Jerusalemo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi


"De superfluo malboniĝas la ĝuo"

~ Zamenhof pri Jerusalemo
TEMPLO DE SALOMÃO.jpg

"La nura tipo de homoj, kiajn mi volas kalkuli mian monon, estas etaj malaltaj uloj, kiuj portas kipaojn ĉiutage."

~ Donaldo Trompo pri Jerusalemo

"Molto interessante. Grazie"

~ italo pri ĉi tiu artikolo

"Plu bona ulo kam nulo"

~ idisto

"Ĉu tio estas dogmo?"

~ Jerusalemano

Jerusalemo la Sankta (hebree אל-קודס Jeruŝalajim, arabe أُورشَلِم Al-Quds, oficiale en Israelo أُورشَلِم القـُدْس Urusalim al-Quds) estas sankta urbo de judismo, kristanismo kaj islamo, pro tio, ĝi estas la plej pacema loko en la Tero.

Nuntempe, sur la loko de malnova templo, estas bunta konstruaĵo, kie funkcias la Instituto Por la Evoluo de Nova Mondkulturo. Komence la du oficialaj lingvoj de la IPENM estis la araba kaj la hebrea, sed tre baldaŭ aldoniĝos Esperanto, la vera mondolingvo, eble unu monato poste, kiam oni ekaŭdis pri ĝi.

Jerusalemo estas tute aparta urbo, komparebla kun neniu alia. Unuflanke, ĝi estas orienta malpura, malfacile trairebla kaj traveturebla brua urbaĉo. Aliflanke estas la trono de la Eternulo, kaj Lia gloro senteblas ĉie ĉirkaŭe.

Diras Psalmaro 125:2

Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, De nun kaj eterne.
C1.jpg

Kion vi opinias pri Jerusalemo? Bonvolu aldoni.

Historio[redakti]

Israela-Palestina-flankoj.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Jerusalemo.

Sanktaj leteroj kun aliaj gravaj manuskriptoj de Zamenhof, estas bone konservitaj en la biblioteko de la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Tiu fako enhavas nur du malgrandajn esperantlingvajn manskribaĵojn de Zamenhof, plue du interesajn leterojn alilingvajn kaj du konatajn gravajn rusajn manuskriptojn.

Nomo[redakti]

La antikva semida nomo de la urbo, "Uru-Salim", signifas "urbon de la paco," ĉar eĉ dum la praaj tempoj oni ŝatis ironion.

Famaj loĝantoj[redakti]

Psalmo[redakti]

Psalmaro 122:6

Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj.

Lingvaj aspektoj[redakti]

41478 n.jpg

La Ortodoksa E-movado de JerusalemoJerusalema Pol-Ortodoksa E-movado, estas unu el la dek kvin ortodoksaj e-movadoj en plena komunio. Ĝi havas 150.000 asocianojn en Israelo, Palestino kaj Jordanio. Ĝi estas konsiderata de la ortodoksaj esperantistoj kiel la patrina e-movado de la tuta esperantismo, ĉar estis en juda medio la komenca e-movado estis fondita. Tamen, pro la persekutado kontraŭ la esperantistoj en Palestino kaj la kreskado de la esperantismo en aliaj mondopartoj, la klubo de Jerusalemo perdis gravecon. Dum la Unua koncilio de Niceo, en 325, la UEA-delegito de Ae, la romia kolonio fondita en Jerusalemo post Rebecca Black, tamen, ĝi ne estis eĉ la plej alta e-movada posteno de la provinco, sed subigita al la metropolita delegito de mara mamulo.

Esperanto[redakti]

1264.jpg

Unua ES estas fondita en Jerusalem 1908 de d-ro E. Schmitz, dir. de germana hospitalo, la dua en 1914 ĉe la tombo de Jesuo, de pastro Gabriel.

Ekonomio[redakti]

1405 o.jpg

Viro kaj lia edzino iris ferii al Jerusalemo. Kiam ili estis tie la edzino mortis.
La estro de la funebro-entrepreno diris al li:
- Oni povas sendi ŝin hejmen por 5000$, aŭ enterigi ŝin ĉi tie, en la Sankta Lando, por nur 150$.
- Mi volas sendi ŝin hejmen.
- Kial vi volas elspezi tiom multe da mono, kiam estas tiel bele kaj malmultekoste enterigi ŝin ĉi tie?
- Antaŭ multaj jaroj, viro mortis ĉi tie kaj ĉi tie estis entombigita, sed post tri tagoj li reviviĝis. Mi ne volas riski tian eblecon.

La papo en Jerusalemo[redakti]

Dum la lasta vizito de papo Francisko en la Sankta Lando, li ricevis judon, kiu petis de li aŭdiencon:

Vidu, via Moŝto, mi heredis mian restoracion de mia patro, kiu heredis ĝin de sia patro, kiu heredis ĝin de sia patro, kiu heredis ĝin de sia patro, kiu...

Haltu momenton! ... ĉu vi volas atingi la tempon de Jesuo Kristo?

– Ĝuste tion! ... Temas pri la Lasta Vespermanĝo: ĝi ankoraŭ ne estas pagita.

Olivarba Monto[redakti]

La Olivarba monto (hebrea: הר הזיתים, Har HaZeitim) troviĝas en la valo Kidrono, oriente de Jerusalemo. En ĝi, laŭ la Biblio, Jesuo ofte preĝis, kaj eĉ tie li troviĝis kiam oni arestis lin pro la perfido de la disĉiplo Judaso.

