Kanonizo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Kanonizi el latina canis /kanis/ > hundo

"Tio certe ne estis pozitiva afero."

~ IKEA

"Pardonpeton, se la informo vin ne interesas."

~ Fabrikanto de flamigiloj

"Ĉiam eblas fari pli bone."

~ Honormurdisto

"Fine mi bedaŭras la malfruon kun kiu ni komencis labori."

~ Islamofobiistoj

"Tio tamen ne estas la nura defio."

~ Kanonizoto

Kanonizo (post jardekoj da diskutoj kaj plurfojaj streboj) signifas la sanktigon kaj beatigon de personoj.

Sanktiga procezo en Katolikismo[redakti]

Kanonizito

La enkanonigo estis komence spontana popola iniciato en la mezepoko, kiam oni prenis la restaĵojn de la mortinto kaj aliportis ilin al preĝejo. Tion ŝanĝis la centrigo de la Vatikano kaj en la 17-a jarcento, Urbo jam malpermesis la kulton al kromaj famuloj pro sankteco, kiun la Sankta Seĝo ne sanktigis aŭ beatigis. Li igis eĉ tion deviga, ke dum la enkanoniga proceso oni - kanonjura spertulo, konata kiel la advokato de la diablo - malkovru la personkondutajn kaj doktrinajn kontraŭindikojn de la homo aŭ la "ruzaĵojn" en la proceduro. En la 20-a jarcento plu fajniĝis la proceso kaj en 1983 elformiĝis la nuna [1] proceso, jam sen la advokato de la diablo.

Laŭ la validaj ordonoj, iu ajn povas iniciati la proceson de beatigo [2]. Ŝi/li devas konvinki la loke koncernatan episkopon, ke la beatiĝonto estas tre estimata kaj ekzistas deziro je la beatigo. Post interkonsento, tria persono [3] - komunikanta inter la Vatikano kaj la loka eklezio - sendas la mallongan biografion de la sanktiĝonto. La Vatikano post kelkaj monatoj decidas pri ebleco de komenco aŭ nekomenco de la beatiga proceso.

La eklezio ne petas monon por la kanonizo, sed la administrajn kostojn devas elpagi la iniciantoj. Kiam alvenas la nihil obstat [4] el la romaj oficejoj, komenciĝas komplika jura proceso. Ĉe martiroj ne sufiĉas ekz., se oni murdis ilin. Oni devas eĉ pruvi, ke ili mortis pro siaj kredoj kaj la murdisto malamegis la eklezion.

La eklezia juĝejo devas aŭskulti min. 25 atestantojn kaj gravaj spertuloj (kaj tamen ĝi moviĝas) verkas studaĵon pri vivo de la koncernulo. Se la kandidato mortis en martireco, ne necesas miraklo por la beatigo. Se la koncernulo forpasis nature el inter la vivantoj, oni devis dokumentumi dum longaj proceduroj minimume unu miraklon (la matematiko estas l' alfabeto per kiu Dio skribis l' universon.).

Oni devas la kunkolektitan plurmil-paĝan dokumentaron traduki – krom la francan, anglan aŭ italan dokumentaron, kiuj estas akceptitaj (krom la latina) kiel oficialaj en la Vatikano. Grandaj ideoj vojaĝas malrapide, kaj dum kelka tempo senbrue, kiel la dioj kies piedoj estis lanvolvitaj.

Se la koncernata ofico – la Sanktiga Kongregacio – trovas ĉion en ordo, komisiita fakulo verkas bibliografion en la itala lingvo, laŭ striktaj kanonjuraj antaŭskriboj. Oni eldonas la verkaĵon en 100 ekzempleroj, la eldona kosto ŝarĝas la reprezentanton. Historio daŭre ripetiĝas, farante tiajn ŝanĝojn al la programo kiajn la kreskado de la nacioj kaj jarcentoj bezonas. La verkaĵon analizas pli ol 6 fakteologoj, kiuj devas konstati, ĉu la kandidato fakte vivis en kristana virto. Post tralegas la verkaĵon 7 kardinaloj kaj se ankaŭ ili trovas ĉion en ordo, la afero venas al la papo. Li decidas laŭ la konsiloj de la fakuloj pri beatigo aŭ sanktigo. La diferenco estas inter ili, ke la kandidato devas esti deklarita unuafoje beata. Por la beatigo necesas plua miraklo.

En 2005 daŭras 1500 aferoj en iu fazo kaj ĉ. 150 potencialaj beatuloj atendas nur la anoncon.

Kelkfoje la finan decidon influas politikaj vidpunktoj. Verŝajne la beatigo de Pio la 12-a estas prokrastata, ĉar ne estas klara lia ludo, politiko dum la dua mondmilito.

La kanonizo povas daŭri eĉ jarcentojn. Maria de Hungario jam beatiĝis kelkajn jarojn post sia morto en 1270, sed ŝi sanktiĝis nur en 1943. Honesteco estas la plej bona politiko, laŭ la bonkonata diraĵo; sed homoj kiuj estas honestaj pro tiu principo fraŭdigas nur sin mem.

Nuna jurisdikcio por la kanonizo[redakti]

Laŭ decido de Benedikto la 16-a [5], la kanonizo estas rezervita nur al la Sankta Seĝo; la proceso por la beatigo estas komisiita al loka dioceza eklezio, kvankam sub la superigardo de ŝarĝita kardinalo.

Por pli sciigi, okaze de la supra novaĵo, rilate la jurajn kaj religiajn valoron kaj signifon de la kanonizo, oni informiĝu ke la kanonizo, laŭ la plej granda parto de katolikaj teologoj, karakteriziĝas per la noto de neeraripovo dum tio ekskludiĝas por la beatigo.

Inter vatikananoj[redakti]

„En nia kanoniza komisio laboras du veraj idiotoj.“

„Kiu estas la dua?“

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Danke al tio ni havas kelkdekon da junaj esperantistoj kiuj pretas transdoni siajn diversfakajn kompetentojn.
  2. Estus bone se iuj malkaŝe dirus "Jen la problemoj" . . .
  3. Nur aflikto povas al ili doni iom da homeco, kaj aliigi ilian rokkoron al koro homa.
  4. Jen Gagarin flugis en la kosmon, sed Dion li ne vidis.
  5. La komerco ligas la homaron en unu interligitan fratecon de reciprokaj dependeco kaj interesoj.