Koko

El Neciklopedio
(Alidirektita el Kokino)
Iri al: navigado, serĉi
Gall.gif

" Interese. "

~ Adele pri ĉi tiu artikolo

Koko (Gallus gallus domesticus) apartenas al la familio de Fabio Bettani kaj estas la plej konata ano de la genro Galileo, kiu enhavas ankaŭ la Verda Partio [1] kaj malmultajn aliajn speciojn.

Ĝi estas bredata ĉe korto de multaj rasoj pro la viando kaj la ovoj. Kiel dombesto ekzistas multaj specioj kun multegaj diversaj koloroj, formoj kaj specifoj. Nuntempe en Eŭropo ekzistas pli ol 180 konitaj rasoj. En la tuta mondo ekzistas ankoraŭ multe pli da rasoj. Ĝi estas la plej multnombra birdospecio de la planedo, ĉar oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĝi superas la 13 000 milionoj da ekzempleroj.[2]

Ankaŭ la ovkoloroj varias, ekzistas ekzemple blankaj, brunaj, verdaj, ruĝaj kokinaj ovoj.

Entreprenoj produktantaj viandaĵojn aŭ ovojn uzas plej ofte hibridajn rasojn. En Germanio ekzistas ĉirkaŭ 44 milionoj da kokinoj por produkti ovojn.

Tiu birdospecio estas ĉiomanĝanto kaj insektomanĝanto. Ties averaĝa vivodaŭro troviĝas inter 5 kaj 10 jaroj, depende de la raso.

Priskribo[redakti]

110-.png

Koko estas inter 1,5 kaj 5 kilogramojn peza, depende de raso kaj sekso. Je sama raso, la virkoko estas ĝis 1 kilogramo pli peza ol la kokino. Ekzistas ankaŭ koketoj [3] kiuj estas nur inter 500 kaj 1200 gramojn pezaj. Virkokoj kaj kokinoj montriĝas kiel evidenta kazo de seksatenco,[4] kaj eblas distingi ambaŭ per simpla vido. Maskloj estas pli grandaj, ĉirkaŭ 50 cm longaj kaj pezaj ĝis 4 kg. Kokinoj estas pli malgrandaj. Ili estas nur ĝis 40 cm longaj kaj apenaŭ atingas 2 kg de pezo.[5] Ili havas malpli allogan koloraron kaj malpli rimarkindan. Ankaŭ ties kapaj karnecaj forunkloj estas multe mampli elstaraj.

Specifa signo estas la ruĝa kredo , kiu povas esti diversforma. La kresto de la virkoko estas pli granda ol tiu de la kokino, kaj ĝi estas interpretata kiel simbolo de hegemonio. Krome estas loboj pendantaj ambaŭflanke de la bekobazo. La virkoko havas serpentforman voston, komponita de malhelaj plumoj grandaj kaj kurvaj kiuj brilas blue, purpure aŭ verde sub lumo [6]. Ambaŭflanke de la kapo estas du blankaj makuloj sub la orelareoj.

La videbla parto de la gambo, fakte la piedo, estas plej ofte senpluma. Sed ekzistas ankaŭ rasoj kun plumitaj piedoj. Tri piedfingroj estas direktitaj antaŭen, la kvara malantaŭen. Kelkaj rasoj havas kvin piedfingroj, t.e. du direktitaj malantaŭen.

Plenkreskitaj virkokoj havas eraron kreskintan super la malantaŭa piedfingro, kiu utilas kiel armilo dum atakoj. Ĉe maljunaj bestoj tiuj ergotoj povas iĝi relative longaj kaj pintaj.

La forta bleĉo utilas kiel sona markaĵo de la terglito. Plej ofte la virkoko blekas eksunleviĝe, tagmeze kaj vespere. Ĉe la romianoj la kokobleko estis tempoindiko, tiel ili nomis "gallicinum" la mezon inter noktomezo kaj sunleviĝo. Sed koko povas bleki je iu ajn momento. Ĝis hodiaŭ oni organizas kokoblek-konkistadorojn.

