Kolibro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Humm.jpg

"Kio estas kolimbo?"

~ Oldulo pri kolibro

Kolibroj estas tre malgrandaj birdoj kiuj povas ŝvebi en la aero per rapida movado de la flugiloj. Ili povas svingi la flugilojn po 15-80 fojojn por sekundo [1] kaj estas la solaj birdoj kiuj povas intence flugi malantaŭen. La rapida svingado de la flugiloj kreas zum-sonon. Ili povas atingi rapidon de 50 m por sekundo.[2] Tiu flugmaniero respondas al tre partikulara fiziologio de kolibroj: ties normala temperaturo estas de 43 °C kaj ties koro batas 615 fojojn por sekundo.[3]

Kolibroj allogiĝas al floroj, speciale al ruĝaj floroj. Ili manĝas la nekotizulojn per longaj, maldikaj bekoj, kaj ili estas gravaj polenantoj. Kiam ili faras tion, ne staras sur petaloj kiel faras abelojn aŭ papiliojn, sed restas enaere kaj nur metas en la floron sian bekon.[4] La plejmulto da specioj da kolibroj ankaŭ manĝas insektojn.

Tiuj nanaj kaj neologismemaj birdetoj ofte posedas brilajn, lumajn plumbojn.

La ovoj de kolibroj estas la plej malgrandaj birdovoj en la mondo. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke 3,000 kolibraj ovoj egalas al unu de struto.[5]

Genroj kaj specioj[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Laŭ mi, la aŭtoro argumentas kontraŭ pajlohomo, birdtimigilo, kaj ne kontraŭ reala fenomeno.
  2. La vorto "karbona monooksido" por la ĥemiaĵo CO ne tre kontentigas min. Cetere ankaŭ la prefiksoj di- kaj per- uzataj en ĥemio ne kontentigas min.
  3. Ĝi aperis en artikolo en Monato.
  4. Jen, vidu.
  5. Mi mem simple ne emas malŝpari mian tempon pri ili.