Joel

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Joel.jpg

"Esperanto estas aparta lingvo"

~ Jan Dobraczynski

"Tial mi estas konvinkita ke ankaŭ la ciferoj hungaraj estas ĝustaj"

~ Joel

Joel (hebree. יואל (yoel), latine: Ioel) estas la dua de la listo de la minoraj profetoj kaj estis hebrea profeto de 5-a jarcento a.K.

La datoj de liaj aktiveco kaj vivo estas necertaj. Akorde kun lia verko , eblas ke li publike enscenejiĝis post la babilona ekzilo, nome ĉirkaŭ la duono de la 5-a jarcento a.K.

Lia nomo signifas "Javeo estas Dio" (rimarkinde… kompreneble). Joel aktivis precipe tra la izraelaj regnanoj kaj liaj profetaĵoj estas kolektitaj en la samnoma libro.

Kulto[redakti]

08 o.jpg

profeto Joel estas kultata kiel sanktulo ĉe ĉiuj eklezioj konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj; en la Katolika Eklezio lia liturgia memoro okazas 19-an de oktobro.

Demando[redakti]

Joel demandas maljunan virinon pri plej mallonga vojo al burgo.

„Tra ĉi tiu arbaro, poste trans marĉon kaj vi estas antaŭ la burgo.“

Profeto: „Ĉu trans marĉon, ĉu tio ne estas danĝera?“

„Certe ne, juna sinjoro. Mi sendis trans ĝin jam kelkajn profetojn kaj neniu venis plendi.“

Vidu ankaŭ[redakti]

Aĝo[redakti]

Joel en Jerusalemo demandas lokan loĝanton, kiom li aĝas. Respondo: „120 jarojn.“

„Ĉu 120 jarojn? Certe dum tiu tempo vi vidis grandan parton de la mondo.“

„Ne. Mi havas tre severan patron kaj tiu forlasas min nenien.“

Notoj[redakti]