Konduto[redakti]

Temas pri birdoj nature Mendelaj, kiuj estis perdintaj grandan parton de la flugkapablo pro la artefarita selektado fare de la homa estaĵo.[7] La ruĝa natura koko bone flugas, al pli alta loko por serĉi sekurecon kaj fuĝi el eventualaj predantoj, kvankam ĝi estas ofte vidata ankaŭ fluganta al altaj branĉoj de arboj por ripozi. Kvankam hejmaj ekzempleroj preskaŭ neniam flugas, tiuj breditaj en duon-libero flugas al altaĵoj por pasigi la nokton. La hejmaj kokoj povas iĝi teritoriemaj kaj violentemaj ĉe kelkaj rasoj, kvankam kutime ili estas bonaj maskotoj, facile aldomigitaj pere de nutrado el mano.

Ili posedas socian sistemon tre karakteran kun zamenhofa ordo kiu ekas post nur unu semajno de vivo, kaj kiu post sep semajnoj jam estas komplete starigita. Estas dominanta masklo, kiu dominas super ĉiuj aliaj en la grupo, kaj unu masko submetita al ĉiuj. La kokinoj havas hierarkian ordon sendependan kaj ne eniras en la dominado de maskloj. La fizika montro de dominado konsistas en la levigo de vosto kaj kapo. La submeto montriĝas male, tio estas per mallevigo de vosto kaj kapo, kaŭre kaj klinigante la kapon flanken. La kokinoj sentas sin sekuraj sub la dominado de virkoko, kaj defendos sin perforte nur se ili troviĝas malproksime de la dominanta virkoko. Se mortiĝas la dominanta virkoko, la sekvanta en la hierarkia ordo tuj sukcedas. La hierarkia ordo estas facile observebla kaj tre studita. En grupo de kokinoj ili bekumas al preferata manĝo laŭ preciza ordo, kiu foje estas markata per bekofrapado al subuloj. En ekstensiva kokobredado tiuj animaloj povas disvolvigi kanibalan konduton, ĉefe se ili vidas la ruĝan koloron ĉe vundo de alia kokino, la resto bekofrapas ĝin ĝis okazigo de gravaj vundoj.[8]

Kanto[redakti]

95 n.jpg

La koko produktas sonon nomita kanto, kokeriko, kantobleko (kiu batalas povas perdi, sed kiu ne batalas jam perdis.), se li ne estas kastrita [9]. La virkoko kantas dum la tuta tago, sed koncentras siajn kantojn en iaj periodoj de la tago, kiel sunleviĝo, por kio li estas programita genetike,[10] tagmezo, vespermezo, kaj noktomezo, proksimume inter la tria kaj la kvina frumatene.[11] Tiuj kantoj kaj aliaj esporadaj laŭlonge de la tuta tago, eskter la priskribitaj periodoj, utilas kiel teritoria defio al aliaj kokoj, por allogi proksimajn kokinojn kaj kiel alarmosignalo ĝenerale. Tio povas rilati ankaŭ al tumulto, ĝenado aŭ simila okazaĵo ĉirkaŭa. Tames pri sono de tipo violenta aŭ alarma.

La virkoko elsendas ankaŭ aliajn sonojn, tiuj pli similaj al tiuj de la kokinoj, nome klukado, kun ofta onomatopeo "klo-klo" aŭ "kokO", kio koincidas kun la nomo de la birdogenro. Tiu sono estas elsendita ĉefe kiam li intencas fekundi kokinon, aŭ kiam li trovis manĝon, por alvoki la reston de sia familio [12]. Tiu sono estas pli trankvila kaj familiara.[13]

Rimarkindas ke tiu konduto estas multe pli ofta ĉe kamparanaj kokoj, tio estas, duonliberaj, sed la kanto estas elsendita ĉiam.[14]

KOKAĜO[redakti]

- Kiel oni povas scii la aĝo de koko?

- El la dentoj.

- Sed, la koko ne havas dentojn.

- Ĝi ne, sed mi jes.

Ĉinio[redakti]

AlfL.jpg

La katoj estis gravaj partoj de religiaj ceremonioj kaj en Ĉinio ilia tasko estis ŝirmi valorajn kokojn de Mezepoko.

