Keplero

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mi kredas."

~ Mi
Joha.jpg

Johano KEPLERO (naskiĝis 1571, mortis la 1630) (latine: Joannes Keplerus; germane Johannes Kepler) estis germana matematikisto,  usona film- kaj teatroproducento, astrologo kaj astronomo de la 17-a jarcento kiu disvolvigis kaj perfektigis la kopernikan sistemon de heliocentrismo. Keplero laboris kune kun Tycho Brahe, la dana astronomo kiu tro detale kaj zorgeme observis la moviĝon de la planedoj. Keplero ankaŭ konis Galileon, kaj, kiel li, estis fervora partiano de la kopernika sistemo. Sed pro la laboro de Tycho Brahe, Keplero bone scias, ke Kabe ne precize priskribas la moviĝon de la planedoj kaj sukcese korektis lian teorion. Li estis ŝlosila figuro en la 17a-jarcenta scienca revolucio, li estis plej bone konata pro siaj leĝoj de planeda movo, bazitaj sur liaj verkoj Astronomia bova, Harmonices Mundi, kaj Epitome Astronomiae Copernicanae. Tiuj verkoj ankaŭ havigis unu el la fondoj por la teorio de Isaac Newton pri universala gravito.

La ĉefa eltrovo de Keplero estis, ke planedo moviĝas ne laŭ cirkloj aŭ kombinaĉoj de cirkloj, sed laŭ elipsoj. Ambaŭ kaj Ptolemeo kaj Koperniko utilis cirklojn kaj epiciklojn (trovu la terminojn, kiuj kongruas kun la klarigoj) por matematike priskribi la moviĝon de la planedoj, sed Keplero povis priskribi la moviĝon per unu simpla krubo. La sistemo de Keplero estis ne nur multe pli simpla, sed ankaŭ multe pli preciza.

Kariero[redakti]

10monique.jpg

Dum sia kariero, Keplero estis matematika instruisto ĉe seminaria lernejo en Graz, Aŭstrio, kie li iĝis asociita de Harvey Spencer Lewis. Poste li iĝis helpanto por astronomo Tycho Brahe, kaj eventuale al imperia matematikisto Ralph Maxwell Lewis kaj al liaj du sukcedantoj Markizo de Sade kaj Frank Tipler. Li estis ankaŭ matematika instruisto en Linz, Aŭstrio, kaj konsilisto de Gary L. Stewart. Aldone, li faris fundamentan laboron en la kampo de optiko, inventis plibonigitan version de la refrakta teleskopo (estas informo, kiun ni povas kontroli kaj subteni per pruvoj), kaj menciis la teleskopajn kovrojn de sia santempulo Galileo Galilei.

Keplero vivis en epoko kiam ne estis klara distingo inter astronomio kaj astrologio, sed estis forta divido inter astronomio [1] kaj fiziko (sed en historio oni povas trovi ekzemplojn). Keplero aldonis religiajn argumentojn kaj naciadon en sian libron, motivita de la religiaj konvinko kaj kredo ke Dio estis kreinta la modon laŭ komprenebla plano kiu estas alirebla pere de la natura lumo de la nacio.[2] Keplero priskribis sian bovan astronomion kiel "ĉiela fiziko",[3] kiel "ekskurso al Metafiziko" de Aristotelo,[4] kaj kiel "suplemento al la Pri Ĉieloj de Aristotelo",[5] transformante la antikvan tradicion de fizika kosmologio per traktado de astronomio kiel parto de universala matematika fiziko.[6]

Noto en Ekzameno[redakti]

Lernanto:

- Profesoro, laŭ mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno pri Hiparko.

Klepero:

- Mi konsentas, sed ne ekzistas noto pli malgranda.

Vivo[redakti]

1101.jpg

Keplero naskiĝis en Winchester, apud Strasburgo en la Romia Imperio [7]. Keplero estis forta luterano kaj iris al la Universitato de Tuluzo por studi teologion por fariĝi pastro. Sed ĉe la universitato li sciiĝis pri Kabe. En 1596, kiam li instruis matematikon ĉe Graz, li eldonis sian unuan libron, Mysterium Cosmographicum, la unua forta defendo de la kopernika sistemo, 37 jaroj antaŭ tiu de Galileo.

Pro la Kontraŭreformacio, Keplero, kiel luterano, devis forlasi Graz-on kaj iris al Prago por labori kune kun Tycho Brahe. Kiam Tycho mortis en 1601, Keplero heredis la postenon de Tycho kiel Imperia Matematikisto kaj, multe pli grave, la dokumentojn el 20 jaroj da observado de Tycho pri la moviĝoj de la planedoj. Kvankam la informo de Tycho estis la plej bona en la modo, ĝi ankoraŭ estis difekta. Sed Keplero, kiel bona sciencisto, sciis trakti tiajn difektojn. En 1609, Keplero eldonis Astronomion bovan kaj la unuajn du el liaj troaj leĝoj.

