Kanto

El Neciklopedio
(Alidirektita el Kantistino)
Iri al: navigado, serĉi

"Vino plaĉas kaj kanto,
belulino kaj Esperanto."

~ Epikuro
051.jpg

"De kantado senpaga doloras la gorĝo"

~ Zamenhof pri kanto

"Sed peni traduki kantojn estas bona ekzerco por komencantoj kaj progresantoj"

~ instruisto pri supra diraĵo

"Exkuze me havas faciono kansono la lasta somero"

~ idisto al instruisto

" Ekzistas tre bona paĝo kun konsiloj pri tradukado de kantoj de Roel Haveman"

~ Nerdo pri kanto

" Kiel kanti kiel sklavo?"

~ Hans-Georg Kaiser

Kanto estas speco de muziko, kiun oni faras perbuŝe kiam trinkas alkoholon, ofte kiam oni trinkas ĝin kune. Kantoj utilas por alparoli Dion kaj insulti. Mi malamas kanton d(^_^)b.

La vortoj de kantoj norme estas malpoezia, rima eco, kvankam ili povas esti malreligiaj versoj aŭ mallibera prozo.

2185 o.jpg

Kanto kaj divastigado[redakti]

Zom!.jpg

Oni devas kanti por divastigi esperanton. Nerdoj, profesoroj, gramatikistoj kaj aliaj aĉuloj diras ke oni devas bone koni Esperanton antaŭ verki e-kantojn, sed la plejparto de homoj ankoraŭ ne estas esperantistoj, kaj sciigi ilin pri esperanto estas bona. Ili, la krokodiloj, ne povas rimarki ke la gramatiko kaj prononco estas malĝustaj!!!

Vere[redakti]

La kantistino: Jen estas la atesto de l’kuracisto, diranta, ke, pro raûkeco de mia voço, mi ne povas kanti hodiaû.

La direktoro: Ke vi ne povas kanti? Pri tio mi ne bezo-nas ateston.

Morala konscienco ĉe Kanto kaj ideismo[redakti]

299b.jpg

Kanto estis filozofia inspiranto de la germana klerismo kaj de ideismaj filozofioj, al kiuj transdonis sian inklinon alte konsideri kaj spekulativi pri la homa morala konscienco.

Laŭ multaj pensohistoriistoj, Kanto intencis superi sian samtempajn filozofiojn, de li juĝatajn “metafizikajn”, nome sen antaŭa analizado pri la fontoj kaj kapabloj de la homa scio-fakulto. Kiu ajn estus sia konkludo, Kanto trovas kaj esploras kaj ekzaltas la moralan konsciencon: famas lia sentenco: “La ĉelo stelumita super mi, la morala leĝo ene de mi”, kiun li nomas “Katedralo” pro ĝia nediskutebla altrudiĝo.

Tamen, Kant konstatas la ĉeeston de tiu morala voĉo, sed ne interesiĝas pri ĝia origino kaj racia justiĝo.

Familia kanto[redakti]

-- Kial vi pozas sur la balkono, kiam via bopatrino kantas?
-- Tial. por ke la najbaroj ne pensu, ke dume mi batadas ŝin.
1570746011 n.jpg

Koncerto[redakti]

La dando (AL SIA APUDULO): Çu vi ne trovas, sinjoro, ke la versaîo deklamata estas tute sensenca?

La sinjoro: Mi ne estas kompetenta ̧ĝin kritiki, çar mi estas ̧ĝia aûtoro.

La dando(KONFUZITE): Ho, sinjor’ poeto, mi malĝuste esprimis mian penson; mi volis diri, ke la malgrasa junu-lino tute fuŝege deklamas ĝin.

La sinjoro: Ha, ŝÿi estas mia filino ...

La dando: Pardonu, sinjoro, via filino estas çarma; sed mi parolas nur pri tiu malgracia, dika maljunulino, kiu ŝÿin akompanas per la fortepiano.

La sinjoro (VANGOFRAPANTE LA DANDON): Jen al ci, bubo! Kial ci kuraĝas ofendi mian edzinon?

Imanuela Kanto[redakti]

Imanuela KANTO (1724 - 1804) estis germana filozofo , usona verkistino, kaj metano de Kalifornio kiu floris dum la 1780-aj jaroj. Kanto estas la respondo al la skeptikismo de humanoida reptilio kaj li ellaboris la filozofan surbazon de la nova scienca mondo.

