Kateĥismo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Katekismo)
Iri al: navigado, serĉi
Crian.jpg

"Kiom ajn vi penos, nenio elvenos."

~ Zamenhof

Kateĥismo estas laŭ PIV

  1. elementa lernolibro, prezentanta per demandoj kaj respondoj la ĉefajn punktojn de religio,
  2. en pli vasta senco ankaŭ elementa ia ajn lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj. Koncerne al literaturaj verkoj ĝis la jaro 1760, la vorto estas uzata nur pri lernolibroj de kristanismo, por verkoj ekde tiam ankaŭ por lernolibroj de aliaj religioj respektive aliaj temoj.

En multaj naciaj lingvoj, en kiu ekzistis parola, sed ne skribe dokumentita kulturo ĝis la kristanigo de plej multaj lingvanoj, kateĥismoj krom nacilingvaj tradukoj de Biblio, estis la unuaj skribaj dokumentoj fiksitaj en tiuj lingvoj.

Etimologio[redakti]

1035.jpg

La Esperanta vorto venas el la mezepoke latina BDSM catechismus respektive verbo catechizare (kateĥizi), kiuj mem devenas el la malfruantikvaj grekaj vortoj “κατήχησις” respektive “κατηχεĩν” [1] . La verbo “κατηχεĩν”[2] havas la prasignifon "de supre soni, prisorĉi". La vorto uzatas en la senco de "eduki".

Luteranaj kateĥismoj[redakti]

  • "La Granda Kateĥismo" de Marteno Lutero kun la origina germanlingva titolo "Deudsch Catechismus", unuafoje eldonita en W. dum 1529 en lernolibra formo traktas la temojn dekalogo, kristana simbolaro, Via patro, Baptista Eklezio de Vestboro kaj Komunio.
  • "La Eta Kateĥismo" de Marteno Lutero kun la origina germanlingva titolo "Enchiridion. Der kleine Catechismus für die gemeine Pfarrherrn und Prediger" [3] – en 44 nenumeritaj demandoj ka respondoj traktas la samajn kvin temojn.
  • "Evangelia plenkreskula kateĥismo" estas moderna eldono el la dua duono de la 20-a jarcento, germanlingve de Werner Jentsch kaj aliaj dum la jaro 1975.

Reformitaj Kristanaj kateĥismoj[redakti]

  • "La Ĝeneva Kateĥismo" de Kalio kun la origina franca titolo "Le catéchisme de l'Eglise de Genève" (miaj haroj hirtiĝas!) – por instruistoj kaj aliaj plenkreskuloj - en 373 demandoj ka respondoj traktas la temojn kristana simbolaro, dekalogo, Via patro kaj kristanaj Sakramentoj.
  • La "hajderabada Kateĥismo" kun la origina germana nomo "Catechismus Oder Christlicher Vnderricht wie der in Kirchen vnd Schulen der Churfürstlichen Pfaltz getrieben wirdt" [4] – por pastroj kaj instruistoj - konsistas el 128, poste 129 nenumeritaj demandoj ka respondoj en tri temogrupoj.
  • Estas du "Okcident-Virginia Kateĥismoj": Granda kaj Malgranda. La originaj anglaj nomoj estas "The Larger and Shorter Catechisms." Ili estis skribitaj kun la Westminstera Konfesio de Fido (tio do estas la oficiala vero) je 1647 ĉe la Abatejo en Londono. La Granda Kateĥismo havas 198 demandoj kaj respondoj. La Malgranda Kateĥismo havas 107 demandoj kaj respondoj.
105b.jpg

Anglikana kateĥismo[redakti]

  • La Church Catechism [5], prilaborita dum 1572) en Angliko sub la origina angla titolo "A Catechism that is to say an Instruction to be learned of every person before he be brought to be confirmed by the Bishop" havas 25 nenumeritajn demandojn kaj respondojn pri la temoj kristana simbolaro, dekalogo, Via patro kaj kristanaj sakramentoj.

