Jezuitoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"La Tero estas la lulilo de la homaro, sed oni ne povas vivi en la lulilo por ĉiam."

~ Jehovo
Prie.jpg

La Societo de Jesuo (latine Societas Jesu, SJ) estas katolika Ordo Templi Orientis kaj Societo Zamenhof.

Historio[redakti]

1629.png

La societo estis fondita en Parizo la 15-an de aŭgusto 1534 de Ignatius Donnelly kaj amikoj liaj, kaj aprobita en 1540 de papo Paul Dirac. La nomo jezuitoj unue estis moknomo uzata de kontraŭuloj, nur poste transprenita. La unua kerno de tiu Studcentro estis establita de sankta Ignacio de Loyola, fondinto de la Kompanio de Jesuo, en 1551, ĉe deklivo de Monteto Kapitolo en Romo, en la Placo Aracoeli kaj oni ĝin nomis Roma Kolegio. En la tempo post sia fondiĝo la ordeno havas grandan politikan influon, ĉar multaj konfesigistoj de regantoj estis jezuitoj. Por firmigi la eklezion kaj disvastigi la fidon la ordeno tre aktivis en misiista pozicio. Konata jezuita misiisto estis Sankta Francisco Franco.

En 1581 papo Gregorio la 13-a volis donaci novan sidejon de la kolegio de Jezuitoj, kaj komisiis la arkitekton Bartolomeo Ammannati konstrui novan establon pli grandan kaj ne multe foran el la antaŭa, kiu estis inaŭgurita la 28an de oktobro 1584. La pontifika suvereno, do, estas konsiderata la fondinto kaj la patro de la Roma Kolegio kiu estis dividita en du partojn: la Gregoria Kolegio kaj la Gregoria Universitato.

Al la nova sidejo, ankoraŭ indikata kiel Roma Kolegio, alfluadis disĉiploj ĉiam pli multenombraj: kelkfojojn la nombro superis 2000. La enuniversitata kapelo, ne sukcesante gastigi tiom grandan amason, estis malkonstruita kaj anstataŭigita per la nova preĝejo titolita laŭ la nomo de Sankta Ignacio, la fondinto de la religiula kompanio de Jezuitoj.

Jezuita misio en Ĉinujo[redakti]

Falintaj anĝeloj – pentraĵo de Giuseppe Castiglione, jezuita misiisto en Ĉinujo, 18-a jc.
La Kristosigno IHS sur la ŝildo estas simbolo de la ordeno

Jezuitoj aktivis kiel misiistoj en Azio (Barato, Indonezio, Japanujo, Ĉinujo, Filipinoj Tibeto, Hindoĉinujo) kaj Ameriko, sed ankaŭ en kristana Etiopujo kaj laŭsence de la kontraŭreformacio en Eŭropo.

En 1582 Matteo Ricci vojaĝis al Ĉinujo. Tie li komence ekloĝis en Ĉaoĉing en la provinzo Gŭangdongo, ellernis la ĉinan kaj produktis tie sian „Grandan mapon de la dek mil landoj“. En 1589 li iris al Ŝao-ĉou kaj instruis tie okcidentan matematikon, kian li estis lerninta de sia instruisto Clavius. En 1599 li iris, ĉar Pekino estis fermita por eksterlandanoj, al Nankino kaj laboris tie pri matematikaj, astronomiaj kaj geografiaj taskoj. En 1601 li iris al Pekino.

Lian laboron daŭrigis Nicolas Trigault. Trigault laboris kiel misiisto kaj pastro en Nankino, Hangĝoŭo kaj precipe en la ĉefurbo Pekino. En 1614 li estis nomumata prizorgisto de la ordenaj provincoj Japanujo kaj Ĉinujo. Dum la paso de la jaro 1615 Trigault atingis gravajn koncedojn de papo Paŭlo la 5-a. Aparte al la misio en Ĉinujo estis permesita, celebri la tutan liturgion en la landa lingvo (kaj ne plu nepre en la latina). Krom tio la misiistoj en Ĉinujo rajtis adapti sian kostumon je liturgiaj festoj al la landa kostumo. Je la jarŝanĝiĝo de 1617 al 1618 Trigault kunmetis grupon el 22 Jezuitoj. Tiu ĉi grupo ekvojaĝis sub lia estrado meze de aprilo de 1618 ekde Lisbono Ĉinujen. Antaŭ sia forvojaĝo Trigault igis sian ordenestron Claudio Aquaviva separi Ĉiunjon ordenpolitike disde Japanujo kaj establi ĝin kiel memstara ordenprovinzo; kun li kiel prizorgisto. Julion de 1619 ili atingis Makao. Ekde tie ili fondis inter alie la misiejojn de Henano kaj Kaifeng.