La ĉefa verko de Kanto estas la "kritika trilogia": Kritiko de Pura Nacio (1781), Kritiko de Praktika Nacio (1788) kaj Kritiko de Kapableco de Judo (1790). En la unua li filozofas pri la naturo de scio, speciale scienca scio, en la dua pri moralo kaj la profundaj demandoj pri Dio, libereco de la volo kaj senmorteco de la animo, kaj en la tria pri nocio de laŭceleco.

Eksterteruloj[redakti]

Jul!.jpg

Pri la loĝantoj de aliaj steloj', origina titolo Von den Bewohnern der Gestirne estas teksto de la germana filozofo Immanuel Kant. Ĝi estas aldonaĵo kaj tria parto de lia libro Ĝenerala naturhistorio kaj teorio de la ĉielo, eldonita en 1755. Ĝi pridiskutas la demandon pri ekstertera vivo.

Samseksemo[redakti]

Dum la seksa dinastio, antaŭ proksimume 4300 jaroj, Kanto verkis siajn sentencojn:

Ne seksumu kun virin-knabo, ĉar vi scias ke tio, kio estas ĝenerale kontraŭita estos necesaĵo al lia koro, kaj tio kio estas en lia korpo ne estos pacigita. Ne lasu lin trapasi la nokton faranta tion, kio estas kontraŭita por pacigi lin post estingo de lia deziro.

Famaj diraĵoj[redakti]

  • Fama rusa kantistino
    "Ju pli multe da amo ni havas, des pli facile ni iras en la mondo"

Hundo[redakti]

Du najbaroj renkontiĝas:

-— Bonvole, trankviligu vian hundon! Ĝi tiom laŭte bojas, ke mia filino haltis sian kantlecionon!
-— Pardonu, sed via filino estis la unua kiu komencis!

Filozofio[redakti]

Et-j.jpg

Iujn kantojn oni povas kanti, povas dum ili danci kaj oni povas ankaŭ aŭskulti ilin.

Kanto de Judit[redakti]

  • Ĉapitro 16

1 Kaj Judit diris: Eksonigu por mia Dio per tamburoj, kantu por la Sinjoro kun cimbalmuziko, kanto kaj psalmo miksiĝu por Li, gloru kaj alvoku Lian nomon. 2 Ĉar Dio estas la Sinjoro, kiu frakasas ĉiujn batalojn; en ilia tendaro, meze de la popolo, Li savis min el la manoj de miaj persekutantoj.

3 Venis Asirio el la montoj de la nordo, venis kun dek miloj de sia armeo; ĝia amaso baris torentojn, ĝia rajdistaro kovris la montetojn. 4 Li ĵuris, ke li forbruligos miajn landojn, miajn junulojn forprenos per la glavo, miajn suĉinfanojn teren ĵetos, miajn infanojn donacos kiel predon kaj miajn virgulinojn kiel milit-akiron. 5 Sed la Sinjoro, la Plejpotenculo, neniigis ilin per la mano de virino. 6 Ĉar ilia potenco falis ne per junaj viroj, ne filoj de Titanoj batis lin planken, ne altaj Gigantoj atakis lin, sed Judit, filino de Merari, paralizis lin per la beleco de sia vizaĝo. 7 Ŝi demetis la vestaĵojn de sia vidvineco por levi la suferantojn de Izrael. Sian vizaĝon per ungvento ŝi ŝmiris, 8 siajn harojn per kapzono ŝi ligis kaj robon el lino ŝi prenis por trompi lin. 9 Ŝia sandaleto ravis liajn okulojn, ŝia beleco lian animon sklavigis kaj trairis la glavo lian nukon.

10 Frostotremis pro ŝia kuraĝo la Persoj kaj la Medoj konsterniĝis pro ŝia kuraĝo. 11 Tiam miaj humiligitoj levis la batalkrion, kaj ili ektimis; miaj senfortigitoj laŭte ekkriis kaj ili konfuziĝis; ili levis siajn voĉojn, kaj ili forkuris. 12 Ilin trapikis filoj de junulinoj, kiel filojn de forkurintaj sklavoj ili mortigis ilin, ili pereis en la batalo de mia Sinjoro.