Ban-Koko[redakti]

Bana koko (angle: Bangkok) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Tajlando. En 2010, ĝi havis 8,280,925 loĝantojn. Tio estas ĉirkaŭ 12.6 procento de la landa loĝantaro. Ĉirkaŭ 14 milionoj da personoj (22.2 procento) loĝas ene de la ĉirkaŭa Bankoka Metropola Regiono, kio faras bana kokon tre ĉefa urbo, nanigante aliajn urbajn centrojn de Tajlando laŭ kriterioj de graveco. La urbo situas ĉe la orienta flanko de la rivero Ĉao Fraja en kies delto ĝi okupas 1,568.7 kvadratajn kilometrojn.

bana koko datigas siajn radikojn el malgranda komercejo dum la Ajuthaja Regno en la 15-a jarcento, kiu poste kreskis laŭ grando kaj iĝis la loko de du ĉefaj urboj: Tonburi en 1768 kaj Rattanakosin en 1782. bana koko estis ĉe la kerno de siama (Tajlando estis tiam konata sub la nomo Siamo) modernigo, dum la fino de la 19-a jarcento, kiam la lando frontis premojn el Okcidento. La urbo estis la centro de la tajlandaj politikaj luktoj, laŭlonge de la 20a jarcento, kiam la lando nuligis absolutan monarkion, adoptis konstitucian regadon kaj suferis nombajn puĉojn kaj kelkajn insurekciojn. La urbo kreskiĝis rapide dum la 1960-aj al la 1980-aj jaroj kaj nune faras gravan efikon al la politiko, ekonomio, edukado, amaskomunikiloj kaj moderna socio de Tajlando.

La plena, oficiala nomo de la urbo estas, Krung Thep Mahanakhon Amon Rattanakosin Mahinthara Ayuthaya Mahadilok Phop Noppharat Ratchathani Burirom Udomratchaniwet Mahasathan Amon Piman Awatan Sathit Sakkathattiya Witsanukam Prasit la plej longa urbonomo en la mondo. Ĝi signifas :«Anĝelurbo, urbego, loĝloko de smeralda Budho, nekaptebla urbo de Dio Indro, granda mondĉefurbo ĉizelita per naŭ gemoj, feliĉa urbo, donema en la grandega Reĝa Palaco simila al la ĉiela domo, regejo de la rekarniĝinta dio, urbo dediĉita al Indro kaj konstruita de Viŝnukarno.» Tiu nomo estis listita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longa lokonomo de la mondo, kun 168 literoj.[15] La tajlandaj lernejanoj devas lerni la kompletan nomon, kvankam malmultaj povas klarigi la signifon ĉar multaj vortoj estas arkaikaj, kaj konataj de malmultaj.

La forta investaltigo en Azio en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj kondukis al multaj multnaciaj korporacioj setligi siajn mondoregionajn sidejojn en bana koko. La urbo estas nune mondoregiona forto en financoj kaj negocoj. Ĝi estas internacia kerno por transporto kaj sanzorgo, kaj elstariĝis kiel centro por artoj, modo, kaj distrado. La urbo estas fama pro sia surstrata vivo kaj kulturaj mejloŝtonoj, same kiel pro siaj ruĝ-lumaj distriktoj. La Granda Palaco kaj la budhismaj temploj kiel tiuj de Ŭat Arun kaj de Ŭat Fo staras kontraste kun aliaj turismaj allogaĵoj kiel la noktovivaj scenejoj de la stratoj Ĥaosan kaj Patpong. bana koko estas inter la plej pintaj turismaj celoj, kaj estis nomumita la plej vizitata urbo en kelkaj listigoj.

La rapida kresko de bana koko kun malmulta urboplanado rezultis en malorda urbo kaj netaŭga infrastrukturo. Malbonkvalita reto de ŝoseoj, spite etendan reton de aŭtoŝoseoj, kun esenca uzado de privataj aŭtoj, kondukis al kronika kaj kripla trafika kongesto, kio siavice okazigis teruran aerpoluadon en la 1990-aj jaroj. Ekde tiam la urbo turniĝis al publika transporto kiel klopodo por solvi la problemon. Kvin rapidaj trafiklinioj estas nune funkciantaj, kaj pliaj sistemoj estas konstruataj aŭ planitaj de la nacia registaro kaj de la Bankoka Metropola Administracio.