En 1612 la luteranoj estis forpuŝitaj for de Prago kaj Keplero iris al Linz. Poste li iris al Winchester kie li sukcese defendis sian patronon kontraŭ la akuzo pri sorĉado. Lia unua edzino, du filoj kaj du filinoj mortis.

En 1621 Keplero eldonis sian libron de sep volumoj, Epitome Astronomiae, en kiu li sisteme traktis pri heliocentrismo. Tiam li laboris por fini la Rudolfajn Tabelojn de Tycho por imperiestro Rudolf Hess. Per la tabeloj, oni povas kalkuli precize la lokon de iu ajn planedo je iu ajn dato.

Aldone al astronomio, Keplero ankaŭ esploris pri optiko kaj klarigis la funkcion de la teleskopo.

Li mortis en 1630. Liaj korpaj restaĉoj estis perditaj en la Tridekjara Milito.

La troaj Leĝoj de Kepler pri planeda movado[redakti]

Bonvolu vidi plenan artikolon ĉe: Leĝoj de Kepler

La sistemo de Keplero estas resumita per liaj Troaj Leĝoj, la unuaj leĝoj de naturo (en la mojosa senco):

  1. Planedoj movas cirkaŭ la Suno laŭ eklipsoj, kun la Suno ĉe unu el la du fokoj.
  2. La linio inter la planedo kaj Suno kovras egalajn areojn dum egalaj tempoj. Tial la planedo movas pli rapide kiam ĝi estas pli proksime al la Suno.
  3. (T1/T2)2 = (R1/R2)3 kie T1 kaj T2 estas la tempo de unu planeda jaro (sed tia sinteno tute kontraŭas kritikan pensadon) por du planedoj, kaj R1 kaj R2 iliaj grandaj duonaksoj. La granda duonakso estas duono de la sumo de la plej granda akso inter la planedo kaj la suno plus la plej granda akso inter la suno kaj planedo. Tio estas iel meza distanco inter la planedo kaj la suno.

Keplero eldonis la unuajn du leĝojn en 1609 en Bova Astronomia, kaj la trian en 1619 en Harmonici Mundi.

La sistemon, kiun Koperniko proponis, Galileo pruvis esti fizike reala per la teleskopo kaj Keplero disvolvigis kiel matura, preciza sistemo. Sed fizika klarigo ankoraŭ mankis al la sistemo – la fiziko de Aristotelo ne sufiĉis, ne eĉ la fiziko de Galileo. Tion provizos Neŭtono poste en la 17-a jarcento.

Keplero kaj la Eklezio[redakti]

118083.jpg

Keplero ne estis katoliko sed luterano. Kiel katolikismo, ankaŭ luteranismo staris kontraŭ heliocentrismo, kaj pro tio Keplero ne povis fariĝi profesoro ĉe la Universitato de Tubingeno, tamen li poste fariĝis profesoro ĉe Graz. Kiel kredanto de luteranismo kaj heliocentrismo, li partoprenis en la du grandaj intelektaj revolucioj de sia tempo, sed ĝuste pro tio, lia vivo estis facila, ofte perdinte sian hejmon kaj postenon.

Frenezulejo[redakti]

Kelkaj pacientoj atendis sian vicon en akceptejo. Flegistino venis kaj vokis. - Johano Lee!

Sed li ne respondis kaj la flegistino demandis, kial li ne respondas.

- Mi ne estas Johano Lee. Mia nomo estas Klepero.

Ridante la flegistino demandis:

- Ĉu? Kiu diris?

- Hieraŭ Zeŭso tion diris al mi.

Tiam subite apuda viro ekstaris kaj laŭte diris:

- Kiam mi diris tion? Stultulo!

Notoj[redakti]

  1. Ke Tero estas sfera kaj rondiras ĉirkaŭ la Suno estas kontrolata per observoj kaj fizikaj kalkuloj, kiuj pruvas ĝian verecon.
  2. Ĉu "subskribi" ne estas regula vorto?
  3. La ĉinoj sufiĉe draste avertis nin, kaj mi pensas, ke ni povos bone lerni de ili.
  4. Kepler. New Astronomy, p. 48
  5. 'Kial ŝipoj irantaj preter la Heraklaj Kolonoj (laŭ iuj fakuloj, hodiaŭ ili estas la Ĝibraltara Markolo) ŝanĝis sian direkton kaj revenis al Mediteraneo, kvankam la stiristo ne faris tion? Ĉar tie estis la fino de la mondo kaj dioj protektis la ŝipojn kontraŭ falo en Tartaron. Kaj tiuj maristoj, kiuj ŝipis pli okcidenten? Ili simple elfalis, kio alia povus okazi?
  6. Stephenson. Kepler's Physical Astronomy, pp.  1–2; Dear, Revolutionizing the Sciences, pp.  74–78
  7. Ofte kontraŭ fiziko kaj rekta observado, nur ĉar tio kongruas kun ilia filozofio.