Kapitano Perrogordo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Kapitano Perogordo)
Iri al: navigado, serĉi
Kapitano Perogordo.jpg

"Amiko en ĝojo kaj malĝojo."

~ Zamenhof pri la Kapitano

"Boj!"

~ La Kapitano pri si mem

"Onu povas havar tolero por la diversa karakteri di la homi"

~ Idisto

"Jen es jen, way kwesti?"

~ Lingvodeplanedano pri la supra diraĵo

Kapitano Jozefo Perrogordo , artileria kapitano, estis la dika kompano de Zamenhof ekde 1909 ĝis 1917. Zamenhof renkontis la Kapitanon en Barcelono dum la 5-a Universala Kongreso de Esperanto kaj ili baldaŭ fariĝis plej bonajn amikojn, kun la Kapitano akompanante la Doktoron al multaj postaj kongresoj.

Prezidanto Jozefo Perrogordo en 1909 publikigis monatan gaseton "Hispania Revuo", kiu nur vivis tri monatojn (jun.-aŭg.), kaj "El Esperantista" (dulingva).

La Kapitano estis tre lerta Esperantisto; li povis facile distingi inter "venu" kaj "venigu ligneton". Li kontribuis al la movado sian fidelecon kaj multe da bojado. Kvankam multaj Esperantistoj forlasis la lingvon por aliaj projektoj, la Kapitano restis ĉiam fidela al la movado, al Zamenhof kaj al la interna ideo, kvazaŭ modelo de bona Esperanto-aktivado. Tamen ekzistas onidiro, ke la Kapitano ne konis ĉiujn vortojn de La Espero kaj simple ululis ion proksiman al la melodio de la himno.

Post la morto de Zamenhof, la Kapitano ekloĝis kun liaj filinoj kaj mortis en 1918 pro koraj problemoj.