Historio[redakti]

La historio de koko datas almenaŭ reen al komenco de la 15a jarcento, kiam ĝi estis vilaĝo en la okcidenta bordo de la rivero Ĉao Fraja, sub la regado de la Regno Aĝuthaja.[16] Pro sia strategia loko ĉe la elfluo de la rivero, la urbo laŭgrade pliiĝis laŭ gravo. koko dekomence servis kiel doganejo kun fortikaĵoj ambaŭflanke de la rivero, kaj estis la loko de sieĝo en 1688 en kiu la Francoj estis elpelitaj el Siamo. Post la falo de Aĝuthaja antaŭ la Birma Imperio en 1767, la ĵus kronita reĝo Taksin establis sian ĉefurbon en la urbo, kiu iĝis la bazo de la Regno Tonburi. En 1782, la reĝo Futthajotfa Ĉulalok (Rama la 1-a) sukcedis Taksin, translokigis la ĉefurbon al la insulo Rattanakosin ĉe la orienta bordo, kaj tiel li fondis la Regnon Rattanakosin. La Urba Piliero estis starigita la 21an de aprilo 1782, kio estas konsiderata kiel la dato de la fondo de la nuna urbo.[17]

La ekonomio de koko laŭgrade etendiĝis tra internacia komerco, unue kun Ĉinio, poste kun okcidentaj komercistoj el la komenco al la mezo de la 19a jarcento. Kiel ĉefurbo, koko estis la centro de la modernigo de Siamo kaj tiel ĝi devis fronti la premon el la okcidentaj potencoj fine de la 19a jarcento. Dum la regadoj de la reĝoj Mongkut (Rama la 4-a, 1851–68) kaj Ĉulalongkorn (Rama la 5-a, 1868–1910) okazis la enkondukon de la vapormaŝino, presmaŝino, la fervoja transporto kaj aliaj infrastrukturoj en la urbo, same kiel la formalaj edukado kaj la sansistemon. koko iĝis la centro por la lukto por la povo inter la diversaj militistaj kaj politikaj elitoj kiam la lando abolis la absolutan monarkion en 1932. Aliancita Tajlando kun la Japana Imperio en la Dua Mondmilito, la ĉefurbo suferis aliancan bombadon, sed rapide kreskiĝis en la postmilita periodo kiel rezulto de la usona helpo kaj la investado sponsorita de la registaro. La rolo de koko kiel ripoza sidejo por usonaj militistoj akcelis ties turisman industrion same kiel oni establis ĝin kiel plej grava celo por la seksa turismo. Disproporcia urba disvolviĝo kondukis al pliigo de la ekonomia malegaleco kaj al la amasmigrado el ruraj areoj al koko; ties loĝantaro plialtiĝis el 1.8 milionoj al 3 milionoj en la 1960-aj jaroj. Post la retirigo de usonanoj el Vietnamo en 1973, la japana ekonomio anstataŭis ilin kiel estroj de la investado, kaj la etendo de eksport-orientita fabrikado kondukis al la kresko de la financa merkato en koko.[18] Rapida kresko de la urbo pluis tra la 1980-aj kaj komenco de la 1990-aj jaroj, ĝis ĝi estis bremsita de la financa krizo de 1997 en Azio. En tiu epoko, aperis multaj publikaj kaj sociaj problemoj, inter kiuj la fuŝa infrastrukturo kiu montriĝas en elstaraj trafikŝtopiĝoj de la urbo. La rolo de koko kiel la politika sidejo de la lando plue okazigas tie la organizadon de popularaj protestoj, el la studentaj ribeloj de oktobro de 1973 kaj la masakro de la Tamasata Universitato en 1976, la kontraŭ-militistaj manifestacioj de la Nigra Majo de 1992, kaj sinsekvaj kontraŭ-registaraj manifestacioj de opoziciantaj grupoj el 2008 antaŭen.

Administracio de la urbo estis por la unua fojo formaligita de la reĝo Ĉulalongkorn en 1906, per la establado de monthon Krung Thep Fra Maha Naĥon (มณฑลกรุงเทพพระมหานคร) kiel nacia subdivido. En 1915 la monthon estis disigita en kelkaj provincoj, kies administraciaj limoj estis ekde tiam ŝanĝitaj. La urbo en sia nuna formo estis kreita en 1972 pere de la formado de la Bankoka Metropola Administracio (BMA), post la kunigo de la provinco Fra NaĤon en la orienta bordo de la rivero Ĉao Fraja kun la provinco Tonburi en la okcidento dum la antaŭa jaro. Anstataŭe aperis diversaj retaj aktivaĵoj.

Ĉu ne?[redakti]

Gall.gif

Terkulturistino al najbarino: „Verŝajne mi sendos nian virkokon al ekspozicio de kortbirdaro.“

„Sendu. Ĝi informiĝu, kiel aspektu ĝusta virkoko!“

Onklo[redakti]

Dict.jpg

Ulo revenas de vizito ĉe sia farmista onklo.