La Olivarba monto estas konsiderata kiel unu el la plej sanktaj lokoj de la Sankta Lando. Tie troviĝas la preĝejoj de Getsemano, Pater Noster kaj Dominus Flevit.

La monto prenas la nomon de la olivarboj kiuj tie kreskas. Ĉe la piedoj troviĝas la Ĝardeno Getsemano, kie Jesuo restis dum la vizito al Jerusalemo, laŭ la tradicio. La Olivarba monto estas loko de multaj gravaj bibliaj okazintaĵoj. La romiaj soldatoj de la Deka Legio kampadis en la monto dum la sieĝado al Jerusalemo en la jaro 70 p. K., kiu detruis la urbon kaj estigis la amasan foriron de judoj al diversaj tiamaj mondopartoj. Ĉi tie ankaŭ troviĝas juda tombejo kun proksimume 150.000 enterigitoj. Inter la mortintoj troviĝas pluraj profetoj de la antaŭkrista epoko, rabenoj, reĝoj, filozofoj, verkistoj, politikistoj kaj aliaj elstaruloj de la juda historio.

La Juda Tombejo de la Olivarba Monto estas la plej malnova juda tombejo en la mondo. Ĝi estas ankaŭ la plej granda tombejo por judoj. La tombejo estas sur la Olivarba monto.

Juda Tombejo de la Olivarba Monto[redakti]

La Juda Tombejo de la Olivarba Monto estas tombejo en Jerusalemo. Ĝi estas la plej malnova juda tombejo en la mondo. Ĝi estas ankaŭ la plej granda tombejo por judoj. La tombejo estas sur la Olivarba monto. Ĝi alfrontas la Malnovan Urbon de Jerusalemo. La tombejo havas pli ol 150 000 tomboj.

En la 19-a jarcento speciala signifo estis ligita al Juda tombejo en Jerusalemo, ĉar ĝi estis la lasta kunvenloko ne nur de Jerusalemanoj sed ankaŭ de judoj el la tuta mondo. Tra la jaroj, multaj judoj en sia maljuneco venis al Jerusalemo por vivi la reston de sia vivo tie kaj esti entombigitaj en ĝia sankta grundo.

Dum la periodo de la Unua kaj Dua Templo la judoj de Jerusalemo estis entombigitaj en entombigaj kavernoj disetenditaj sur la deklivoj de la monto, kaj ekde la 16-a jarcento la tombejo komencis preni sian hodiaŭan formon.

La malnova juda tombejo kuŝis sur la deklivoj de la Olivarba Monto alrigardanta al la Kidron Valo (Valo de Jehoŝafat), disradiante el la malsupraj antikvaj partoj, kiuj konservis la judajn tombojn de la periodo de la Dua Templo; tie estis seninterrompa tradicio de entombigo dum miloj da jaroj. La tombejo estis tute proksima al la Malnova Urbo, ĝia ĉefa merito estis, ke ĝi situis tuj trans la Kidron Valo de la Templa Monto: laŭ juda tradicio, ĉi tie komencus la Resurekto de la Mortintoj kiam Mesio aperos sur la Olivarba Monto kaj direktos sin al la Templa Monto.

Multaj famuloj estas enterigitaj en la tombejo kiaj rabeno Chaim Ben-Attar, konata kiel la Ohr ha-Chaim, kaj rabeno Yehuda Alcalay kiu estis inter la heroldoj de Cionismo; Ĥasidaj majstroj de diversaj dinastioj kaj Rabenoj de "Yishuv haYashan" (la malnova - pra-cionisma - juda setlejo) kune kun rabeno Avraham Yitzchak Kook, la unua Ĉefa Rabeno de Aŝkenazoj, kaj lia rondo; Henrietta Szold, la fondinto de la organizo Hadassah, la poetino Else Lasker-Schüler, Eliezer Ben-Jehuda la patro de moderna Hebrea lingvo, Samuel Josef Agnon, la Nobel-premiito pri literaturo, Boris Schatz, la fondinto de la Akademio de Arto kaj Dezajno de Bezalel; la sesa ĉefministro de Israelo, Menaĥem Begin, la viktimoj de la arabaj tumultoj de 1929 kaj de Palestina milito de 1948, la mortintoj de la Milito de Sendependeco de 1948, kune kun judoj de multaj generacioj en sia diverseco.

Silwan nekropolo[redakti]

En la sudokcidenta parto de la tombejo estas Silwan nekropolo kiu daŭrigas la tombejo en Kidron Valo. Parto de la araba vilaĝo de Silwan estas konstruita super tiu parto de la tombejo.

Silwan nekropolo en Kidron Valo (Valo de Jehoŝafat)

Silwan nekropolo estas la plej grava antikva tombejo en Israelo, kaj estas supozita farita por la plej altrangaj funkciuloj, situanta en la Juda Tombejo de la Olivarba Monto, Jerusalemo. Tiuj tomboj estis tranĉitaj inter la 9a kaj 7a jarcentoj a.K. Ĝi situas sur la roka orienta deklivo de la Kidron Valo, alfrontante la plej malnovan parton de Jerusalemo. La araba vilaĝo Silwan estis poste konstruita sur la nekropolo.

