Klara Zamenhof

El Neciklopedio
(Alidirektita el Klara Silbernik)
Iri al: navigado, serĉi
Nhof.jpg

"Kiu manĝas ovojn, tiu ne scias, ĉu la kokino je pugo doloras"

~ Bernardo de Clairvaŭ

"Gratulon pro via enorma laborego"

~ Hefestiono

Klara Zamenhof, grafikistino, tekstilistino, edzino de L. L. Zamenhof. Naskiĝis kiel f-ino Silbernik (En Esperanto ŝia denaska familia nomo foje estas literumata "Zilbernik") la 5-an de oktobro 1863 en Kievo, mortis la 6-an de decembro 1924 en Varsovio. Senhezite fordonis sian tutan doton por la eldono de la Unua Libro, 1887. Estis ĉiama kunlaboranto kaj helpanto de la edzo, ofte plenumis liajn sekretajn taskojn. Ankaŭ post la morto de Zamenhof aktive partoprenis la movadon. Danke al ŝia kunhelpo, fondiĝis la Esperanta-Rondo Konkordo en Varsovio (povas esti reala aŭ fikcia).

Pri Pentraĵoj[redakti]

0011.jpg

Gesinjoroj Zamenhof vizitis ekspozicion de pentraĵoj kaj Klara parolis al lia ekzo:

- Tiu ĉi pentraĵo estas vere realisma. Ĝi vekas mian apetiton.

Zamenhof tiel demandis:

- Kiel eblas, ke sunsubiro vekas vian apetiton?

Klara respondis:

- Ĉu tio estas sunsubiro? Mi pensis, ke estis fritita ovo!

Klara lingvo[redakti]

Klara lingvo. Esprimo uzata en telegrafaj rilatoj. Estas kodaj lingvoj, por kiuj oni devas pagi telegramojn laŭ nombro de literoj kaj klaraj lingvoj, por kiuj oni pagas laŭ nombro de vortoj. En oktobro 1925 la Universala Telegrafa Unio deklaris E-n klara lingvo. v. PTT. (I. Privat, Hist. Il. p : 171.)

Drako[redakti]

Hommanĝanta drako loĝis ĉe Klara Zamenhof ĝis kiam la loĝantoj perruze kaptis kaj mortigis lin. Memoras pri tio la urba blazono kaj la draka puto (Lindwurmbrunnen).

Omaĝo[redakti]

Estas urbo en Aŭstrio nomumita omaĝe al ŝi.