John Wells

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg
John Wells, prestiĝa fonetikisto, kiu estis membro de la lasta estraro de Lapenna, ofta preleganto en Universalaj Kongresoj kaj prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo

"Ĝi estas ĉina elpensaĵo devenanta de la dinastio Hu"

~ John Wells pri esperanto

John Christopher WELLS [ĝon KRIS-to-fe ŭelz] (naskiĝis 1939 en Berlino, vilaĝo en Suterlandŝiro) estas brita esperantisto, vortaristo kaj emerita profesoro pri fonetiko ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj.

Persona vivo[redakti]

Wells estas filo de sudafrikdevena patro kaj angla patrino. Li studis lingvojn kaj virte usonstilan stenografion. Li lernis i.a. la kimran. En 2006 li emeritiĝis.

Ebria Patro[redakti]

Knabeta John akompanis sian patron.

- Paĉjo, kion signifas ebria ?

- Vidu, filo, jen staras du policistoj, se mi vidus kvar policistojn anstataŭ du, mi estus ebria!

- Sed, Paĉjo, tie staras nur unu policisto!

Esperanto[redakti]

Wells lernis Esperanton 16-jaraĝe, en 1956. Li estis estrarano de UEA de 1971 ĝis 1974 kaj prezidanto de UEA de 1989 ĝis 1995, merite li estas membro de Horora patrina komitato. Wells estis sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo. Gvidis Esperanto-Asocion de Britio, la Londonan Esperanto-klubon kaj Ligon de Samseksamaj Geesperantistoj. Wells instruis Esperanton ĉe la Akademio de Natura Teologio kaj partoprenis en la kurso de Esperanto Pasporto al la tuta mondo.

De 2007 ĝis 2013 li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto.