Kamparano

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Arkeologio estas parto de antropologio, kiu studas restaĵojn de materia kulturo. La mondo kreskis ankaŭ en tempo. Arkeologio terure vastigis historian spacon. Imperioj kaj tutaj civilizacioj, pri kiuj ni hieraŭ eĉ ne supozis, eniras nian konscion kvazaŭ novaj kontinentoj."

~ kamparano
La unuaj esperanto-blogoj evidente aperis fine de la 1990-aj jaroj. En junio 1999 jam funkciis la blogo de la ĉina esperantisto Zhu Xin ĉe LiveJournal titolita Taglibro de Nigra Okulo. Fine de 2003 jam ekzistis deko da esperantlingvaj blogoj.

"Dum Esperanto-magazenoj dediĉas plejparton de siaj paĝoj al movadaj aferoj, kaj alitemaj publikaĵoj ofte grave malfruiĝas, blogantoj rakontis pri io ajn – de sia persona vivo ĝis siaj hobioj, politikaj vidpunktoj, religiaj kredoj kaj vojaĝoj. La ebleco komenti la blogaĵojn kaj tuj ricevi reagon transformis tiun amaskomunikilon je simbiozo de gazeto kaj reta diskutejo."

~ ŝatanto de marmelado

"Dum longa tempo la plej granda esperanto-blogaro (ĝis 2000 anoj) troviĝis ĉe la retejo Ipernity, kiu estis inter la unuaj komplete esperantigitaj interfacoj. Fine de 2016 ĝi anoncis sian fermon, kiu estis prokrastita danke al klopodoj de la reteja komunumo, tamen instigis multajn anojn transloki siajn blogojn. Ekzistis pure esperantlingvaj blogejoj kiel Ĝangalo (2005-2006) kaj Esperanto.com (2010-2018), tamen ambaŭ fermiĝis."

~ reĝo de la du Sicilioj

Kamparano estas agrikultura laboristo, kiu vivtenas el la resursoj de la viva naturo, ĉefe kultivataj plantoj kaj bredataj bestoj. Same oni povas konsideri ankaŭ ekde pli ampleksa vidpunkto, ke estas kamparanoj tiuj kiuj loĝas en kamparo eĉ se ili ne dediĉas sin al agrikulturo, ekzemple emerituloj, masonistoj, vendistoj ktp., des pli se ili loĝas en etaj vilaĝoj aŭ rekte en kampardomoj.

Ili plejofte loĝas proksime de sia ekspluatadejo. Krom agrikulturo, li praktikas malgrandskalajn metiojn kiel: masonado, ĉarpentado, forĝado, jungilfarado, korbfarado, ktp. Tamen agrikulturo kaj brutobredado estas ne nur la ĉefaj taskoj sed ankaŭ la historiaj unuaj vivsistemoj.

Ili modlas sian ĉirkaŭaĵon, la pejzaĝon, per senarbarigorearbarigo, irigacio, plantado de heĝoj kaj ebenigado de terenoj.

Historio[redakti]

Anna kontraŭas la vorton "kamparano"

Historie kamparanoj estas koncepto kiu aperas kiam aperas kaj urboj kaj urbanoj, ĉar ĝis tiam logike ĉiuj homoj estis kamparanoj. Do, ĝi rilatas al la disvastigo de la kulturoj de la grandaj urboj de la unuaj civilazacio dum la Metalepoko, en Egipto, Mezopotamio, Barato kaj Ĉinio. Poste estis sufiĉe kontrasto inter la respektivaj vivmanieroj de kamparanoj kaj urbanoj en la urboj de Grekio kaj de Antikva Romo. Same okazis en malproksimaj mondoregiooj kiaj Antaŭkolumba Ameriko.

Dum la Mezepoko en Eŭropo kamparanoj devis suferi la malhomajn vivkondiĉojn de la feŭdismo kaj de la malmulte progresa agrikulturo, do malriĉeco. Dume urbanoj jam ekvivis iom for de la politika subpremado de la nobeluloj kaj apogis prefere la politikon de la novaj reĝoj.