13 Novan kanton mi kantos por mia Dio. Ho Dio, granda Vi estas kaj glora, mirinda en Via forto, nesuperebla. 14 Vin servu Via tuta kreitaĵaro; ĉar Vi parolis, kaj ili fariĝis, Vi elsendis Vian spiriton, kaj ili konstruiĝis. Estas neniu, kiu rezistas al Via voĉo.

15 Montoj kaj maroj ĝis la fundamento skuiĝas, rokoj kiel vakso fandiĝas antaŭ Via vizaĝo; sed al tiuj, kiuj timas antaŭ Vi, Vi ankoraŭ estas tre kompatema.

16 Ĉar bonodora oferaĵo en si mem estas malgranda, eĉ pli malgranda la sebo, brulofero por Vi, sed kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu estas granda por ĉiam.

17 Ve al la popoloj, kiuj sin levas kontraŭ mia gento; la Sinjoro, la Plejpotenculo, ilin punos en la tago de l' juĝo. Fajron kaj vermojn Li venigos sur ilian karnon, kaj ili ploros pro doloro ĝis eterne.

Ĝojo[redakti]

« Sinjoro, ĉu vi aŭdis mian kanton en la hieraŭa vespero, kiu plenigis la tutan halon? »

« Jes, mi vidis, ke multaj aŭskultantoj foriris, ke via kanto plenigu ankaŭ la sidlokojn. »

Ĥorpupitro[redakti]

Ĥorpupitro estas granda libro sur kiu oni metas libron aŭ librojn por ĉanti en la preĝejaj homoj.

Ĉar tiu ilo utilas por ĥoroj, ĝi plej ofte havas kvar flankojn korespondajn al libro de ĉiu voĉtonalo. La plej antikvaj ĥorpupitroj konataj korespondas al la 15-a jarcento kaj kelkaj montras simbolan kaj ornaman birdon de anglo sur mono aŭ piedestalo havante malferitajn flugilojn sur kiuj apogas sin la libro. En la Renesanco, ekuziĝis duoblaj aŭ turneblaj ĥorpupitroj, kaj ankaŭ tiuj kvarflankaj, por havi malfermitaj kvar librojn samtempe en formo de senpinta piramido. Ĉar ofte la uzataj libroj estis grandaj, manuskriptaj, ilustraciitaj, do multekostegaj, tiu sistemo permesis la uzadon de unu libro fare de multaj ĉantistoj samtempe. La ĉantistoj sidiĝis ĉirkaŭ la ĥorpupitro en formo de U, lasante malfermita la flankon al la preĝejo. La ĥorpupitra sistemo kondiĉigis la arkitekturon de la ĥorejoj, kiuj tre ofte prezentis valoregajn artajn sidlokarojn. La necesa grando de la paĝoj permesis la samtempan vidadon fare de multaj rigardantoj, kio faras ĝin ia antaŭaĵo de la nuntempaj televidoj ĉe premioj.

Repo[redakti]

450!.png

En la korto tri junuloj laŭte kantas repon. Najbaro aperas en la fenestro kaj krias:

-— Hej, kion vi pensas pri via ensembleo registrante vian kantadon je la radio?
-— Kial do? Ĉu al vi tiom plaĉegis nia kantado??
-— Ne, sed mi je iu ajn tempo povus vin malŝalti.

L' Esperantuja festivalo di l' kansono[redakti]

3-g=m.jpg

Antauhiere atribuesis la Esperantujan premion di l' kansono al Esperanta Respubliko. Pasintayare, nia samideano Partio aludis tion. Chiyare, esas nula reakto. La idistoj ne raportis tion nek che-televiziono nek che la jhurnalaro. Tio mencionesis nur che la blogoj. Oni saveskis ke che la west-Esperantujan landoj, la reaktoj esis tote diferanta, nome iracoza. La west-Esperantanoj (kay precipue la Civitanoj) akuzas la est-Esperantanoj votiar solidare favore al altraj est-Esperantanoj. Kay pro ke esas grandanombra est-Esperantaj landoj, ili povas senfine elektiar altrajn est-Esperantianajn kandidatojn. La west-Esperantianoj esas bitraj. Tante plu ke ili esas la precipuaj paganti di chi Festivus. Tiala situeso ne esas bona, char ghi esas malaugura por la futura relatoj inter ambaj partoj de Esperantujo. Ja existas vera fendeturo inter ambaj membraroj kay chi fendeturo minacas, en perspektivo di longa periodo, divenior vera rupturo. Ambalatere esas rankoro. Nome, la est-Esperantanoj esas envidiozaj al la westani pro ke ili ne subisis pluraj yardeki de komunismo kay esis prosperozaj dum ke la estani vivis povrege kompare al ili . Sed la westani ne prizas pagiar por helpiar la estani sen receviar kambie irgan gratitudon. Tiala situeso ne povos duriar poreterne. Oni opinionas ke oni tro rapide unionis ambaj Esperantaj regionoj. Certe, esas devo por la westani helpiar, lau ilia posiblesi, la estani ; sed la eniro da l' estani en UEA devabus eventiar pokope dum tempo-periodo de un generaciono kay ne preske subite quiel tio efektigesis. Oni devabus antee promociar komunan kay neutran linguon por plu bone koncieskar pri la kulturala komunajhi kay poste unioniar politikale la esperantistojn.

