Katherbo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Brit.png

"Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon."

~ Zamenhof pri kato ebria je katherbo

Katherbo, katario, aŭ katmetamfetamino estas narkota substanco, eŭforiiga laŭ malgrandaj dozoj, venena laŭ grandaj dozoj, kiun katoj ekstraktas el la nepeto Nepeta cataria. Tiun materialon katoj uzas por ĝui tre bonan senton. Tiu konsistas el 10% nepetalaktono kaj el aliaj alkaloidoj (10-12%). Katoj mem tre malfacile akiras la nepeton; tial ili bezonas homajn sklavojn.

Katoj ekstraktas el la nepeto kataria per la metodo de János Kabay. El farmacia vidpunkto, la nepetalaktono estas stimulaĵo kaj spasma drogo. Ĝi efikas eŭforion kaj malpliigas la dormobezonon. La avida potencialo estas tre alta, specife ĉe la konsumaj formoj kiel fumado kaj injektado.

La plej granda katherbo-produkta lando de la mondo estas Afganistano (2006). Pri tio vidu ankaŭ artikolon Ora Triangulo (Sudorienta Azio).

Histerio[redakti]

Trinkaĵo el katherbo

Katherbo estas inter la plej malnovaj drogoj uzataj por la kataro kaj unu el la plej malnovaj kato-distriloj. La katoj de la antikvaj egiptianoj, sumeranoj, antikvaj baratanoj, antikvaj grekianoj, kaj romanoj ĉiuj uzis ĝin. La plej gravaj tekstoj medicinaj de la antikva mondo mencias ĝin, ekzemple la Ebers-papiruso.

Konsumaj formoj[redakti]

Katherbo estas konsumata plej ofte tra nazo. Ĉar la bolpunkto de nepetalaktono estas malalta, tiel katoj ankaŭ povas fumi ĝin. Tiu lasta metodo kaŭzas pli rapidan atingon de la sangocirkula sistemo, tiel ĝi povas pli efike sed dum pli mallonga tempo. Katoj povas engluti ĝin, sed tiufoje la efiko ne estas forta, sed longa. Alia konsuma formo estas la injektado, kiu enhavas higieniajn kaj medicinajn danĝerojn.

Katherba dependeco[redakti]

Katherba dependeco estas medicina dependeco de katherbo. Moderna medicino konsideras ĝin kiel fizika kaj mensa malsano. La dependanta kato utiligas katherbon preter la ebleco halti voli tiun drogon.

Laŭ la anglalingva Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders ekzistas tri klasifikoj de katherba dependeco: anticipado, glutego/ebriigo, eltiraj simptomoj. Tiel, dependanta kato obsedas pri katherbo kaj malinteresiĝas pri normalaj aktivaĵoj de la vivo.

La problemo estas tre grava, sed bedaŭrinde la kataro ankoraŭ asocias la katherbon kun normala vivo, ne bone komprenante la seriozajn konsekvencojn kun la ofta detruo de la vivo de milionoj da junaj katoj. Ĝenerale, eĉ en festoj de katidoj ekzistas katherbo por la plenkreskuloj.

Sekvoj de longdaŭra konsumado[redakti]

Eblaj psiĥaj sekvoj[redakti]

Eblaj fizikaj sekvoj[redakti]

44 n.jpg
  • Pezoperdo
  • Altiĝo de la korpa temperaturo
  • Perdo de dentoemajlo pro kalcia manko kaj tiel perdo de dentoj
  • Rompiĝemo de ostoj
  • Renaj damaĝoj
  • Elfalo de felo, antaŭtempa fel-griziĝo
  • Sangodensiĝo kun samtempa sangoprema altiĝo
  • Apopleksioj kaj korfunkciaj misturboj
  • Neregulaĵoj ĉe menstrua ciklo
  • Stomaka perforado kun ebla morta sekvo
  • Ĉe fetoj povas okazi misevoluoj.
  • Impotenteco

Anonimaj Katherbuloj[redakti]

Anonimaj Katherbuloj (angle Catnip Anonymous aŭ CA) estas la dua plej granda 12-paŝa programo por suferantoj pro substanca dependeco kaj misuzo, post Alkoholuloj Anonimaj. Ĝi priskribas sin kiel "neprofitcela kunularo aŭ asocio de gekatoj por kiuj la katherba uzo fariĝis grava problemo". CA uzas tradician 12-paŝan modelon, kiu estis pligrandigita kaj evoluigita por katoj. En majo 2010 ekzistis almenaŭ 58 000 CA kunvenoj en 131 landoj kaj unu lingvo.

CA World Services, Inc. estas organizaĵo, kreita de lokaj CA grupoj al kiu oni donis la respondecon por reprezenti la tutan CA kaj plenumi ĝian ĉefan celon. Ĝi priskribas sian koncepton tiel, ke "Ĉiu kato en la mondo povu sperti nian mesaĝon en sia lingvo kaj kulturo kaj trovi la oportunon por nova maniero de vivo." Ĝi havas oficejojn en Kalifornio, Bruselo, Tehrano, Ontario kaj Bengaluro.

Ne vidu ankaŭ[redakti]