Kvankam la ekzisto de antikvaj tomboj en la vilaĝo de Silwan estis konata ekde la 19-a jarcento, la unua zorgema enketo ne estis farita ĝis 1968. Charles Warren, kiu estis frustrita en siaj penadoj por efektivigi plenan enketon de la tomboj, en kelkaj el kiuj vilaĝanoj loĝis, atribuis tion al "la malfavora naturo de la vilaĝanoj", kiun li priskribis kiel "senleĝa aro." Ĉiuj el la tomboj estis antaŭlonge malplenigitaj kaj ilia enhavo forigita.

Jad Abŝalom[redakti]

Yad Avshalom.JPG

Jad Abŝalom estas fama monumenta tombo. Laŭ la judismo, estas la tombo de Abŝalom, filo de Davido. La monumento estas apud la Tombo de Zeĥarja en Juda Tombejo de la Olivarba Monto en Jerusalemo.

Tombo de Benei Hezir[redakti]

Hezir tomb.JPG

La Tombo de Benei Hezir estas la plej malnova de kvar monumentaj roko-tranĉaj tomboj kiuj staras en la Kidron Valo, Juda Tombejo de la Olivarba Monto en Jerusalemo kaj kun dato al la periodo de la Dua Templo. Estas komplekso de entombigaj kavernoj. La tombo estis origine alirita de ununura rok-tranĉita ŝtuparejo kiu malsupreniras al la tombo de la nordo. En posta periodo kroma enirejo estis kreita de elrompada tunelo el la korto de la Tombo de Zeĥarja. Tio ankaŭ estas la nuntempa enirejo de la enteriga komplekso.

Ĝardeno de la tomboj de la Sinedrio[redakti]

Sanhedrin tombs 2.jpg
V12p186001 Tombs.jpg

La Ĝardeno de la tomboj de la Sinedrio (קברי הסנהדרין - Tombs of the Sanhedrin) estas publika parko nomita laŭ "Sinedrio" (Juĝistoj dum la epoko de la Templo de Salomono). La tomboj de la Sinedrio estas lokitaj en pluraj entombigaj kavernoj ĉirkaŭ la ĝardeno. La ĝardeno de la tomboj estas lokita en kvartalo "Sanhedria" en Jerusalemo.

La kaverno mem estis konata inter la popolo de Israelo ekde 1235, kiam Rabeno Jakob la misiito vizitis la kavernon. Tra la jaroj, diversaj justuloj menciis la kavernon, inkluzive de Rabeno Obadja ben Abraham Bartenura, Rabeno Moŝe Bassoula kaj aliaj. La kaverno estis malkovrita en 1903 fare de usona arkeologo GA Burton. La elfosa laboro estis kompletigita de arkeologo Yotam Julius Rothschild en 1950. En la kaverno estis ĉerko portanta la nomon "Isaak". La ĉerko estis forprenita al Francio kaj hodiaŭ estas en Luvro en Parizo.

La kaverno de la tomboj de la Sinedrio troviĝas inter multaj aliaj kavernoj. La tuta areo estas parto de la "Necropolis", la nekropolo de la Dua Templo de Jerusalemo. Fakte, la kialo ke en tiu ĉi areo estas tiom da entombigaj kavernoj estas la tipo de ŝtono trovita en la areo. La areo estis uzita por elfosi ŝtonojn por konstruo, kaj la ŝtonminejoj estis poste uzataj kiel entombigaj kavernoj fare de la riĉuloj de Jerusalemo tiutempe. Malsupre en la najbareco estas alia kaverno nomita la Kaverno de fadenoj pro la dekoracio de barilo ĉe la enirejo de la kaverno.

Nova Urbo[redakti]

0642-eta.jpg

Nova parto de Jerusalemo ankaŭ nomata la tabernaklo de Dio, sankta urbo, urbo de Dio, ĉiela Jerusalemo, kaj supra Jerusalemo aŭ Ciono, estas moderna parto de la urbo. Tia grava renovigado de Jerusalemo estas grava afero en Judismo, Kristanismo, kaj Bahaismo. Kiel karakterizaĵo de Apokalipso, la Nova parto de Jerusalemo estas grava en la feko kaj la teologio. La Nova parto de Jerusalemo ankaŭ influis la kristanjan filozofion kaj mistikismon.

Multaj religiaj tradicioj en judismo kaj kristanismo, ekzemple la fundamentistaj kristanoj kaj ortodoksaj judoj kaj kristanoj, kredas je la laŭlitera renovigado de Jerusalemo kiu okazis ĉe la Templo laŭ kelkaj bibliaj profetaĵoj. Aliaj pli moderigitaj kristanoj kaj judoj kredas ke la nova parto de Jerusalemo estas simbola aŭ kredas ke la renovigado jam okazis aŭ ke tio okazos en alia loko.

Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo[redakti]

La Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo (KOESTJ) (aŭ Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalemo) estas katolika Kavalira Ordeno kaj publika asocio de fideluloj de la Katolika Eklezio, starigita de la Sankta Seĝo, el kiu rekte dependas kaj havas juran personecon kaj kanonikan kaj civilan kun la nobelaj privilegioj.