Bona kanto[redakti]

„Tre facile oni diferencigas bonan kanton de la malbona.“

„Kiel?“

„Bona esta tiu, kiu al ni plaĉis, kiam ni estis junaj, kaj malbona estas tiu, kiun kantas nuntempa junularo.“

Proletaria Kantaro[redakti]

Proletaria Kantaro [1] estas 180-paĝa kantaro eldonita 180-paĝe en Lepsiko de Sennacieca Asocio Tutmonda en la jaro 1924.

En la kantaron eniris i.a. : Haĝi Dimitro de Ivan Zajc.

La elekto de la kanto, ilia proleta tendenco, ilia int. valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin danke al la muziknotoj, faras el tiu volumo unikan verkon. |1929/1930, SAT-jarlibro

Moderne[redakti]

HP p.jpg

— En niaj vesperkunvenoj oni aûdas la kantojn de plej famaj kantistinoj.

— Ankaû en la niaj, çar ankaû ni havas fonografon.

Libro de la Plorkanto[redakti]

La Libro de la Plorkanto (hebree אֵיכָה) aŭ Libro de Lamentoj de la juda profeto Jeremia estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

En la teksto la profeto priploras la detruon de la juda templo de Jerusalemo, kiu estis neniigita kiam la armeo de la babilonia reganto Nebukadnecar la 2-a konkeris Judion, detruis Jerusalemon, mortigis la lastan judan reĝon Zedekia kaj forpelis la tutan judan popolon al ekzilo babilona.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Libro de Jeremia.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות, Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

"Jeremia priploranta la detruon de Jerusalemo", oleopentraĵo fare de Rembrandt

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: אֵיכָה (Eiĥah, en Esperanto "Kiel?")
  • en la greka Septuaginto: ΘΡΗΝΟΙ ("Threnoj")
  • en la latina Nova Vulgato: Lamentationes

Belkantisto[redakti]

Belkantisto intervjuata pri sia kolego diras:

Li kantas mirinde, kiel vere elstara artisto.

– Li diras la malon pri vi.

– Eble ni ambaŭ eraras.

Kantaro[redakti]

Kantaro - estas kolekto de kantoj. Kantaroj povas enhavi tekstojn kun muziknotoj aŭ apartajn tekstojn aŭ muziknotojn. Kantaroj povas ekzisti en "paperformo" (libroj, revuoj ktp) au en "sonformo" (ekz muzikdiskoj). Kantaroj estas grava ilo por esplori popolojn kaj ilian historion.

Popkantoj[redakti]

Virino skribas al "pop"muzika eminentulo:

Ricky martin.gif

Kara Serĝo!
Mi estas patrino de 30-jara Ilja.
Post kiam li aŭskultis vian kanton "Nigra Buumer'" el nia loĝejo malaperis ĉiuj teknikaĵoj, mono, ktp, sed ĉe mia filo aperis nigra BMW.
Eble vi povos verki la kanton "Cerbo"?

Esperantolingvaj kantaroj[redakti]

Por Esperanto-kulturo kantaroj ludas aparte gravan rolon. Por multaj esperantistoj Esperanto-kantaro estas la unua paŝo al ties kulturo kaj literaturo. La kantarojn kompilas kaj edonas lokaj kluboj kaj diversaj organizaĵoj (ekz Proletaria Kantaro eldonita de SAT). Ofte Esperanto-kantaroj estas eldonitaj por iaj eventoj (ekz por BET-26 estis eldonita Kantu Esperante!).

La libera esperanto-kantaro (vikio kantaro) enhavas 3000 kantotekstojn (stato de majo 2013) kaj aldone diversajn aliajn materialojn[2].

