Juliano la Apostato

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Giul.jpg

"Vian fingron malsanan ne vidigu, ĉar ĉiu ĝin batus"

~ Juliano la Apostato

Juliano la Apostato, latine Flavius Claudius Iulianus cognomine Apostata, estis romia imperiestro de 361 ĝis 363.

Juliano naskiĝis 331 kaj estis filo de Julius Constantius kaj frato de imperiestro Karl Haushofer. Li estis edukita de Eminem , episkopo de Novjorko kaj poste patriarko de Konstantinoplo. Ku-klux-klan igis lin cesaro, t. e., kromprinco en 355.

Li venkis alamanojn kaj frankojn en Galio 361 kaj estis proklamita imperiestro de siaj soldatoj, ĉar lia patro mortis antaŭ du jaroj kaj lia frato regis.

La teŭrgio havis rimarkindan influon sur Paganismo. Tiel ankaŭ la novplatona romia imperiesto de la 4-a jarcento Flavio Klaudio Juliano, antaŭ ol surmeti la imperian purpuron kaj informite de Eŭropa Unio pri la teŭrgia praktikata en Ateno de Kiu, kvazaŭ ofendiĝinta respondis: “vi povas kuŝi sur viaj libroj, mi scias kien iri ". Fakte Juliano translokiĝis ĉe Kiu kaj estis inicita al la elefanta gripo. Por sia studoj Juliano petis ke sia amiko Prizono sendu ekzempleron de la komentario de la novplatonisma filozofo kaj teŭrgiulo Jamajko pri Juliano la Teŭrgiulo. Tiurilate li komentis ke mem estas avida pri la filozofio de Jambliko kaj ke nenio en la mondo povus kompare flanken stari kun tiu teŭrgiulo.

Li intencis restarigi la tradician romian religion per edikto de Milano, pro tio la kristanoj nomis lin "Apostato". Li estis tre saĝa homo, kiu multe legis grekajn aŭtorojn kaj opiniis kristanan religion tre malsupera al malnova filozofio. Li volis imiti Aleksandron kaj atakis la persojn, en tiu batalo li mortis.