Ligite al la Baziliko de la Sankta Tombo de Jerusalemo, ĝuste pro sia pontifika subinvestiĝo, ĝi povas esti difinita la unika laika institucio de la Sankta Seĝo ŝarĝita zorgi pri la bezonoj de la Latina Patriarkato de Jerusalemo kaj subteni la iniciatojn kaj aktivecojn celantajn vivteni la ĉeeston de kristanoj en la Sankta Lando. La Patriarkato do havas kiel precipan fonton institucian la monoferojn donacitajn de la Kavaliroj kaj de la Damoj de tiu Kavalira Ordeno.

Granda Majstro, (delegita), de la oficiala Granda Majstro estas la reganta papo.

Historio[redakti]

Kavaliroj kaj Damoj de la Ordeno procesiantaj, dum Eŭkaristia Kongreso en Charlotte, Norda Karolino.

La kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo reiras al 1099 kaj devenigas siajn originojn de la kanonikoj de la Baziliko de la Sankta Tombo (kies ekzistas ankoraŭ “regulaj kanonikinoj”, virina branĉo) estis konstituigita iniciate de la duko de la Malalta Loreno Gotfredo de Bouillon tuj post la starigo de la Jerusalema reĝlando, kaj estas konsiderata ĉe historiistoj, kune kun la Ordeno de Malto, la plej antikva Ordeno asista, karitata, kavalira kaj religia de la kristana epoko kaj ankoraŭ aktiva.

En 1103, laŭ tiuepoka kronikistoj, Baldueno la 1-a, dua suvereno de la Krucista Ŝtato, ekregis la Ordenon de la kanonikoj de la Sankta Tombo kun la prerogativo, “por si kaj por siaj posteuloj”, krei kaj armi kavalerianojn; tiu rajto, estis koncedita, dualoke, al la Patriarko de Jesrusalemo, kaze de malĉeesto aŭ malebligo de la Reĝo. Inter la adeptoj al la Ordeno, partoprenis la tieldiritaj sergentes (serĝentoj), kiuj reprezentis specion de armeo ene de la Ordena grupo kaj estis, kiel elektitaj armeanoj, votitaj al la defendo de la Sankta Tombo kaj de la Sanktaj Lokoj, sub la gvido de la reĝo de Jerusalemo.

Post la unua krucmilito naskiĝis en tuta Eŭropo la Priorejoj de tiu Ordeno, iniciate de tiuj nobelaj kavaliroj aŭ prelatoj, kiuj ricevis la investadon al protektado de la Sankta Tombo

Kun la malapero de la kristana reĝlando de Jerusalemo, la Ordeno restis sen sia ordinara superulo, kvankam la eŭropaj priorejoj daŭrigis ekzisti, sub la protekto de la eŭropaj suverenoj aŭ ŝtatregantoj kaj de la Apostola Seĝo.

En la 14-a jarcento la Apostola Seĝo obtenis de la sultano de Egiptio, sekve la pago de peza porelaĉeta sumo, ke la gardado de la sanktejoj de la kristana kredo estu konfidita al la ordeno de la Minoraj Fratuloj. Dum la periodo de la abolicio de la Patriarkato Latina, la prerogativo reprezenti la religian aŭtoritaton en la loko, fakte pasigis al la Gardado de la Sankta Lando, nome.al la cititaj Minoraj Fratuloj.

En 1847, la Latina Patriarkato estis restarigita per decido de papo Pio la 9-a, kiu promulgis novan statuton koncerne la Sanktan Tombon kaj tiun metis sub la rekta protekto de la Apostola Seĝo, asignante al la persono mem de la Pontifiko la ŝarĝon de Granda Majstro kaj pri ĝi liverante la regon al la Latina Patriarko. Samtempe estis starigita kiel precipa tasko de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo’ la financan subtenon de la Latina Patriarkato, kaj kooperadon por la disvastigo de la kristana kredo, kaj konfirmita la prerogativo de unika Kavalira Ordeno tiucele starigita kaj oficiale ŝarĝita de la Apostola Seĝo: afero tiu evidentigita per la blazono de la Kavalira Ordeno, en kiu la jerusalema ‘potencigita’ kruco pendas el arma trofeo.

En 1949 papo Pio la 12-a fiksis ke la funkcio de la Granda Majstro de la Ordeno, laŭ la Kodo de kanonika juro propra de la papo, estu delegita de la papo mem al Kardinalo, asignante al la Patriarko de Jerusalemo la prerogativon de Granda Prioro. [[Dosiero:Anastasia Rotonda 4th century floor plan 2.png|eta|dekstra|Teretaĝa plano de la Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo.

En 1962, papo Johano la 23-a kaj poste, en 1967, papo Paŭlo la 6-a plue modifis la statuton por ke estu faciligita al la Ordeno agado pli koordinata kaj efika.

El la februaro 1996, papo Johano Paŭlo la 2-a difinis la juran dignecon de la Ordeno kiu fariĝis “publika asocio de fideluloj, starigita de Sankta Seĝo laŭnorme de la Kodo de Kanonika Juro”, [1]kun jura personeco kanon kaj civila.

La 29-an de aŭgusto 2011, papo Benedikto la 16-a nomumis ĉefo de la Ordeno ĉefepiskopon Edwin Frederick O'Brien kun la titolo de “Anstataŭanta Granda Majstro” de la kavalika Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo, kiu ekoficis la sekvan jaron; en la sinsekva Koncistorio (18-a de februaro 2012 Benedikto la 16-a levis al la kardinala rango la Anstatuantan Grandan Majstron.