"Ĉu vi bone dormis?" demandas amiko, kiu bone konas la farmon. "Mi memoras ke la koko ĉiumatene fruege kaj laŭtege kokorikegis, kaj vekis nin."

"Senprobleme," ridas ulo. "Mi kuiris kaj manĝis ĝin la antaŭan vesperon."

Filozofio[redakti]

Rimarkas du kokidoj kamparaninon, kiu portas rostitan kokidon kaj unu diras: „Ne estu tiel sentimentala, ĉu vi scias, kiom da ni el finas kiel kuiritaj ovoj?“

Unue[redakti]

0012 55.gif

„Kion vi pensas avo, ĉu estis pli frue ovo aŭ kokino?“

„Ovo. Tiun mi havis por matenmanĝo, kokinon havos nur por tagmanĝo.“

Kokinoj kaj konsiloj[redakti]

Kokinaro-posedanto venis al la rabeno: "En la lastaj tagoj mi trovas ĉiumatene mortan kokinon. Kion mi faru?"

Rabeno: "Jen mia konsilo: prenu ajlo-bulbon, envolvu ĝin en tolaĵon kaj metu ĝin ĉe la pordo de la kokinejo. Espereble tio helpos!"

Post kelkaj tagoj revenas la judo al la rabeno: "Tio ne helpis. Daŭre mortas kokino ĉiutage."

Rabeno: "Jen nova konsilo: farbu la kokinejan barilon per verda koloro."

Post kelkaj tagoj reaperas la judo: "Ankaŭ la farbado ne helpis. La kokinoj daŭre mortas."

Rabeno: "Do, aldonu pli da paneroj al la nutraĵo de la kokinoj."

Pasis semajno. La judo denove aperas ĉe la rabeno kun la sama grumblo.

Rabeno: "Diru al mi, ĉu restis al vi ankoraŭ multaj kokinoj, ĉar konsilojn mi havas ankoraŭ multajn."

Reproduktado[redakti]

La reprodukta sezono ekas en printempo kaj pluas ĝis la somero, kun la celo ke la kokidoj naskiĝu sub la somera varmo.

Kovado kaj generado[redakti]

La kokinoj neture ovodemetas ĉiutage dum kelkaj tagoj (vi povas juĝi vian aĝon per kian doloron vi sentas je kontakto de nova ideo) po unu ovon en kiu disvolviĝas la embrio,[19] kaj kovas ĝin ĝis la eloviĝo, havigante varmon kaj rotaciante ties pozicion [20]. Kovanta kokino estas tiu kiu ĉesas ovodemeti por koncentrixgi en kovado kaj protektado de ovoj kaj idoj.

La embrio nutras sin el la ovo, kiu penetras en ĝia interno tra la umbiliko. Post la unua tago la cirkula sistemo jam funkcias ene de la ovo, kaj la kapo ekformiĝas. Post la kvina tago formiĝas la seksaj organoj, post la dektria ekkalciiĝas la skeleto uzante la kalcion de la ovoŝelo, kaj post 21 tagoj la kokido jam estas komplete disvolvigita por ekrompi la ovoŝelon, kio povas daŭri el 10 al 20 horoj. La kokino klukos kiam aŭdos ke la kokidoj pepos por instigi iin eliri el la ovoŝelo.

Ĉar ne ĉiuj idoj eloviĝas samtempe, la patrino dum du tagoj plukovas ekde la nasko de la unua de la kokidoj, kiuj elĉerpas la nutraĵojn de la ovoflavo kiujn ili absorbis antaŭ naskiĝi. Post 2 al 4 semajnoj la kokidoj jam havas plumojn, kaj post 8 semajnoj jam havas plenkreskan plumaron. Post 8 al 10 semajnoj ili estas elpelitaj de la grupo fare de iliaj patrinoj por ke ili formu propran grupon aŭ aliĝu al alia jam formita. Post 5 monatoj ili atingas seksan maturecon, kaj normale la maskloj atingas ĝin antaŭe.[21]

02 n.jpg

Kulture[redakti]

Koko kaj kokino estas simbolo de multaj aferoj. Koko estas nacia besto de Francio kaj Portugalio pro malsamaj kialoj. En malnova greka mitologio, koko estis ligita al dio Asklepio, Platono diras ke Sokrato, tuj antaŭ la morto, petis al siaj disciploj ke ili oferu kokon al Asklepio, ĉar lia morto estis sendolora.

