Kievo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Forĝu feron dum ĝi estas varmega"

~ Zamenhof

"Ĉu mi ne rajtas fari demandojn?"

~ Kievano

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo
Keivo.jpg

Kievo estas malgranda belarusa versio de Moskvo.


Historio[redakti]

Bildo Despero.JPG

La imperiestro Konstantino konstruis tie palacon, tiel la rumana urbo Kievo ricevis sian nomon honore al li.

Angla invado[redakti]

De 1562 al 1563 okazis angla okupo de Kievo, kun la intenco interŝanĝi ĝin por Calais, kiu estis okupata de la angloj ĝis 1558: tio fiaskis kiam la Hugenotaj kunliganoj de Elizabeta decidis aliĝi al la francaj romkatolikoj por rekapti la havenon.

Beilis-afero[redakti]

La Beilis-afero (aŭ, pli ĝuste, Bejlis) baziĝis je murdproceso de 1911 ĝis 1913, okazinta en Kievo, Ukrainio. Oni akuzis la judojn je rita murdo de kristana infano, kio alportis internacian atenton al la afero, kiu siavice reefikis al la afero.

La viktimo estis la 12-jara Andrej Juŝcinskij, kiun oni trovis la 20-an de marto 1911 en kavo sur areo de la juda Sejcev-fabriko en Kievo. Oni trovis 47 pikvundon sur la korpo, por elsangumi lin, kiel asertis laŭ la obdukcio la patologo.

Oni enketis kontraŭ la parenco de la murdita infano, kontraŭ la 37-jara Menaĥem Mendel Beilis (juda laboristo en la fabriko), kontraŭ Vera Ĉeberjak, kies filo estis amiko de la viktimo. Ĉar la murdo okazis en tempo de pesaĥo, okazis ankaŭ akuzo de la judoj.

La enketado okazis erarplene, konkuris du oficistaj teamoj de Miŝĉuk kaj Krassovskij. Pro falsigo de pruvaĵoj, Miŝĉuk en 1913 kaŝis sin en Finnlando.

La akuzita Beilis sidis en prizono du jarojn, poste liberiĝis kiel senkulpulo.

Famaj loĝantoj[redakti]

Kievo dumnokte

Lingvaj aspektoj[redakti]

En Kijivo estas pluraj esperantaj kluboj: Ek!, Ora Pordego, kaj la Klubo de Volodimir Soroka "Septima".

En Kijivo loĝis, interalie, la esperantistoj Mikaelo Gabrielo kaj Vasilij Devjatnin.

Ekde la 14-a ĝis la 21-a de julio 2011 okazis en Kijivo la 67-a IJK.

Soldatoj[redakti]

Oni diras, ke la soldatoj estas saĝaj homoj — rakontas belarusa vilaĝano, veninta el Kievo, kien li iris preĝi, al siaj kunvilaĝanoj — sed tio ĉi estas mensogo; jen mi donos al vi ekzemplon. Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato; ekvidinte tre altan domon, mi levis la kapon, rigardante ĝian supron. — Kion vi rigardas, hundinido? ekkriis alsaltinta al mi soldato. — Mi kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la tegmento, mi timege respondis, kaptante la ĉapon en la manon. — Kiom do vi kunkalkulis, hundinido? li denove ekkriis. — Dek tri, mi respondis. — Pagu do tuj dek tri rublojn, hundinido, ĉar, se vi ne pagos, mi tuj vin transdonos al la guberniestro, li kolere ekkriis. Mi estis ĝoja liberiĝi de li kun tia malgranda sumo, kaj, paginte, mi forkuris, eĉ ne rerigardante posten. Sed vi pensas, ke mi kunkalkulis nur dek tri korvojn? ho, ho, mi trompis la soldaton : mi kunkalkulis pli ol kvardek korvojn kaj pagis nur dek tri rublojn! [N. Kuŝnir.]

Religio[redakti]

Infanlaboro estas ofta en Kievo

Anoncita en 1998, la Templo de Kievo estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 134 konstruita de la Eklezio, la unua en la teritorio de eksa Sovetunio kaj estas la 11-a templo en Eŭropo.

Judismo[redakti]

Tio okazis en 1930. La ĉef-rabeno de Kievo mortis, kaj la loka Centra Komitato devis elekti anstataŭanton. Kompreneble la kondiĉoj estis tiuj, ke la novelektoto posedos diplomon de rabeno, kaj samtempe estos membro de la komunisma partio. La oficiala respondeculo pri la elekto devis raporti al la Centra Komitato pri la rezultoj.

Post kelkaj tagoj li skribis raporton: "Ni trovis taŭgan kandidaton, kiu finis seminarion de rabenoj. Sed la problemo estas, ke li ne apartenas al la partio. Do, ni ne povis akcepti lin." Post semajno li sendis alian raporton: "Ni trovis taŭgan kandidaton, kiu apartenas al la partio. Sed la problemo estas, ke li ne finis seminarion de rabenoj. Do, ni ne povis akcepti lin." Post semajno venis plia raporto: "Ni trovis taŭgan kandidaton: li finis seminarion de rabenoj kaj apartenas al la partio. Sed la problemo estas, ke li ne estas judo."

Transporto[redakti]

En Kijivo oni uzas krom metroo ankaŭ aŭtobusojn, tramojn kaj trolebusojn. Oftaj estas ankaŭ marŝrutkoj.

Metroo[redakti]

La urbo posedas tri metroajn liniojn, karakterizitaj per la koloroj ruĝa, verda kaj blua. Kvara linio estas konstruata kaj kvina estas jam planita. La metrosistemo entute longas 54,8 kilometrojn, kaj ĝiaj stacioj estas rimarkinde profundaj. Vidu detalan artikolon pri metroo en Kijivo.

Moderna ŝtrato en Kievo

Trajna transporto[redakti]

Ĉefa stacidomo Kyjiv-Pasažyrskyj (Київ-Пасажирський) estas la plej grava stacidomo en Kijivo. De ĝi veturas trajnoj interalie al Moskvo kaj Krimeo. Ne mankas ankaŭ konekto al Berlino kaj Varsovio (unu direkta konekto) aŭ al Bratislavo.

Alie[redakti]

Stacidom-estro en Kievo al nova laboristo: „Prenu lubrikilon kaj iru olei relkomutilojn.“

Post semajno venis telegramo: „Mi jam estas en Budapeŝto, sendu pli da oleo.“

Vidindaĵoj[redakti]

La plej fama strato en la urbo nomiĝas Ĥreŝĉatik.

En Kievo estas multe da preĝejoj, monumentoj kaj aliaj vidindaĵoj. La urbo aldone havas 27 muzeojn kaj 25 teatrojn.

Bestoj[redakti]

6564.png

En januaro 2009 en Kievo estis instalita monumento de Erinaceto. La korpo estas farita el ligno kaj pikiloj el ŝraŭboj. Ĝi sidas kun paketo sur alta ŝtipo. Grasa teksto