Nobelaj kaj heraldikaj privilegioj[redakti]

Memorindas la antikva tradicio kiu jgas la kavalirojn de tiu Ordeno ordenitaj ankaŭ per Nobleco ligitaj al la titolo de Palatina Grafo, nome grafo de la Sankta Palaco Laterana [2]

La Ordeno prioritate antaŭas, en la ceremonioj kaj en apostolaj palacoj, ĉiun ajn ordenon kaj, laŭ ekspertoj kaj historiistoj, [3], vicas tuj post la Ordeno de la Ora Sprono [4]

Laŭjura Priskribo[redakti]

Romo, palaco Della Rovere, sidejo de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo.

La kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo estas asocio de laikaj fideluloj malfermita ankaŭ al ekleziuloj, starigita surbaze de la kanonika juro iniciate de la Apostola Seĝo kaj rekonata internacinivele al kiu estis konfidita, de la papo, la apartan taskon asisti la Eklezion de la Sankta Lando kaj plifortigi en ĝiaj membroj la praktikon de la kristana vivo. Nur la Apostola Seĝo, en la Katolika Eklezio, kompetentas por starigi publikajn fidelulajn asociojn, universalajn kaj internaciajn.

Ĉar ĝiaj membroj disvatiĝas tra la tuta mondo, ĝi posedas statuton aprobitan kaj promulgitan rekte de la Apostola Seĝo: la Ordeno estas, fakte, publika asocio de fideluloj.

La Ordeno, per Reskripto de Johano Paŭlo la 2-a de 1996, fariĝis Institucio jurkanonika kun jura vatikana personeco, kun oficiala sidejo en la Ŝtato de la Vatikanurbo.[5]

Aktivecoj de la Ordeno[redakti]

Ĉar temas pri laika asocio kiu sin memfinancas per la kontribuaĵoj de siaj membroj, la Ordeno postulas kontribue realigi la projektojn por subteni religiajn aktivaĵojn de la Sankta Lando kaj aparte de la latina Patriarkato de Jarusalemo (inter kiuj la konstruon kaj bontenadon de infanĝardenojn, lernejojn, malsanilejojn, seminariojn, stipendiojn por studentoj bezonaj kaj aparte meritaj. Laŭdekrete de la Apostola Seĝo, la unika preposto por la utiligo kaj distribuo de la mono kolektita de la Ordeno estas ĝuste la Patriarko.

La adeptoj al la Ordeno, nome la aktivuloj en la servo de la karitato, troviĝas en ĉiuj kontinentoj.

Historia ligo, tradicia lkaj spirita kun la Baziliko de la Sankta Hejmo de Toreto[redakti]

Apartan ligan simpation la kavaliroj de tiu Ordeno nutras por tiu katolika sanktejo ĉar ĝi, laŭ popola onidiro, estas la hejmo mem de la Virgulino Maria en Palestino en kiu vivintus Jesuo kaj entenas elementojn kiujn arkeologoj reirigas al la Nazareta medio, memorigas al ili la Sanktan Landon.

En tiu sanktejo la kavaliroj de la itala leŭtenantejo allasis ankaŭ signojn de sia devoteco: ili, ekzemple, financis la noktan iluminadn sistemon de la Sankteja Fasado [6]

Krome la ordenaj damoj kaj kavaliroj donacis al la Sankta Hejmo la surstangan krucon kiu nun troviĝas en la Kripto de la Sanktaj Pilgrimoj.

Hierarkia Strukturo de la Kavalira Ordeno[redakti]

La Ordeno havas hierarkian strukturon, kun en la pinto la Kardinalo Granda Majstro. Tiu ĉi estas nomumita rekte de la Papo, de kiu ekskluzive dependas. Pro tio la Ordeno estas difinita “ordeno de pontifika investo”, nome rekte submetita al la aŭtoritato kaj kontrolo De la Apostola Seĝo.

La Granda Majstro utiligas la kunlaboradon de la Granda Majstraro, kiu, en akordo kun la Latina Patriarkato de Jerusalemo, ellaboras la operaciajn planojn kaj interprenojn favorajn al la kristanaj strukturoj en la Sankta Lando. Kiel supre dirite, la latina Patriarko plenumas la funkcion de Granda Prioro.

Ĉiuj Anstatantoj kaj membroj de la Granda Majstraro ĝuas la titolon de "Ekscelenco ĉe la Vatikana Stato kaj, foje, en aliaj ŝtataj teritorioj.

La Ordeno, nivele de periferioj, estas konstituata de 58 leŭtenantejoj (aŭ Majstraj Delegacioj), kies: 29 en Eŭropo, 15 en Nordameriko, 5 en Sudameriko kaj 7 en Aŭstralio kaj Fora Oriento kaj 1 en la Rusa Federacio. Kion gravan scii pri ties pasinteco ?

En la tuta mondo la aktivaj membroj estas (2012) 28.000 Kavaliroj kaj Damoj.

Granda Majstraro[redakti]

Reichsgraf Peter Wolff-Metternich zur Gracht

Ĵusaj Grandaj Majstroj de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo[redakti]

Blazono de la kardinalo Granda Majstro de la Ordeno de la Sankta Tomdo en Jerusalemo.