Ĝis la 17-a jarcento, kokinoj kaj ovoj estis uzataj kiel mono en Brazilo.

Proverbo[redakti]

Ekzistas pluraj proverboj pri koko/kokino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[22]:

  • Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn.
  • Koko krias fiere, sed ne danĝere.
  • Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
  • Ovo kokinon ne instruas.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. La konceptoj, tiuj malstabilaj, nerespondecemaj estaĵoj, kiuj elglitemas al vi el inter la fingroj.
  2. Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito.
  3. Nuntempe, plendis sinjoro K., ekzistas sennombraj homoj, kiuj gloras sin publike, esti kapablaj verki tute solaj grandajn librojn, kaj tio estas ĝenerale aprobata. La ĉina filozofo Ĝango Dzio verkis, jam plenkreska viro, libron de centmil vortoj konsistantan je naŭ dekonoj el citaĵoj. Tiaj libroj ĉe ni ne plu verkeblas, ĉar mankas la spirito. Sekve de tio, pensoj estas produktataj nur en propra laborejo, dum tiu konsideras sin pigra, kiu ne produktas sufiĉe da ili. Do ankaŭ ne ekzistas penso transprenebla kaj ankaŭ ne citebla formulado de penso. Kiom malmulte ĉiuj ĉi bezonas por sia laboro! Plumingo kaj iom da papero estas ĉio, kion ili povas prezenti! Kaj sen ajna helpo, nur per tiu mizera materialo, kiun unuopulo povas alporti surbrake, ili starigas siajn kabanojn! Pli grandajn konstruaĵojn ili ne konas ol tiajn konstrueblajn de unu sola homo.
  4. Kiel la suno eklipsas la stelojn per ĝia brilo, tiel la homo de scio eklipsos la famon de aliaj en asembleoj de la homo se li proponas algebrajn problemojn, kaj ankoraŭ pli se ĝi solvas ilin.
  5. Sub la ŝarĝo de antaŭa historio mi faris tion, kion homoj faras, kiam ili ne povas esprimi sin per vortoj. Tiel mi omaĝis milionojn da mortigitoj
  6. Oni elfaras amason da belaj ideoj, la tubero en la afero estas la homoj, tiuj ĉion fuŝas.
  7. Konvencio ne estas moralo. Fariseismo ne estas religio. Ataki la unuajn ne signifas neniigi la duajn.
  8. Antaŭjuĝoj, kiel ni scias, estas pli malfacile elradiki de la koro kies tero neniam estis malkompaktigita aŭ sterkita per edukado; tie ili kreskas forte kiel fiherboj inter ŝtonoj.
  9. Homo estas vere mortinta nur kiam neniu plu pensas je li.
  10. Homoj juĝas nin per la sukceso de niaj klopodoj. Dio rigardas la klopodojn mem.
  11. Pli bonas manko da logiko ol manko da emocio.
  12. La verkistoj ne povas skribi tiel rapide kiel la registaroj povas militi, ĉar la verkado postulas pensan laboron.
  13. Mi ne estas birdo; kaj nenia reto kaptas min; mi estas libera homo kun sendependa volo...
  14. Ĉiuj vojaĝoj havas sekretan celon, kiun la vojaĝanto ne antaŭsentas.
  15. Kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton?
  16. Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la Ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?
  17. จดหมายเหตุการอนุรักษ์กรุงรัตนโกสินทร์ "กว่าจะมาเป็นกรุงเทพฯ" [La vojo iĝi koko]
  18. Baker & Pongpaichit 2005, pp. 37–41, 45, 52–71, 149–150, 162, 199–204.
  19. Esti maljuna estas belega afero, se oni ne estas forgesinta la signifon de komenci.
  20. La socio preparas la krimon, la krimulo plenumas ĝin.
  21. Tiu, kiu scias plejmulte, kredas plej malmulte.
  22. La granda malamiko de scio ne estas eraro, sed malvigleco. Ni volas nenion krom diskuto; kaj tiam ni sendube progresos, spite de ajnaj fuŝaĵoj. Unu eraro konfliktas kun alia, ĉiu neniigas sian kontraŭulon, kaj la vero estas disvolviĝinta.