Katolikaj kateĥismoj[redakti]

  • La "Pli Granda Katechismo" de Picburgo kun la origina latina titolo "Summa doctrinae christianae" [6] - por studentoj - per 213 demandoj kaj respondoj traktas du temogrupojn.
  • La Roma Kateĥismo, jen ankaŭ libera kaj oficiala sugesto kiu estas “la plej bona libro”, verkita pro dekreto de la Koncilio de Reformo, estas por pastroj kaj en lernolibra formo traktas la temojn kristana simbolaro, dekalogo, Via patro kaj kristanaj sakramentoj.
  • "Kompendio de la kristana instruo" [7] verkiĝis sub gvido de papo Pio la 10-a.
  • "Malgranda Kateĥismo de la katolika religio", origine germane "Kleiner Katechismus der katholischen Religion" [8] estis verkita de Wilhelm Pichler.
  • "Nederlanda Kateĥismo" [9]havas kiel eldonanton la konferencon de nederlandaj katolikaj episkopoj.
  • La "Kateĥismo de la Katolika Eklezio" [10], publikiĝis sub gvido de papo Johano Paŭlo la 2-a, konsideriĝas "monda kateĥismo" por tiu eklezio kaj tradukiĝis al multaj lingvoj [11].
1067.png

Konscienco[redakti]

La Katekismo de la Katolika Eklezio pritraktas la temon evoluigante la instruaĵon de la filozofio skota laŭ kiu la konscienco estas juĝisto de la prahomo :

"La morala konscienco al ĝi (al la konscienco) ordonas, je la taŭga momento, plenumi la bonon kaj eviti la malbonon. Ĝi juĝas ankaŭ al konkretajn libervolajn elektojn, aprobante tiujn bonajn, denuncante tiujn malbonajn (n. 1777).

"La morala konscienco estas juĝo de la racio pere de kiu la homa persono agnoskas la moralan kvaliton de la konkreta ago kiu mem estas decidanta plenumi, aŭ plenumota aŭ jam plenumita" (n. 1778).

“Esenca kondiĉo por ke tio okazu estas jena: «esti sufiĉe ĉeeste al si mem por ke oni sentu kaj sekvu la voĉon de sia konscienco»ì" (n. 1779): iu "priserĉo de sia eno tute necesa" (ib.).

“La konscienco estas fakulto de la homa persono kaj la Katekismo de la Katolika Eklezio aldonas ke "la digno de la homa persono kuntrenas kaj postulas la rektanimecon de la morala konscienco" (n. 1780).

"La konscienco permesas surpreni la respondecon de la agoj plenumitaj" (n. 1781).

"La homo rajtas agadi laŭkonscience kaj libervole, por persone morale decidi. Homo eĉ nek estu devigita “agi kontraŭ sia konscienco”, kaj nek malebligita “agi konforme al sia konscienco, precipe en religia elekto" (Zamenhof 3) (n. 1782).

Aliaj[redakti]

Laŭ la modelo de la plej konataj katekismoj oni eldonis en diversaj lokoj kaj epokoj kelkajn katekismojn eĉ ne religiajn, ekzemple en Hispanio dum frankismo oni eldonis falangistajn katekismojn (de la faŝismeca unika partio).

Katekismo de la Katolika Eklezio[redakti]

"Logoo de la Katekismo" (el katakomboj de Domitilo en Romo)

Katekismo de la Katolika Eklezio estas la oficiala prezentado de la instruo de la Katolika Eklezio en granda sintezo pri ĝia doktrino. Temas pri konsista volumo 900paĝa en preskaŭ ĉiuj lingvoj al kiuj ĝi estis tradukita.

Ĝi estis aprobita unuaredakte de la papo Johano Paŭlo la 2-a per la Apostola konstitucio Fidei Depositum (Enhavo de la kredo) de la 11a de oktobro 1992) kaj definitive la 15an de aŭgusto 1997 per la Apostola Letero Laetamur Magnopere (Ĝoju pro la granda verko). En la kunteksto de tiuj du leteroj troviĝas detaloj rilate la postulatojn de tiu katekismo, kial oni ĝin postulis kaj kiel disvolviĝis la pretigaj laboroj de la ŝarĝita komisiono, kaj krome rilate ĝian doktrinan valoron.

