Jurij Finkel

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg


Yura.jpg

"Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon"

~ Zamenhof pri Finkel

"Niaj homoj ne taksias al bakejo."

~ Homo pri Finkel

"Mi ja miras pri s-ro Finkel. Li diras la plej grandajn memkompreneblajhojn (au "banalajhojn") en pozo de heroa sinofero"

~ Sebastian Hartwig

Jurij Finkel, rusa esperantisto, estas la sanktega kreanto de EK, kiu permesis al ĉiuj verki per ĉapelitaj literoj en Vindozo. La nomo, kreaĵoj kaj meritoj de Jurio Finkel jam firme eniris en Esperantujon. Oni kredas ke li vivis ĉirkaŭ 3100 a.K.

Oka enkarniĝo de Brahmao, li estas rigardata kvazaŭ kiel dio. Li kreis la programon EK antaŭ multaj miljaroj. La EK tre influas multajn filozofojn ĉefe en skoloj hindaj. Pri li, mistikuloj parolas grandajn strangaĵojn, ekzemple:

"Tiu ĉi mondo viva estas superkomprenata pro li en lia stato nemanifestacia aŭ malkaŝa. Kiam unu kalpo finas, ĉiaj estuloj iras al lia naturo, sekve, kiam unu kalpo komencas, li reemisias ilin".

Kvazaŭkabeado[redakti]

Jurij Finkel en 2002 forlasis la movadon, argumentante ke Esperanto neniel diferencas de la angla lingvo:

- Imagu, ke Esperanto iĝus oficiala internacia lingvo. Kio ŝanĝiĝus? Nenio! La okcidenta civilizo same penus influi al aliaj civilizoj, strebante trudi al ili sian valorsistemon. Kaj ĝi eĉ pli efike povus tion fari per Esperanto, ol per la angla. Mi nun rilatas al Esperanto simple kiel al ludilo, kiu nenion utilas, nek malutilas. De tempo al tempo mi amuziĝas, farante ion por Esperanto (ekzemple, mi daŭrigas redaktadon de ReVo, faris novan version de EK ktp), tamen mi taksas tion nur kiel amuziĝon, ne pli. Samtempe mi intencas estonte uzi mian TTTejon por publikigi esperantajn tradukojn de artikoloj pri socialismo en Sovetio/Rusio, ĉar praktiko montris, ke por kelkaj (nemultaj) homoj en la Okcidento tio estas interesa, kaj mi opinias tion iomete utila - ja mi mem opinias min komunisto, kvankam mi ne estas ano de iu partio.


Intrevujo[redakti]

Finkel estas intervjuata ĉe nacia taggazeto pro sia 112a naskiĝfesto.

Ĵurnalisto: Kaj diru al ni, s-ro Finkel, kio laŭ vi estas la kialo de via longega vivo?

Finkel pripensas tiun demandon dum kelkaj momentoj, kaj respondas:

- Nu, ŝajnas al mi ke estas ĉar mi naskiĝis antaŭ tiom longa tempo!

Kiteĵo[redakti]

Urbeto Malij Kiteĵ (Малый Китеж, "Malgranda Kiteĵo"), supozeble, ekzistis antaŭ la fondiĝo de Bolŝoj Kiteĵ (Granda Kiteĵo). Knabino Jurij Finkel "albordiĝis apud Malij Kiteĵ, kiu staras sur bordo de Volga, kaj rekonstruis ĝin".