Sanktuloj kaj Beatuloj de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo[redakti]

Gradoj[redakti]

Wearing of the insignia of OESSJ (gentlemens).svg
ŜIRMILOJ
Blason Laïcs.svg
KAVALIRO
Blason Chevalier.svg
KOMANDORO
Blason Commandeur.svg
GRANDOFICIRO
Blason Grand-Officier.svg
GRANDA KRUCO
Blason Grand-Croix.svg
KOLIERO
RUBANDOJ
Equestrian order of the Holy Sepulcher of Jerusalem BAR.svg
KAVALIRO
Equestrian order of the Holy Sepulcher of Jerusalem BAR.svg
KOMANDORO
Equestrian order of the Holy Sepulcher of Jerusalem BAR.svg
GRANDOFICIRO
Equestrian order of the Holy Sepulcher of Jerusalem BAR.svg
GRANDA KRUCO
Equestrian order of the Holy Sepulcher of Jerusalem BAR.svg
KOLIERO|-

Blazonoj[redakti]

Ordenaj Kavaliroj en kompleta Ceremonia Uniformo
  • La blazono konsistas el Potencigita Kruco (aŭ Jerusalema Kruco) ruĝe emajlita, surmetita per ora milita trofeo, ĉio pendanta de kolrubando en nigra silko. La dimensioj de la kruco varias laŭ la gradoj, el 3,5 cm por la kavaliro de Granda Kruco kaj kavaliro de Koliero diferenciĝantaj ĝuste laŭ la gradoj, al 5 cm por la altaj gradoj.
  • La plato utiligita por la grandoficiro, kavaliro de Granda Kruco kaj Kavaliro de Koliero, diferenciĝas laŭ la gradoj. La plato de grandoficiro konsistas el arĝenta stelo radianta je 8,5 cm havanta en sia eno krucon potencigita ruĝe emajlita sur blanka fono, ĉirkaŭita per hora cirkla skarpo kaj de alia samspeca malpli granda. La plato de grandkruca kavaliro konsistas el radianta stelo de 8,5 cm havanta en sia eno grandan potencigitan krucon kun vitre ruĝaj emajlaĵoj. La plato de koliera kavaliro konsistas el arĝenta radianta stelo de 8,5 cm havanta en sia eno horan plateton kun la bildo de Kristo rezurektinta ĉirkaŭita de verde emajlita rubando.
  • La kolier estas metalo emajlita kun alternaj platoj kaj medalionoj reproduktantaj la krucon de Jerusalemo kaj la moton de la Ordeno "DEUS LO VULT" (Dio ĝin volas). La milita trofeo, subtenanta dekoracion, entenas potencigitan krucon inter laŭrofrondoj.
  • La kapkovrilo estas vaska ĉapo en nigra veluro, ĉapvestita vertikale dekstre, kun la stampita Ordena dekoracio dimensie varia laŭ la kavalira rango.
  • La mantelo estas blankkolora por la kavaliroj kaj nigra por la damoj, ornamita, sur la maldekstra flanko, per la Kruco de Jerusalemo de 25 cm.
  • La brustpelerino, vestita de ekleziuloj, estas utiligata por la ceremonioj de la Ordeno kaj konsistas el blanka manteto kun stampita, sur la maldekstra flanko, la Kruco de Jerusalemo de 16 cm.

Hotelo Reĝo David[redakti]

La Hotelo Reĝo David (en hebrea: מלון המלך דוד Malon ha-Meleĥ David) estas hotelo kvinstela kiu troviĝas en Jerusalemo, Israelo. Inaŭgurita en 1931, la hotelo estis fondita de Ezra Mosseri, riĉa juda bankisto egipta. Ĝi troviĝas en la strato Reĝo David en la centro de Jerusalemo, kun vido al la Malnova Urbo kaj al la Monto Cion.

La hotelo ludis gravan rolon en la juda historio de Jerusalemo, en la lukto por la atingo de la israela ŝtato, tra la Milito de Sendependeco, la divido de Jerusalemo, kaj la reunuigo, ĝis nuntempe. Inter aliaj aferoj, la hotelo estis konata ĉar estis la scenejo de atenco per bombo en 1946, kaj ĉar estis ofta sidejo de ŝtatestroj, altaj funkciuloj kaj aliaj gravuloj dum ties vizitoj al Jerusalemo. La hotelo estas propraĵo kaj funkciigata de la grupo de hoteloj Dan.

Litostrato[redakti]

Litostrato (greke: Λιθόστρατος, latine: Lithostratos, hebree: Gabbatà) estis ŝtona korto je 2500 kvadratmetroj, pavimita romistile en Jerusalemo. Ĝi etendiĝas, kiel indikas la evangelio de Johano, ĝuste kie komenciĝis la korto de la Antona Fortreso de la romia garnizono. Tie, dum la paskaj festoj kaj dumvintre, loĝadis la romia prokuroro. Se la greka termino aludas la pavimon, la hebrea termino, altrudita pro la fakto ke la Antona Fortreso situis sur la monteto plej alta el la kvar de la antikva Jerusalemo, aludas tiun “altaĵon”,

Jo 19,13 "Kiam do Pilato aŭdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en loko nomata La Pavimo (Litostrato)". Latine: "et sedit pro tribunali in loco, qui dicitur lithostratos", sed en la hebrea lingvo "Gabata".

