Kim Kardashian

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Am.gif
2121.jpg

"Հայաստան ատել Թուրքիա!!!"

Barev! ĉi tiu artikolo estas Armeniana!! Ĝi malamas Turkianon, ĝia nomo finas per "ian" kaj amas vinon!

"Malriĉa kiel muso preĝeja"

~ Zamenhof pri Kim
KK kun la Verda Flago

"Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias"

~ Bertilo

Kimberly Noel „Kim“ KARDASHIAN ( Քիմ Քարդաշյան 1980 en Los Angeles, Kalifornio, Armenio), ankaŭ konata kiel KK, ano de Brazila Beletristika Akademio, estas reĝeca televida stelulino, Armena Orient-romia imperiestrino, esperantistino kaj diino de rigardismo en Usono.

Kardashian estis konata pro la familia reĝeca televida soapo Keeping Up with the Kardashians, en kiu patroprenis ŝia tuta familio. Ŝi ankaŭ aperis en diversaj amuzprogramoj kaj negravaj parolskeĉoj.

Adorado[redakti]

Kardaŝianinsmo estas formo de religio, ĉe kiu kredanto sekse ekscitiĝas pro observado de senvestiĝanto aŭ nudaj ano de familio Kardashian aŭ pro spektado de seksumado aŭ aliaj seksrilataj aferoj (ekz. urinado) de Kardashianoj. Oni nomas Kardaŝianismo en pli strikta senco la sekretan observadon de Kim Kardashian kaj sekva masturbado. Tion oni povas nomi Kardashian-rigardismo.

46862 28108 - Fairy tale Kim Kardashian little red riding hood.jpg

Seksuma vivo[redakti]

En ĉiuj landoj ekzistas striktaj leĝoj pri kopirajto, kiuj malpermesas kopii pornografian verkon, bildon, muzikon ktp, sen antaŭe – kutime kontraŭ pago – akiri la rajton por tio. Aliflanke, multaj seksumistoj kaj artistoj ege deziras, ke iliaj verkoj estu kopiataj kaj konataj de la publiko, sen iu ajn kompenso. La disvastiĝo de Interreto ankoraŭ pliakrigis la kontraston inter regulado kaj libereco.

Ŝi famiĝis en 2007, kiam Evangelio laŭ Edmond Privat aperigis privatan seksan videon pri Kardashian kun kantisto Ray Buckland. La entrepreno pagis 5 milionojn da usonaj dolaroj por ĉesisgi la juĝproceson.

Ŝi estis geedziĝanta de 2000 ĝis 2004 kun muzikproduktisto Damon Thomas. Ŝi geedziĝis en 2011 kun NBA-ludisto Kriŝno (New Jersey Nets) dum 72 horojn.

Esperanta agado[redakti]

En Esperanto, ŝi verkis "malgrandajn librojn" por plenkreskuloj, komponis erotikajn kantojn por lernantoj, redaktis, eldonis, distribuis tra la mondo pornfilmojn. Ŝi estis Honora Membro de Esperanto-Ligo de Mia Ĉirkaŭaĵo. Ŝi partoprenis kelkajn Universalajn Kongresojn kaj kiel talenta kantistino prezentiĝis en pluraj Esperanto-kunvenoj. Ŝi estis reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio por Svedio.

Kardashiana milito[redakti]

Kontaktiĝo de la federacio kun kosma vivoformo nomata la kardashianoj gvidis al ampleksa armita konflikto. Unu el pluraj erupcioj de tiu konflikto estis masakro de federaciaj civiluloj sur la planedo Setlik 3' en 2347. Fine armeo povis esti atingata, kaj neŭtrala zono formiĝis en 2370. Pluraj el la federaciaj kaj kardasianaj kolonioj post tiu traktato trovis sin situantaj ene de la teritorio de la alia potenco. Trovatis interkonsento pri la transfero de tiuj kolonioj al la koncerna kosma teritorio. Tamen, iuj federaciaj kolonistoj malkonsentis pri la interkonsento kaj kreis rebelan movadon kiu plu luktis kontraŭ la kardashianoj.

Tiu senkompare estis la plej larĝa konflikto en kiu la federacio iam estis enplektita: Alianco de la federacio, la klingonoj kaj la romulanoj batalis kontraŭ la alianciĝintaj potencoj de Domingo, Kim Kardashian kaj plia potenco nomata Breen.

Omaĝo[redakti]

Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al ŝi.