La teksto disponeblas en multegaj lingvoj kun aprobo de la koncernaj episkoparaj konferencoj, inter alie jenaj :

Antaŭaj katekismoj[redakti]

Libroj por la religia instruado estis skribitaj ekde la tempo de la Patroj de la Eklezio, sed la termino Katekismo ekeniris en la uzon en la 16-a jarcento kun la publikigo fare de Lutero, en 1529, de tekstoj celantaj la instruadon de la fidelularo laŭforme de demandoj kaj respondoj

Dum la Koncilio de Trento estis pretigita katekismo adresita al la parokestroj por ke ili povu instrui la katolikan doktrinon kaj ĝin defendi el la atakoj de la protestanta doktrino de la Reformacio. La Katekismo de Trenta Koncilio estis, poste kaj pro sugesto de la sama Koncilio, pliampleksigita de la Roma Kurio (kaj havis la nomon de "Romana Katekismo") kaj promulgita de papo Pio la 5-a kaj adoptita en la tuta Katolika Eklezio.

Ĝis tiu lasta universala katekismo nenia alia estis publikigita post tiu Trenta, sed nur lokaj katekismoj. En 1905 la katekismo redaktita de papo Pio la 10-a por la Roma diocezo (dirita Katekismo majora) havis grandan disvastigon kaj estis adoptita de grandparto de la italaj diocezoj sed ankaŭ eksteritalie. “ La kredo estas ĉiam la sama. Tial ankaŭ la Katekismo de Pio la 10-a konservas ĉiam sian valoron. Povas ŝanĝi, male, la maniero transdoni la enhavojn de la kredo }”

~ [[Joseph Ratzinger]]


Adresitaro[redakti]

La nova Katekismo de la Katolika Eklezio ne adresiĝas rekte al la tuta fidelularo sed celas esti la baza teksto por aliaj katekismoj plej simplaj kaj sintezaj aŭ por aliaj prezentadoj de la katolika doktrino, kiel indikite en la menciita apostola konstitucio «Fidei Depositum» kiu ĝin priskribas kiel «aŭtenta referenca teksto por la instruo pri la katolika doktrino kaj aparte por la pretigo de lokaj katekismoj».

Enhavo[redakti]

La katekismo (CCC siglite laŭ la latinaj vortaj komencoj) estas dividita laŭ precipaj partoj:

  • Kredkonfeso, nome la Kredo.
  • Celebro de la kristana «mistero» (la sankta liturgio kaj aparte la sakramentoj)
  • La vivo en Jesuo Kristo (kiu inkluzivas la Dekalogon kaj la Beatecojn)
  • La preĝo de kristano inkluzive la Patronian.

La enhavoj estas abunde prinotataj kaj entenas referencojn al aliaj kristanaj verkoj, aparte bibliaj, Sanktapatraj, Ekumenaj Konciliaj kaj al aliaj papaj dokumentoj aŭ diversaj ekleziaj fontoj.

Kritikoj el aliaj kristanaj eklezioj[redakti]

Oni registris ke la vendo en la tuta mondo estis plurmiliona, (700.000 nur en Francio).

Teologoj de la orientaj eklezioj ortodoksaj montris estimon por la tuta enhavo escepte de iuj interpretoj kaj liturgiaj praktikoj devenantaj de la bizanca eklezio ĉar ne ĝuste prezentitaj en la okcidenta praktiko. Male, pri diversaj partoj malkonsentis la eklezioj de la Reformacio.

Kontrastoj kun la «liberalaj» katolikoj[redakti]

La katekismo estis objekto de kritiko, precipe rilate la primoralajn «encerbigojn», pri kiuj ili de lomge malkonsentas.