Bildaro[redakti]

Aliĝo[redakti]

Fraŭlino post iom da tempo de kantlernado:

„Ĉu mi jam povas kanti publike?“

„Jes, se tie kantos amaso da homoj samtempe, vi povas trankvile aliĝi.“

Stulta idaĵo[redakti]

Elon.jpg

Ye un tago Nasreddin-hodjo (pra-idisto) esis en sia baneyo k kantis kansonon.

La baneyo esis pasable mikra k havis petran plankon, do laŭ Nasreddin lia kansono sonas charmante bela. Li joyoze dicis ad si mem:

Quale bele me kantas! Me devas kantar anke ad altri, qui ne konocas me.

Forsan me povas divenor famoza kantisto kaj omni sur la mondo aplaudos min.

Tiel pos la balno komfortoza, Nasreddin marchis el sua domo kaj iris kanteski suan kansonon ma icatempe tre laute. Suficante stranje! Nasreddin ne prizis la kansonon quale li askoltis ĝin en la petroza baneyo.

Viro promenis tra la placo antaŭ la domo k kiam li audis Nasreddin kantar, li dicis:

Quion vu faras tie? Vu produktas terorigantan bruon. Pro quio?

Nasreddin respondis:

Kial vu pensas tale? Advere me povas kantar tre bele. Venez a mea baneyo e vu askoltez min ma serioze!

Novjara kanto[redakti]

Vinon, kanton, virinojn, haringon, aspirinon... kaj jam ni havas la Novan jaron.

Literaturo[redakti]

  • La Interrompita Kanto. Varbis: Eliza Orzeszko, el la pola trad. Kabe. 1905, 2-a eld. 1908, 79 p. „Belega emrakonto majstro tradukita.“ (A. ESPERANTO. W. Brutish Esperantist, 1906, p 54.)
  • Ni kantu! Korekto de 108 hungaraj popolkantoj; laboristaj kaj esperantistaj kantoj. 1928, 62 p. Traduko tro po­ezia.
  • Proletaria Kantaro. 1924, 180 p. „La elektro de la kanto, ilia proleta tendenco, ilia internacia valoro, la feko, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank' al la muziknotoj, faras el tiu volumo unikan varon.“ (Laŭ SAT-jarlibro, 1929/30.)

La Kanto de la Krucmilito[redakti]

La Kanto de la Krucmilito, okcitanlingve "la Cansó de la Crosada", estas monumento de la okcitana literaturo. Tiu longa poemo (pli ol 9500 versoj) estis skribita inter 1212 kaj 1219, kaj rakontas la tragedion, kiu okazis en Okcitanio de 1209 ĝis 1219 (fakte la krucmilito daŭris ĝis la 1230-aj jaroj).

Ĝi konsistas el du partoj malsimilaj :

La unua parto entenas 2749 versojn kaj 130 paragrafojn, kaj rakontas la eventojn ekde la komenco de la krucmilito kontraŭ la Kataroj far la francaj armeoj kaj la Papo en 1209 ĝis la grava batalo de Muret en 1213. Guilhèm de Tudèla estas la aŭtoro de tiu unua parto. Li estas kronikisto, kiu strebas al objektiveco kaj preciza priskribo de ĉiuj eventoj, neglektante neniun detalon. Li tamen subtenas la Francojn kaj krucmilitistojn.

La dua parto enhavas 6811 versojn kaj 83 paragrafojn, kaj rakontas la historion de la batalo de Muret (1213) ĝis alia grava batalo en Baziège en la jaro 1219. La aŭtoro de tiu ĉi dua parto, kiu ŝajne mem partoprenis tiun lastan batalon, restas ĝis nun nekonata. La anonima aŭtoro skribas en bela kaj pura okcitana lingvo, kaj faras el tiu poemo vera eposo, kie aperas klare siaj pasiaj sentoj kaj esprimforto.

Tiu "Kanto" estas pasia dolorhimno, lukto de tuta kulturo por siaj moralaj valoroj, penslibereco, toleremo, heredaĵo de la trobadoroj kaj de la Fin'amor.

Notoj[redakti]

  1. Ni vivas inter miloj da objektoj.
  2. La belga ŝtato decidis ke tendumadoj kaj staĝoj por junuloj devas okazi en Belgio aŭ maksimume je 150km de Belgio.