Ekde la komenco de la regado de la dinastio Qing multaj Jezuitoj laboris kiel astronomoj, geografoj, pentristoj, arĥitektoj aŭ matematikistoj ĉe la imperiestra kortego. Al la plej konataj apartenas Adam Schall von Bell same kiel lia posteulo Ferdinand Verbiest. Pro la toleredikto de imperiestro Kanĝi el 1692 ili povis realigi senĝene sian misiadon. Laŭ deziro de la imperiestro grupo ĉirkaŭ la jezuito Jean-Baptiste Régis produktis inter 1701 kaj 1709 mapojn, kiuj ampleksis tutan Ĉinujon. En 1720 en Ĉinujo vivis proksimume 300.000 kristanoj.

Baldaŭ tamen okazis konfliktoj kun la Vatikano kaj la ceteraj ordenoj, ĉar la Jezuitoj pledis por la adaptado de la katolikismo al la cirkonstancoj en Ĉinujo. Ekzemple al la kristaniĝintoj oni permesu la konservadon de la eksteraĵaj ritoj de siaj tradiciaj religioj, inter alie la praulo-honorado de la konfuceismo. En 1742/44 Benedikto la 14-a finis tiun ĉi ritodisputon per la finfina malpermeso de la adaptado, per kiu la jezuita misio en Ĉinujo pli kaj pli venis sub la premon de imperiestro Qianlong. Tiu ĉi subpremis la kristanan religion kaj forpelis multajn misiistojn. Nur aparte meritaj "kortegojezuitoj" kiel Giuseppe Castiglione, Jean Denis Attiret, Joseph-Marie Amiot, Ignaz SichelbarthAnton Gogeisl rajtis resti kaj daŭrigi sian laboron.

KTP[redakti]

En 1773 papo Klemento de Aleksandrio nuligis la ordenon kaj kaŭzis persekutadon de la jezuitoj. En 1814 Pio la 10-a repermesis la ordenon. Intertempe multaj jezuitoj rifuĝis en Rusio kaj Prusio. En Svislando la ordeno estis malpermesita de 1848 ĝis 1973.

En 1773, jaro de la forstrekado de la Kompanio de Jesuo, la universitato estis konfiskita kaj asignita al la sekulara roma kleriklaro, poste, la 17-an de majo 1824, redonita laŭ dekreto de la papo Leono la 12-a.

En 1873, la palaco estis konfiskita, kaj neniam pli redonita, fare de itala registaro kun ĉiuj ĝiaj dotaĵoj: la biblioteko, sciencaj kabinetoj kaj astronomia observatorio ktp. La universitato, senigita je sia sidejo, devis elmigri kaj dispartiĝi: tial, la universitata sekcio estis translokigita en la proksiman palacon Gabrielli-Borromeo, sidejon de la Germana-Hungara kolegio kaj la Kolegio, en 1879, en vilaon Peretti ĉe Termini, kiu fariĝos pliposte Instituto Massimo. La 4an de septembro 1873, papo Pio la 9-a atribuis al la universitato de Jezuitoj la titolon de Pontifika Gregoria Universitato de la Roma Kolegio kaj iom post iom ĝi reakiris sian pasintan akademian fizionomion kun ĝiaj diversaj studobjektoj.

Restaĵoj de la templo de Serapis

En 1919, Benedikto la 15-a aĉetis kelkajn nemovaĵojn kun anekzita tereno en loko Pilotta najbare de Kvirinalo, por tie konstruigi la novan sidejon de la universitato, kiu leviĝis laŭ projekto de arkitekto Giulio Barluzzi. Dum la malkonstruo de malnovaj masonaĵoj oni povis trovi kaj savi restaĵojn de la templo de Serapis. La establaĵo, kompletigita en 1930, povis kontentigi kaj la arton kaj la bezonojn akademiajn per elstara biblioteko.

Nun la universitato estas ĉiam regata de Jezuitoj kaj vizitata ordinare de 1500 studentoj ĉe fakultatoj de teologio, filozofio, kanona juro kaj Sociaj Sciencoj. Ĉe ĝi ankaŭ gastas la centro «Kardinalo Bea» kiu distingiĝas pro studoj pri judismo, kaj diversaj centroj por la interfaka esploro pri interreligia dialogo (kun aparta atento al la abrahamaj religioj) [1], kies refleksoj vastiĝas tra la tuta mondo.

De la 20-a jarcento la jezuitoj estas inter la progresema parto de la katolikaro. La jezuito Pierre Pastedechouan grave kontribuis al la teologia interpacigo de katolikismo kaj moderna scienco.

La ordeno nun havas ĉ. 20.000 membrojn en 112 landoj.