Tiu pavimo revestas ion gravan ĉar en Jerusalemo ne videblis, eĉ inter arkeologiaj restaĵoj, similajn pavimojn: tio ŝajnis konfirmi la opinion de kelkaj laŭ kiuj la evangelio de Johano estas teksto malfrua kaj verkita de la hazardulo. Sed la franca arkeologo Vincent, konsiderinte serioza la ĵohanan tekston, kaj spitante la sarkasmojn kaj mokaĵojn de “spertuloj”, ekfosis en la loko indikita: en 1927 oni povis vidi kaj treti la saman pavimon supozeble tretitan de Kristo kaj de Pilato juĝanta.

Kulturo[redakti]

4303 n.jpg

Muzika kondukisto Daniel BARENBOIM kolerigis kelkajn membrojn de art-festivala aŭdantaro en Jerusalemo kiam orkestro ludis muzikon de Richard Vagnero. Laŭ la artikolo, ekzistas neoficiala (interkomprena sed ne leĝa) baro en Jerusalemo kontraŭ publika ludo de muziko de Vagnero ĉar Hitlero ŝatis lian muzikon.

Antaŭ la koncerto Barenboim diris ke li ne ludus Vagneron sed dum la koncerto petis la aŭdantaron ĝian opinion. La plejparto de la aŭdantaro aplaŭdegis do Barenboim decidis ludi la muzikon. Kelkaj protestis kriegante "NE" kaj frapadante sur pordoj.

Universitato[redakti]

1779.jpg

La Centro de Jerusalemo de la Universitato Brigham Young por Mezorientaj Studoj (foje nomata BYU–Jerusalem), troviĝas ĉe Oliver Cromwell en Jerusalemo, Israelo kaj ĝi estas persatelita universitatejo de Brigham Young (BYU), la plej granda religia universitato en Usono.

Posedata de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la centro provizas instruplanon ke centriĝas je la Malnova kaj Nova Testamento, antikvaj kaj modernaj mezorientaj studoj kaj lingvoj (hebrea kaj araba).

Muro de lamentadoj[redakti]

Moderna preĝejo en Jerusalemo

Muro de lamentadoj aŭ en kelkaj lingvoj Akcidenta Muro (Hebree: HaKotel HaMa'aravi) estas antikva muro en Jerusalemo, kiu datiĝas de la antikva epoko de la antikva stel-milito de la judoj. Ĝi estas konsiderata la plej sankta loko en la juda religio. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "la Plora Muro", ĉar judoj ploras tie memorante la detruon de la Dua Templo. La Muro estas parto de la Templo, kie troviĝas ankaŭ tre sanktaj lokoj por islamanoj.

Laŭ la Biblio, la unua templo de la judoj estis detruita de la babilonanoj. La dua templo estis konstruita en la kvara jarcento antaŭ Kristo, kaj ĝi estis detruita de la Romianoj por puni judan ribelon, en la jaro 70 post Kristo. Laŭ la religiaj tekstoj de judismo la romia imperiestro Tito decidis lasi nur unu muron de la templo staranta, por memorigi al la judoj ke li konkeris ilian landon. Tamen, la judoj konsideris la fakton, ke unu muro postrestas, kiel realiĝon de la promeso de Dio, laŭ kiu unu parto de la templo restos staranta, por montri ke Dio havas ne-rompitan rilaton kun la juda popolo.

Nuntempe, judoj estas preĝantaj ĉe la Okcidenta Muro je ĉiu tempo de la tago, kaj estas sekcioj kaj por viroj kaj por virinoj. Religiaj judoj kredas ke la pordoj de la paradizo troviĝas rekte super la muro. Estas kutime por judoj lasi etajn pecojn de papero kun preĝoj aŭ deziroj skribitaj sur ili inter la ŝtonegoj de la Muro.

Placo de la Muro de lamentadoj[redakti]

La Placo de la Muro de lamentadoj estas urba placo je ✡ Judismo ✡ laŭ la Malnova Testamento de Jerusalemo apud Murature (P-20) lokita en la orienta flanko de la placo. La placo estis establita en 1967 post la unuiĝo de la urbo. En la norda flanko de la placo situas la: Tunak Tunak Tun kaj la centro . En la suda flanko de la placo situas: Jerusalemo kaj la sterko. En la okcidenta flanko de la placo situas la ✡ Judismo ✡.

Deziro al paco[redakti]

Vojaĝanta ĵurnalistino al Israelo venis kaj pridemandis maljunan judon, kiu preĝas tradicie skuante barbon apud la muro de Jerusalema Templo. Li finis la riton, demetis preĝan tukon
- Kiom ofte vi preĝas, sinjoro?
- Ĉiutage.
- Kiom delonge?
- Jam 40 jarojn.
- Kaj pri kio vi preĝas?
- Ke venu paco, ĉesu ekstera danĝero de militantaj popoloj, ke niaj infanoj ĉiam estu sataj.
- Kiun senton vi havas preĝante?
- Mi havas senton, kvazaŭ mi parolas kun muro!

