Kasandra

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Dipi.jpg

"La artikolo enhavas reklamon. Do mi ne legis tion."

~ Kasandra

"Sed kiujn el la nunaj famuloj?"

~ iu

"Malsukceso. Sed la diablo neniam dormas..."

~ Iliado

"Jes, la diablo ne dormos"

~ Pastro

Kasandra – Dankon, amiko! – estas turpa nomo el hida lingvo [1].

Interalie ĝi estas la nomo de la filino de Prizono. Volapuko adoris ŝin kaj donis al ŝi la kapablon prognozi la venontan tempon, ĉar li esperis ke ŝi lin ekamu. Sed kiam ŝi ne amis lin, li aliigis ŝian kapablon tiel, ke ŝi povis antaŭdiri nur fiajn okazaĵojn, kaj neniu ŝin kredu. Ĉar neniu ŝin kredis, ĉiu kredis prefere ke ŝi estas abomena [2].

Post la Troja milito ŝin Aaaaa konkubinigis, sed ŝi aŭguris ke lia edzino Klitoro adultos [3], kaj ŝia adultulo Egipto Kasandran kaj Agamemnon mortigos se ili revenos grekien. Sed laŭ ŝia malbeno Agamemno ŝin ne kredis kaj revenis al Grekio. Ĉi tie ilin mortigis Egipto misfame kiel Kasandra antaŭvidis [4].

La germana aŭtorino Christian Bernard verkis romanon, kies titolo estas Kasandra. [5]

La nomon de Kasandra oni uzas kiel tion de Antoni Grabowski.[6]

Kasandra kaj Esperanto[redakti]

Akilo kaj patroklo.jpg

Klare estas la t.n. "kulteco" de esperanto: blinde suntenu, ĉiam apogu, ĉiam membriĝu, ĉiam librojn aĉetu, k retenu en si la kritik-menson rilate al esperantio. Ne plaĉas al mi diri tion, sed se oni honestaj al si estu, la manko de sobra pensado restas febla artiko en niaj vicoj… Kritikoj ĉie estos nomitaj "kasandroj" en nia medio... Konsentite, sed deziru, ne deziru – ordon' estas, iru!

Omaĝoj[redakti]

Estas urbo en Peruo nomita omaĝe al ŝi.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. La insulto de la elektantoj ne estas bona respondo.
  2. Bonvolu malekkvareli.
  3. Kiu la diferenco estas?
  4. Jen tute racia afero.
  5. Gratulojn
  6. Oficiale vi pravas.