Etnologio kaj popola kulturo[redakti]

Tradicie kamparanoj havas en siaj respektivaj landoj specifajn kulturojn kun faka kono pri naturo, kultivoj, klimato, bestoj, plantoj ktp. Dum la procezo de amasa elmigrado el kamparo al urboj ĉefe dum la 20a jarcento okazis kaj okazas ankaŭ bedaŭrinda perdo de tia kulturo kiu estas anstataŭata unue de la urba kulturo kaj duavice de la tutmonda kulturo de la 21a jarcento.

De la markata kontrasto inter urbanoj kaj kamparanoj eliras popolaj tradicioj de rakontoj de inteligentaj aŭ ruzaj kamparanoj kiuj trompas aŭ sukcesas super urbanoj, kvankam iliaj konoj estas simplaj. Tiu tradicioj ripetas el diversaj kaj malproksimaj landoj, kiaj Bulgario, Hispanio ktp.

Politiko kaj socio[redakti]

A18e.jpg

Ekde kiam post la fino de la Mezepoko en Eŭropo, tre ofte dum urbanoj apogis la pli progreseman politikon de reĝoj kontraŭ nobeluloj, tiuj estis apogitaj vole nevole de kamparanoj. De tiam estas ĝenerala impreso ke kamparanoj estis sufiĉe reakcia forto kontraŭ urbanoj aŭ aliaj laboristoj aŭ politikaj tendencoj kiuj estus pli progresemaj; almenaŭ se oni simpligas la historiajn tendencojn. Tiun fakton apogis la reakcia ĝenerala idearo de kamparanoj, baze sur religiaj kaj tradiciaj kredoj. Tio estis ĝenerala impreso, kvankam foje okazis insurekciaj ribeloj ie kaj tie plej ofte pro manko de resursoj ĉefe por pago de la impostado, terluado aŭ eĉ plej ofte por manĝi.

Pli malpli tiu kontraŭstaro ripetiĝis dum la Franca Revolucio kaj kamparanaj ribeloj kontraŭ la centra revolucia ŝtato. Tiele resumis tiun ideon la anarkiisto Mikaelo Bakunino:

“[...] en ĉiuj eŭropaj landoj estas homamaso ankoraŭ senmova, almenaŭ laŭŝajne, kiu ĝis nun restis nepenetrebla de la propagando por la ideoj pri emancipado, humaneco kaj justeco: la kamparanamaso. Tiu ĉi hodiaŭ konsistigas la potencon, la lastan apogon kaj la lastan rifuĝejon de ĉiuj despotoj, veran klabon inter ties manoj por nin dispremi”<.

Meritas respekton kaj laŭdon la biografio de la fama usona sociaktivulino, verkistino kaj prelegistino Helen Keller (1880-1968). Kvankam oni scias, ke je sia dek-oka vivmonato ŝi fariĝis blinda kaj surda, tamen, kun nemalhavebla helpo de sia amikino kaj instruistino Anne Sullivan Macy (1866-1936), ŝi fariĝis unu el la plej gravaj simboloj pri la batalado por vivkvalito de homoj kun malavantaĝoj. Unu el ŝiaj pensoj, kiun mi plej admiras, admonas: "Kiam la grandan homamason plenigos la senco pri respondeco pri la bonstato de ĉiuj, nur tiam oni atingos socian justecon".

Ankaŭ dum la Rusa Revolucio la kulakoj oponis sin kontraŭ la nova revolucia reĝimo dum la urbanoj kaj laboristoj de fabrikoj pli apogis la bolŝevikojn. Ĉiukaze la komunistoj popularigis sian simbolon de revolucio kiel martelo kaj falĉileto, respektive simboloj de la industriaj laboristoj kaj de kamparlaboristoj.