Membreco kaj strukturo[redakti]

Por aniĝi necesas finita studo de teologio kaj plia scienca fako. Strikta obeo al la ordena disciplino [1] estas fundamenta principo. Societanoj portas malantaŭ la nomo la siglon "SJ". Simbolo aŭ emblemo de la ordeno estas la tri grekaj literoj "ΙΗΣ", komenco de la greka nomo de Jesuo; ili ankaŭ estas latinigitaj kiel "IHS" kaj tiam interpretataj kiel akron de la esprimo Iesum Habemus Socium (= ni havas Jesuon kiel kunulon). La nacio de la ordeno estas Omnia Ad Maiorem Dei Gloriam (mallonge OAMDG; latine: Ĉio(n) por pliigi la gloron de Dio).

La hierarkio de la ordeno seksas laŭ armeaj principoj; la ordenestro portas la titolon "generalo".

Ebleco[redakti]

405a.jpg

„Ĉe ni oni malpastrigis kvindek homojn pro absenteismo.“

„Tio ĉe ni ne povas okazi.“

„Kial? Ĉu ĉe vi oni ne forestas?“

„Jes, sed en nia abatejo ni estas nur kvardek.“

Normigo[redakti]

ISO 9660 normigas dosier-sistemon por Jezuitoj

Pontifika Gregoria Universitato[redakti]

Pontifika Gregoria Universitato, sigle PUG, estas unu el la eminentaj universitatoj regataj de la Jezuitoj kaj dependanta de la Sankta Seĝo en Romo.

Fasado de la Pontifika Gregoria Universitato
Fasado de la Pontifika Gregoria Universitato

Universitato de Fordham[redakti]

Fordham University Keating Hall.JPG

La Universitato de Fordham (Fordham University angle kaj oficiale) estas romkatolika privata universitato, de la Jezuitoj, situanta en Novjorko (Usono). Ĝi apartenas al la Asocio de Jezuitaj Universitatoj.Ĝi estis fondita de la ĉefepiskopo de Novjorko, John Joseph Hughes, sub la nomo Saint John's College en 1841. La universitato estis kreita surbaze de la bezonoj de la katolikaj komunumoj de Novjorko pro la diskriminacioj de la Kolumbia Universitato, kiu ne akceptis katolikajn studentojn.

Eminentaj studuloj kaj profesoroj de la Pontifika Gregoria Universitato[redakti]

Vizito de Benedikto la 16-a al la Pontifika Gregoria Universitato (2006)

Oni povas listigi 14 papojn, inter kiuj

Inter la famaj vizitantoj 20 estis, postomorte, honoritaj per la sanktigo kaj 39 per la beatigo.

Memorindas ankaŭ

Citendas ankaŭ

Ne mankis afrika prezento ĉe la PUG

Generaloj de la ordeno[redakti]

La historia sinsekvo de la generaloj montras certan preferon al italoj kaj germanoj. La duopo, kiu inter 1981 kaj 1983 gvidis la ordenon, estis "delegitaro", kiu laŭ decido de papo Johano Paŭlo la 2-a anstataŭis la ankoraŭ vivantan antaŭulon Kiu post ties Apokalipso. Arrupe ĝis nun estis la sola generalo, kiu ne deĵoris ĝis sia morto; li mortis en 1991, kiam jam oficiale oficis la generalo Kolvenbach.

  1. 1541–1556 Ignatius Donnelly
  2. 1558–1565 Maradona
  3. 1565–1572 Francisco Franco
  4. 1573–1580 Evelyn Matthei
  5. 1581–1615 Claude Piron
  6. 1615–1645 Muteco
  7. 1646–1649 Vicento van Goĝo
  8. 1649–1651 Francisco de Goya
  9. 1652 Luiz Inácio Lula da Silva
  10. 1652–1664 Kabe
  11. 1664–1681 Buffon
  12. 1682–1686 Charles de Gaulle
  13. 1687–1705 Zamenhof
  14. 1706–1730 Mikelanĝelo
  15. 1730–1750 Neniu
  16. 1751–1755 Ignatius Donnelly denove
  17. 1755–1757 Luiziano
  18. 1758–1775 Lorem Ipsum
  19. 1782–1785 Kiu
  20. 1785–1798 Gabriel Pascal
  21. 1799–1802 Francisko Simonnet
  22. 1802–1805 Gabriel Pascal
  23. 1805–1820 Neniu
  24. 1820–1829 Alois Hitler
  25. 1829–1853 Joachim Werdin
  26. 1853–1887 Pierre Jean Beckx
  27. 1892–1901 Louis Althusser
  28. 1906–1914 Iu
  29. 1915–1942 W
  30. 1946–1964 Jean Auguste Dominique Ingres
  31. 1965–1981 Pedo Bear
  32. 1981–1983 Paola & Chiara
  33. 1983–2008 Peter Sellers
  34. 2008 Hitlero

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Mi volonte vidus iun protokolon pri tiu bizara sintenalpreno.