Karateo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Sculpture samurai.jpg
Basho(188x216).jpg

Made in China Japan

Tiu ĉi esutas artikoro kun japana tekunorogio, ĉu ne?
「羞恥心 なくした妻は ポーニョポニョ」
日本語


"Kion ni faris por meriti tion ?"

~ Leganto pri ĉi tiu artikolo
Kara.jpg

Karateo (外人です) estas la plej komerca kaj sekve la plej grava el ĉiuj batalartoj. Ĝi estis kreita de la antikvaj grekaj filozofoj per nekonata metodo de esploro, kaj atingis Japanion ĉirkaŭ la 6-a jarcento p.K., kie ĝi estis perfektigita.

La ĉefa celo de ĉi tiu arto estas la detruo de ligno kaj aliaj naturaj produktoj. Plej multaj karateaj stiloj estas jam malaprobitaj de Green Peace. Ĉi tiu arto estos malpermesita de plej multaj landoj antaŭ la jarcento. La karateaj homoj ĝuas la anusan seksumon; ĉi tion montras sia kutimo masturbi anuse per siaj pugnoj. Kiel virece!

Nomo[redakti]

Laŭ sinjoro Mijagi en sia artikolo "Karateo kiel ilo en matematikaj esploroj", en la revuo La Karatea Inteligentulo, la vorto karateo konsistas el kara, kiu signifas kara, kaj teo, kiu signifas teon. En tiuj du vortoj resumiĝas la tuta filozofio de karateo, kara teo. Teo ja tro multekostas, do oni bezonas metodon akiri ĝin perforte, kaj tio estas la plej grava funkcio de karateo.

1447.jpg

Specoj[redakti]

Specoj de karateo inkludas kungfuon kaj tekvondon.

Filozofio[redakti]

Kiel preskaŭ ĉio de la malproksima oriento, kun la escepto Ninĵo, karateo ankaŭ estas permeata per fundamenta filozofia komponanto, kiu faras la disciplinon pli rimedo por atingi vojon de perfekteco, ol simpla ekskuzo fari rotacajn piedbatojn.

La filozofio malantaŭ karateo estas unu el la malmultaj aferoj ne inspiritaj de Hegel aŭ de Kapitalo fare de Karl Marx, parte ĉar ĝi iom antaŭdatis ambaŭ. Komence pensita kiel arma arto por uzo fare de la Atestantoj de Jehovo, kiuj sonoris la sonorilon matene, karateo transformis iom post iom en filozofion de vivo, kiu peligas homon serĉante sian internan ekvilibron kaj sian propran naturan regulecon, instruas lin "batali sen batalado," rideti en malfeliĉo, respekti kaj honori la alian kaj, antaŭ ĉio, donas la ŝancon al obezaj azianoj kolekti korajn kolorojn kontraŭ falsaj Karate-lecionoj kaj blanka albordiĝo.

Principoj[redakti]

1452.jpg

La moralaj principoj de karateo estas formulitaj en la Dojo Kun, la vendreda suplemento de la Young Mothots Handbook-Young Marmots Handbook, kaj ili estas:

  • Hitotsu sashimi kansei ni tempura - Provu plibonigi la karakteron, ĉar vi nun estas nur merdo.
  • Hitotsu tamagotchi o mamoru naruto - Provu sekvi la vojon de sincereco kaj se vi ne povas, sekvu la ironian vojon.
  • Hitotsu dahiatsu no seishin o toyota koto - Provu fortigi la konstantecon de spirito, ne kun la spirito, ĉu vi komprenas? Nek mi.
  • Hitotsu reihi o sushi koto - Provu lerni universalan respekton, eĉ por interlingvao. Ĝi estos malfacila, sed se vi volas la zonon, amu la zonajn planlingvojn.
  • Hitotsu kekki no yu o jackiechan koto - Provu aĉeti memregadon. Kaj ne faru la stingan ekkaptadon de la prezo. Tiel ĝi tradukiĝas; mi ne scias, kion ĝi signifas.
  • Hitotsu mikoto o mitsubishi - Ĉiam lavu malantaŭ viaj oreloj.

Kata[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kato.

Kio estas kata? Ĉu ĝi estas kiel danco? La ĝentila respondo estas: eble, sed ne ĉiam. Kata estas malbona kopio de ĉinaj kungfuaj teknikoj. Japaj karate-batalantoj provis imiti la ĉinan militan arton kungfuo, rigardante la malnovajn filmojn de Jackie Chan. En kungfuo oni nomas Kati aŭ Taolu la unuan parton de ĉinaj filmoj, kaj la japana arto de Kata estas inspirita de tiuj.