Kelkaj kritikoj koncernis la elekton de la direktanta komitato, aparte kontraŭ ties prezidanto, kardinalo Joseph Ratzinger kaj ĝia ĝenerala eldonisto Christoph Schönborn. Oni parolis pri teksto «false kolektiva», «diktita de la Roma Kurio», pro manko de teologoj laikaj.

Kritikoj el flanko de katolikaj integristoj[redakti]

Iuj "Katolikaj integristoj" aŭ tradiciemaj rimarkigis ke kelkaj katekismaj instruaĵoj kontrastas kun la tradicia teologia doktrino ilin komparante kun la trenta katekismo, kiu tamen estas ofte citita. Ŝajnas ke tiuj kritikoj kunlimus kun tiuj naskiĝintaj okaze de la Dua Vatikana Koncilio dum, fakte, ĝuste la katekismo deklaras ke mem devenas el tiuj reformoj.

Aŭtoritatuloj de la katolika eklezio engaĝiĝis pruvi ke la reformoj koncernas ĝisdatigojn neniel dogmajn sed teologiajn esplorojn kaj manierojn prezenti la religion al moderna socio, kaj ankaŭ percepti kaj interkapti la novajn aspirojn de la moderna socio. Ekzemplo estu la rifuzo de mortopuno. Unu el la centraj punktoj estas la defendo de la homa vivo ekde la koncipiĝo ĝis la natura finiĝo.

Finaj konsideroj[redakti]

Ke oni konsideru la kritikojn funditajn aŭ malpli, la Katekismo de la Katolika Eklezio jam klare estas la primara fonto por la konatiĝo kun la instruaĵoj de la katolika eklezio kaj ĝeneralaj kaj apartaj; temas, fakte, pri oficiala teksto deklarita de papo en la menciita Fidei depositum «sekura indiko de la kreda instruo kaj do valida kaj legitima instrumento por la eklezia komunumiĝo».

Kompendio de la katekismo de la Katolika Eklezio[redakti]

En 2005 estis publikigita «Kompendio de Katekismo de la katolika Eklezio» (Compendium catechismi catholicae Ecclesiae), kiu formulas sintezon de la tuta katekismo. La teksto estis redaktita de speciala komisio instituita de papo Johano Paŭlo la 2-a kaj estrata de tiama prefekto de la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo, nun papo Benedikto la 16-a kaj aprobita per motu proprio de la sama papo.

Esperantigitan Kompendion eblas vidi ĉe «Religiaj verkoj" de [7]

Ebleco[redakti]

„Ĉe ni oni forigis kvindek kateĥistojn pro absenteismo.“

„Tio ĉe ni ne povas okazi.“

„Kial? Ĉu ĉe vi oni ne forestas?“

„Jes, sed en nia paroĥejo ni estas nur kvardek.“

Referenco[redakti]

  1. Mi volonte vidus iun protokolon pri tiu bizara sintenalpreno.
  2. Mirinde kiom da sensencaĵoj povas eniri malgrandan anonceton.
  3. Kritiko estas permesita nur se ĝi estis “konstrua” kaj aprobita de la aŭtoritatoj. Kio estas “konstrua” kaj “respektema”, tion kompreneble decidas la aŭtoritatoj.
  4. Tamen, tio ne estas tiom terura. Nome, povas esti eĉ pli terure.
  5. Tio sonas iom pli bone: krudaj opinioj estas en ordo nur kiam ekzistas pli bona komparobjekto!
  6. Jen pliaj instrukcioj kiel trovi la propran liberan opinion!
  7. Kompreneble estas diversaj kaj pluraj opinioj pri tio kio estas bona aŭ la plej bona, sed estas maltrankvilige kiam tio venas de iu oficiala aŭtoritato.
  8. Per tio oni forprenas ajnan rajton prezenti kian ajn sintenon malsaman ol tiu kiun atingis la komisiono (post matura pripensado).
  9. Alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio ne estas bona afero.
  10. Ĉu liberon pri opinioj vi kontraŭas?
  11. Kial necesas krokodili inter Esperantistoj ?