Tute alia afero[redakti]

Al multaj homoj eble ŝajnas, ke nia mondo iras laŭ senelira vojo. Tion konfirmas la amaso da ne ĉiam agrablaj informoj, kiu ĉiumomente nin bombardas. Tio estas la realaĵo, sed se ni ensorbas la plej altan inklinon servadi, kaj tia termino donas al ni statuson de estuloj utilaj al la komunumo, tiam ni ekperceptas novajn, pli ĝustajn horizontojn. La gajnita lernaĵo montros al ni realajn bonaĵojn, laŭgrade kiel ni integriĝos en la sanktan agon etendi la manon al bezonantoj (Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 10:8). Tia estas la sento, kiu movas multajn homojn, kiuj forskuas de si pesimismon kaj antaŭenpaŝas kun kredo kaj agado por ia pli bona socio. Antaŭaj generacioj iel agis simile, male kie ni estus hodiaŭ?

Arketipo[redakti]

Kamparanino

Arketipo estas psika nekonscia strukturo, herede ricevita, povanta manifestiĝi per tipaj simboloj, el kiu fontas sentoj, pensoj, imagaĵoj kaj energio.

Ankoraŭ en 1918 mi rimarkis specifajn perturbojn en la nekonscia sfero de miaj germanaj pacientoj, kiujn ne eblis klarigi per ilia individua psikologio... La observitaj de mi arketipoj esprimis prahomajn instinktojn, perforton kaj kruelon... tiun staton neniukaze oni povas konsideri la pure teŭtona fenomeno. Atako de la primitivaj psikologiaj fortoj havis pli aŭ malpli totalan karakteron.

Arketipo estas simbola formulo, kiu komencas funkcii ĉie, kie ankoraŭ ne ekzistas konsciaj nocioj aŭ kie ili pro internaj aŭ eksteraj kialoj tute ne eblas.

Ateismo[redakti]

Ateismo estas la doktrino, kiu neas la ekziston de dioj aŭ Dio. Neadon, same kiel aserton de la religia kredo “pruvi” ne eblas. Ni estas tute liberaj je elekto de vidpunkto, ĉe iuj ajn cirkonstancoj tiu decido estas arbitra. Ateismo estas la malvirto de kelkaj inteligentaj homoj.

Mi estas ateisto, kaj mi dankas al Dio pro tio. Mi ne kredas je Dio, je neniu. Tio, kio estas asertata sen pruvo, povas esti malasertata sen pruvo. Ĉu vi parolas al dio, vi estas preĝanta; ĉu dio respondas vin, vi havas skizofrenion. Scienco estu instruata nek por apogi religion nek por pereigi ĝin. Scienco estu instruata simple ignorante religion.

Ateismo legitimata:

  • Se Dio ekzistas, do ĉio kio ekzistas estas laŭdia.
  • Ateismo ekzistas.
  • Ateismo estas laŭdia.
  • Dio volas, ke ateistoj ekzistu.

Mi asertas ke ni ambaŭ estas ateistoj. Mi nur kredas je unu malplia dio, ol vi. Kiam vi komprenos, kial vi malakceptas iujn aliajn eblajn diojn, vi komprenos ankaŭ kial mi malakceptas la vian.

Religio iel konvinkis la homojn, ke ekzistas Nevidebla Viro en la ĉielo, kiu ĉiuminute spektas ĉion, kion vi faras. Kaj la Nevidebla Viro havas specialan liston de dek agoj, kiujn Li volas ke vi ne faru. Kaj se vi faras ajnon el tiuj dek agoj, Li kreis specialan lokon plenan je fajro kaj fumo kaj brulado kaj torturo kaj dolorego, kien Li metos vin por eterne doloriĝi kaj bruli kaj sufoki kaj krii ĝis la fino de tempo! Kaj Li amas vin!

Kredu min ke mi ne estas ateisto, kolonelo. Kio okazas estas ke mi konsterniĝas tiom pensi ke Dio ekzistas, kiom ke li ne ekzistas. Se Dio vere ekzistus, necesus malaperigi lin. Ni kredas nian devon, nome de homa libereco, homa digno kaj homa prosperado, repreni el la ĉielo la varojn, kiujn ĝi rabis, kaj redoni ilin al la tero.

La popolo sendube havus la neordinare mallarĝajn animojn kaj senutilajn instinktojn de la burĝaro, se ili ne elprovus sian bezonon eliri. Sed por eliri ekzistas nur tri rimedoj, el kiuj du estas fantaziaj kaj la tria reala. La unuaj du estas la drinkejo kaj la preĝejo, diboĉo korpa aŭ diboĉo mensa. La tria estas socia revolucio.