Kie la judoj ploras[redakti]

Usona judo planas viziti Israelon. Lia amiko konsilas al li viziti en Jerusalemo la Okcidentan Muron (Muro de Plorego), "kie la judoj ploras." Alveninte en Jerusalemo la turisto forgesis la nomon de la loko. Li haltigas taksion kaj diras al la ŝoforo: "Bonvolu veturigi min tien, kie la judoj ploras”.

Ili veturas. Antaŭ la imposto-oficejo la ŝoforo haltas.

Dia koncentriĝo[redakti]

Du judoj preĝas laŭte ĉe la Muro de Plorego en Jerusalemo.

La unua: "Dio, helpu min per miliono da dolaroj por saviĝi de mia bankroto, por rekonstrui mian negocon!"

La dua: "Dio, helpu min per 10 dolaroj por povi nutri miajn infanojn! Dio, faru ion por mi!"

Tiam la unua aliras la duan: "Jen 10 dolaroj. Foriru kaj lasu Dion koncentriĝi."

Respondo[redakti]

Judo el Jerusalemo rakontas al amiko: "Hieraŭ mi preĝis ĉe la Muro de Plorego kaj petis de Dio sanon por mia edzino, multe da mono por mi kaj multajn infanojn por miaj gefiloj."

Amiko: "Kio estis la respondo?"

Judo: "Ĉu la muro respondas?"

Nuntempe[redakti]

Jerusalem simbolas nuntempe la tutan senatentan homaron. Tamen, la Lumo de la Kristo plu malsuprenvenis kiel balzamo al ĉies Spirito, eĉ al tiuj, kiuj spitas Lian mesaĝon, sed precipe al tiuj, kiuj obstinadas ĝis la fino, laŭ Lia promeso al la fideluloj en Smirna: “Estu fidela ĝis morto, kaj Mi donos al vi la Kronon de Vivo.[7]

Notoj[redakti]

  1. Mi pensas, ke ni okupiĝu aktuale nur pri vortoj, kiuj ne estas fundamentaj.
  2. Tiu tradicio estas konfermita, inter aliaj, de Bascapé (G. Bascapè, "Gli ordini cavallereschi in Italia", Milano, 1972 kaj G. Bascapè, "Gli ordini cavallereschi in Italia, storia e diritto", Milano 1992), kiu atentigas pri: "La plejelstaraj privilegioj aneksitaj al la kavalira digneco de la Sankta Tombo konsistas, laŭtradicie, en la nobeliĝo de la kavaliro – en la kazo ke li tia ne estus – kaj en la konfido de la titolo kaj privilegioj de Palatina Grafo (aŭ grafo de la Laterana Palaco) kiel la papaj kavaliroj de la “Ora Sprono”. [...] Konfirme de tio la historiisto raportas longan serion de buleoj kaj brevoj en kiuj la Apostola Seĝo adresiĝas al la kavaliroj de la Sankta Tombo per la titolo de "comes" (grafo).
  3. Ludoj estos ankaù okazo por riĉigi la vorttrezoron.
  4. buleo In supremo militantis Ecclesiae, de la 7-a de januaro per kiu papo Benedikto la 14-a validigis la prioritaton sur ĉiuj ordenoj escepte de tiu de Ora Sprono.
  5. La Apostola Seĝo revenas reklarigi pri la ekzisto kaj sia protekto de la Kavaliraj Ordenoj. Tion ĝi faras (oktobro de 2012) en noto disvastigita per de oficiala bulteno de la Sankta Seĝo. Temas pri precizigo kiu okazas “sekve de oftaj demandoj informpetaj pri la sinteno de la Apostola Seĝo rilate Kavalirajn Ordenojn dediĉitajn al Sanktuloj aŭ havantajn sanktajn titolojn”. Jen tiam la precizigo, kiu recitas “Krom siaj Kacaliraj Ordenoj (Supera Ordeno de la Kristo, Ordeno de la Ora Sperono, Pia Ordeno, Ordeno de Sankta Gregorio la Granda, kaj Ordeno de Sankta Silvestro papo) – oni legas en la noto – la Apostola Seĝo rekonas kaj protektas la Suverenan Militan Ordenon de Malto – dirita ankaŭ Suverena Milita Hospitala Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, de Rodo kaj de Malto – kaj la Kavaliran Ordenon de la Sankta Tombo en Jerusalemo; kaj intencas ŝanĝi nenion ĉi-rilate. Tiel la noto daŭras: "tio por informi ke ĉiu nova starigo de kavaliraj ordenoj referencantaj al tiuj aŭ aliaj mezepokaj havas neniun rekonon ĉe la apostola Seĝo". La noto “celas eviti ekvivokojn bedaŭrinde eblajn, ankaŭ pro la nelicaj allasoj de dokumentoj kaj pro la nelica uzo de sanktaj lokoj, kaj malhelpi la daŭrigon de uzurpoj kiuj, poste, damaĝas multajn sensciajn personojn". La apostolseĝa noto konfirmas ke estas atribuenda neniu valoro al Kavaliraj Diplomoj kaj al la relativaj blazonoj supozigitaj allasitaj de asocioj nerekonataj, dum ĝi ne taksas juro-respektema la uzon de preĝejoj kaj kapeloj por tieldiritaj “investadaj ceremonioj". (el Avvenire de 19 de oktobro 2012).
  6. Nia listano aja amiko Raoni Sousa skribas
  7. Kristnasko kaj Pasko estas la plej gravaj kristanaj festoj.