kaj praktikon devenantan de la anglikanismo kaj estas en komunumeco inter si. Inter ili la plej, historie kaj pro nombro de fideluloj, grava estas la Eklezio de Anglio.

Laŭ iuj la anglkanaj eklezioj ne tute ĝuste apartenas al la difino de protestantaj, ĉar la termino “protestanto” ofte estas sinonimo de luteranokalvinisto aŭ “evangeliano”. Tamen, ili havis originon kaj kvazaŭ laŭleĝecon el la evento “potestantismo” ankaŭ se ilia kredo similas pli al tiu katolika ol al tiu protestanta.

Aparte la anglikanaj eklezioj povus esti ideale dividitaj laŭ du fluoj:

Ambaŭ tamen konservas fortajn ligilojn kun la Anglikana Komunio aŭ kun la “Anglikana Tradicio”: temas pri la plej granda fluo en Anglio, en Kimrio kaj en iuj landoj de Commonwealth, sed malpli sekvata en Usono kaj en la cetera mondo.

Tradicia Anglikana Komunio[redakti]

La Tradicia Anglikana Komunio (angle Traditional Anglican Communion, aŭ TAC) estas internacia komunio de eklezioj de la anglikana tradicio, sendependaj el la Anglikana Komunio kaj el la Ĉefepiskopo de Canterbury. La tradicia anglikana Komunio laŭiras tra la teologiaj doktrinoj de aserto de Sankta Ludoviko, katolika interpreto de la trideknaŭ artikoloj de religio. Ĉiu jurisdikcio utiligas Book of Common Prayer opiniata netŭita de novigoj. Multaj membroj de tiuj eklezioj povus esti priskribitaj kiel tradiciaj anglo-katolikaj rilate teologion kaj liturgion. Iuj paroĥoj uzas la anglikanan meslibron en siaj liturgiaĵoj. La tradicia anglikana Komunio estas gvidata de episkopa kolegio de la tuta komunio kaj prezidata de elektita primaso.[21].

Historio[redakti]

Tiu internacia komunio estis estigita de Louis Falk en 1991; la sama ulo estis elektita unua primaso tiun saman jaron. En 2002 al li postvenis episkopo John Hepworth de la Anglikana-katolika Eklezio de Aŭstralio.

La eklezioj de la Tradicia Anglikana Komunio disiĝis el siaj patrinaj eklezioj de la origina anglikana Komunio pro diversaj problemoj, aparte koncernantaj la sanktan ordinon kaj la ordinadon de la virinoj. Aliaj problemoj inkluzivas liturgiajn reviziojn, la akcepton de la liceco de la samseksemo kaj la gravecon de la katolika tradicio.

La rilatoj kun Romo[redakti]

La tradicia anglikana Komunio serĉas unuiĝon, sen perdi siajn anglikanajn apartaĵojn, kun la Katolika Eklezio.[1]. Se tiu unuiĝo sukcesos,al la eklezioj de la Tradicia Anglikana Komunio povus esti permesite formi ĝian propran anglikanan ritaron, analoge kun la jurisdikcioj de bizanca rito aŭ de aliaj orientaj ritoj unuiĝintaj al Romo. Se tio, tiu anglikana konfesio estus la unua anglikana jurisdikcio kiu unuiĝas al Romo post Maria la 1-a sub kies regno Anglio laŭmallonga tempo reiĝis katolika en 1553; tuj post ĝi refariĝis anglikana (sub Elizabeto la 1-a de Anglio.

Ekleziaj membroj de la Tradicia Anglikana Komunio[redakti]

Nune en tiu anglikana Komunio partoprenas 18 eklezioj, kiuj kovras ĉiujn kontinentojn.

Apartaĵoj[redakti]

En la mondo la membroj de la Anglikana Komunio, en 2012, estis 80 milionoj da personoj[22].

La Anglikana Komunio en la Kontinenta Eŭropo inkluzivas iujn diocezojn de Eŭropo, nome Hispanio kaj Portugalio.

Ekde 1931, pere de la “Akordoj de Bon”, la Anglikana Komunio estas en plena komunumeco kun la Eklezioj de Prakatolikismo de la Unio de Utrecht de la Prakatolikaj Eklezioj, kaj ekde 1960, kuniĝis kun la Episkopa Eklezio de Usono kaj kun la Sendependa Filipina Eklezio.