Blogoj[redakti]

Bloganta kamparanino

Kiel malnova bloganto, kies blogo Stano funkcias ekde 2010 kaj enhavas pli ol 415 artikolojn, mi decidis plibonigi la situacion, kreinte almenaŭ bazan gvidilon en tiu granda, sed svaga mondo de Esperanto-blogoj. Kiel platformon mi elektis Vikipedion, ĉar historio montris ke ĉiuj apartaj, pure esperantistaj projektoj senevite kolapsis aŭ transformiĝis je neuzeblaj rubujoj, dum tiuj neesperantistaj funkcias sufiĉe stabile.

Retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko

Granda vero. Tamen ne kredu, ke konsciigo pri tia dinosaŭreco igos iun ajn ŝanĝi ion ajn. Kiam mi antaŭ jaroj kritikis la pratempe dinosaŭran kaj, por mi, rekte forpuŝan kaj, pli grave, legemo-detruan aspekton de certa retejo, tuj leviĝis kritikaj voĉoj kontraŭ mia kritiko kaj laŭdis la "belecon", "simplecon", "purecon" kaj " 'ĉio perfekta'-econ" de la dinosaŭra retejo.

Konklude: kion ajn oni (prave) kritikos, leviĝos kontraŭaj voĉoj, eĉ se pro la nura plezuro/deziro/(patologia) emo kontraŭi. Cetere, tiu ĝisosta kontraŭemo estas eco pure esperantisma, kiun mi malofte konstatis en aliaj homgrupoj.

Kuirado[redakti]

La rifuzo de kritiko en la maniero de Francisco Javier Moleón estas afero, kiu estas tipa por la esperantismo. Oni povas studi tion en Libera Folio, kie eblas libera esprimo de opinioj – kontraste al la plimulto de Esperantaj revuoj kaj diskutejoj, kiuj rifuzas kaj blokas ĉion, kiu povus esti rigardata kiel "makulo" por Esperanto. La kritiko de la blogoj estas necesa. Dankon por la listo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-blogo). Ĝi montras, ke multaj blogoj ne estas aktualigitaj dum multaj jaroj. La kritikinda aspekto ne estas afero de la personoj, kiuj starigis la projekton, sed de la ofertanto de la softwaro, kiun ofte uzas centmiloj da kontribuantoj. Kompreneble oni povas adapti la aspekton, sed tion multaj uzantoj ne faras. Eble ili ne kapablas aŭ ili pensas, ke la "enhavo" (content) estas pli grava ol la aspekto (kutima eraro de Esperantistoj). Pri la enhavo oni povas diri, ke ofte temas pri flankaj temoj, kiuj estas ĉefe interesaj por la verkanto. Oni ne povas miri, se nur deko da personoj legas. Tio ne estas decido kontraŭ Esperanto.

Ofte la kvalito estas mizera. Mi studis blogon pri kuirado (ne kuirarto) https://kuirukunmi.com/ el la listo. Estas iu itala virino (supozeble, ĉar nomon mi ne trovis), kiu tradukas italajn receptojn. Sed ŝi (?) ne komprenas, ke la konkretaj kondiĉoj en la vasta mondo estas tute malsamaj. La bezonataj produktoj en aliaj landoj ne estas atingeblaj aŭ sub alia nomo kaj kun malsama kvalito. Krome la terminoj ofte estas strangaj kaj sen faka kontrolo. Certe ne estas montrebla ekzemplo por la taŭgeco de Esperanto en la kuirejo. Sed ne estas nova situacio. Antaŭ jardokoj mi kritikis ekzakte tion en recenzo pri "Internacia kuirlibro" kaj ne rimarkis reagon al la kritiko. Vere internacia kuirlibro devas konscii, ke simpla produktoj kiel "faruno" povas esti tre malsamaj en diversaj landoj. Esperanta kuirlibro devus konsideri tion.

Notoj[redakti]


Vidu ankaŭ[redakti]