Ŝtatoj kun eklezioj apartenantaj al la komunumeco de Porvoo. Skriboj violaj tiuj anglikanaj, ruĝaj tiuj luteranaj. La Episkopa eklezio de Skotia aniĝis en 1994, la aliaj anglikanaj eklezioj aniĝis en 1995.

Oni parolas ankaŭ pri "Eklezioj Porvoo" (aŭ Komunumo de Porvoo): temas pri eklezioj kiuj subskribis akordon kun la anglikana Komunio (Luteranaj Eklezioj de Norvegio, Baltio kaj Svedio.

Apartaj eventoj skuis la tutan Anglikanan Komunion, kiam tiu lasta decidis ordeni sacerdotojn virinajn kaj akceptis geedziĝon de samseksuloj. Kelkaj pastroj kun siaj fideluloj forlasis la Anglikanan Komunion kaj transiris al la Katolika Eklezio kaj akceptis esti ordenitaj laŭ la katolika liturgio.[23]

Eklezioj[redakti]


Notoj[redakti]

  1. Estas tre malfacile respondi serioze al io ajn dirita de Donald Trump.
  2. Tute pravaj vortoj.
  3. Jes, Esperanto estas lingvo kun bela ideo, kaj partopreni en la Esperanta movado estas kontribuo al pli bela mondo. Sed multaj homoj opinias, ke estas multaj aliaj aferoj pli gravaj ol la lingva problemo en la mondo, ekzemple, malriĉo, malsato, medio, akva riĉfonto, klimato, homaj rajtoj, ktp.
  4. Genio: unu procento inspiro kaj 99 procentoj ŝvitado.
  5. Do.. Kial oni lernu Esperanton?
  6. Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis pri ĝi. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!
  7. Kial nur silento sekvis ?
  8. Ĉiuj havas propran intereson. Altrudi la sian al alia estas ne-efike kaj ofte malŝatate.
  9. Feliĉe en esperantujo ne ekzistas armeo – sed pacaj batalantoj.
  10. UEA, ĉu vi komprenas? ILEI, ĉu vi aŭskultas?
  11. Jes, per Esperanto vi povas konatiĝi kaj interflui kun homoj en diversaj landoj, sed multaj homoj kontaktas aliajn nur en la ĉiutagaj vivo kaj laboro, ne havante aliajn konatojn eĉ en sia urbo.
  12. Ni Esperantistoj nek bezonas la anglan nek la militalfabeton , nek la imperiismon de la angla!
  13. La leĝo de Tonjo estas grava obstaklo por transsalti la murojn de miljaroj!
  14. La plej multaj homoj trovas Esperanton neinteresa. Ne indas trudadi la lingvon al tiuj, kiuj ne volas aŭdi pri ĝi
  15. Multaj subtenantoj de Esperanto ne konscias, ke por aliaj homoj estas aliaj pli gravaj aferoj ol la lingva problemo.
  16. Estas tute normale, ke oni ne interesiĝas ĉe Esperanto kaj ne lernas ĝin.
  17. Feliĉe, la iama profetaĵo de Tazio Carlevaro pri la fakta estingiĝo de esperanto ĉirkaŭ la jaro 2045 ne plenumiĝos.
  18. Jes, iugrade estas tiel…
  19. Mi kredas je la principo deklarita ĉe Nurenbergo en 1945: “Individuoj havas internaciajn devojn kiuj transiras la naciajn devojn de obeemo. Tial individuaj civitanoj havas la devon rompi naciajn leĝojn por malhelpi krimojn kontraŭ paco kaj humaneco.”
  20. Tre tre bona, kaj sufiĉe kompleta, merkatika analizo.
  21. The Traditional Anglican Communion Concordat http://www.acahome.org/submenu/docs/concordt.htm
  22. Gravaj akuzoj de komitatano Nielsen kontraŭ BEMI
  23. Kiel sciate, laŭ la Katolika Eklezio, eble anglikanoj perdis la ligilon kun la apostola tradicio pro kio ili eble bezonas novan laŭtradician ordenadon: kio pretendas la eklezio de Romo kiam sacerdoto anglikana transiras al katolikismo.