Jayne Mansfield

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kio okazis, mi ne scias."

~ Vi
Acca.jpg

Jayne Mansfield (denaske Vera Jayne Palmer; naskiĝinta 1933; mortinta 1967), patrono de Brazila Beletristika Akademio, estis antikva usona diino de kino, teatro, kaj televido. Ŝi estis ankaŭ noktokluba distristino, kantistino, kaj unu el la komercaj virinoj de la virgazeto Playboy. Ŝi estis ĉefa seksosimbolo de Holivudo de la 1950-aj kaj la komenco de la 1960-aj jaroj kaj alternativo de 20th Century Fox anstataŭ Marilyn Monroe kiu iĝis konata kiel "la laboristo de Monroe".[1][2] Ŝi estis konata ankaŭ pro sia bone reklamita persona vivo kaj reklamja kampanjoj, kiaj pere de nekaŝaj vestaĵoj.[3][4] Ŝi estis unu el originaj seksallogaj blondulinoj de Holivudo,[5] kaj, kvankam multaj homoj neniam vidis ŝiajn filmojn,[6] Mansfield restis unu el plej rekoneblaj ikonoj de la famulkulturo de la 1950-aj jaroj.[7]

Restoracio[redakti]

02273 o.jpg

Jayne Mansfield eniras restoracion. La kelnero sidigas lin kaj alportas menuon. Jayne ekzamenas la menuon. Dume, iu ĉe alia tablo diras (ne tro laŭte, sed kun klara voĉo, kiu atingas la tutan ĉambron):

"Dudek sep!"

Estas momenta silento, kaj preskaŭ ĉiuj en la restoracio ekridas. La kelnero revenas al la tablo. Jayne Mansfield petas manĝaĵon. Dum ŝi atendas, alia persono en la restoracio diras (sufiĉe laŭte, por ke ĉiuj aŭdu),

"Kvardek tri!"

Refoje, preskaŭ ĉiuj ridas. Kiam la kelnero alportas la manĝaĵon, Jayne demandas:

"Kial iu diras numeron tiam ĉiu ridas?"

"Ho," diras la kelnero: "Ĉu vi ne manĝis ĉi tie antaŭe? Mi klarigos. Antaŭ pluraj jaroj, kelkaj personoj manĝis ĉi tie kaj ŝatis rakonti ŝercojn. Sed, ne estis sufiĉe da tempo por samtempe ŝercrakonti kaj manĝi. Tial, la proprietulo de la restoracio kreis ŝerclibron, kiu enhavas la ŝercojn rakontataj ĉi tie. Ĉiu ŝerco havas numeron. Nuntempe, kiam ajn oni deziras diri ŝerco, oni nur diras la numeron. Ĉiuj konas la ŝercon, tial ili ridas."

Jayne pripensas dum manĝado. Kiam li eliras, li petas, ke la kelnero donu al ŝi la ŝerclibron. Dum kelkaj tagoj, la blondulino studas la ŝerclibron. Jayne reiras al la restoracio. Iu diras:

"Dek unu!"

Jayne, konante ŝercon, ridas kun la aliaj personoj en la restoracio. Kiam ŝi finas la aperitivon, Jayne klarigas la gorĝon kaj diras:

"Dudek du!"

Estas silento dummomente, kaj ĉiuj rekomencas manĝi. Jayne Mansfield ĉagreniĝas. Ŝi manĝas silente. Antaŭ ol eliri Jayne provas denove.

"Kvardek ok!" ŝi diras.

Ankaŭ ĉi foje, neniu ridas. Jayne eliras. Ĉe la pordo, ŝi demandas al la kelnero:

"Kial neniu ridas, kiam mi rakontas ŝercon?"

"Nu," diras la kelnero, "blondulinoj ja ne kapablas rakonti ŝercojn!"

Via Moŝto[redakti]

Jayne Mansfield estis arestita pro ebria kaj senorda konduto. Kiam ŝi estis sobra, oni kondukis ŝin antaŭ juĝisto Bejli. Juĝisto Bejli diris:

"Vi estas akuzita de ebriiĝo. Ĉu estas vere?"

Jayne diris, "Jes, via moŝto."

"Oni akuzas, ke vi kondutis malorde. Ĉu estas vere?"

"Jes, via moŝto."

"Ĉu vi havas senkulpigan klarigon?"

"Ne, via moŝto."

"Do," diris Juĝisto Bejli, "Kulpa! La monpuno estas kvindek dolaroj. Pagu al la aktisto." kaj frapas la martelon.

"Via moŝto," Jayne demandas: "ĉu mi ricevos kvitancilon por la pago?

"Jes," diris Juĝisto Bejli. Kial vi demandas? Ĉu vi ne fidas min?"

"Ho, mi fidas vin, via moŝto. Sed, iun tagon mi mortos. Tiam, mi aperos antaŭ Sankta Petro, kaj Sankta Petro diros: "Ĉu vi drinkis?" kaj mi diros: "Jes, mi drinkis." "Kaj Santa Petro diros: "Ĉu vi estis arestita?" kaj mi diros: "Jes, mi estis arestita". "Kaj Sankta Petro diros: "Ĉu vi estis monpunita?" kaj mi diros: "Jes, mi estis monpunita". "Tiam Sankta Petro demandos: "Ĉu vi pagis la monpunon?" Do, se mi ne havas kvitancilon, oni serĉos tra la tutan Inferon por Juĝisto Bejli, por ekscii ĉu mi pagis mian monpunon!"

Kariero[redakti]

0326 o.jpg

Mansfield iĝis grava stelulo en Broadvajo en 1955, grava stelulino de Holivudo en 1956, kaj ĉefa famulino en 1957.[8] Kvankam la kinkariero de Mansfield estis mallongdaŭra, ŝi havis kelkajn biletvendajn sukcesojn kaj ricevis premiojn Theatre World Award kaj Oran Globon. Ŝi ĝuis sukceson en la rolo de fikcia aktorino Rita Marlowe, kaj en la broadvaja versio de 1955–1956 Will Success Spoil Rock Hunter? kaj la samnoma kinversio de 1957. Ŝiaj aliaj konataj filmoj estis The Girl Can't Help It (1956), The Wayward Bus (1957), kaj Too Hot to Handle (1960).

Pro malpliiĝanta peto por grandmamaj seksallogaj blondulinoj kaj pro pliiĝanta negativa enuo kontraŭ troa reklamado, ŝi iĝis eksa biletvenda de la komenco de la 1960-aj jaroj,[9] sed ŝi restis populara famulino, plue allogante grandajn homamasojn ekster Usono pere de monhavaj kaj sukcesaj noktokluboj aperoj. En la seksespluata filmo Promises! Promises! (1963), ŝi iĝis la unua grava usona aktorino kiu faris nudan ĉefrolon en filmo de Holivudo.

En 1967, Mansfield mortiĝis en aŭtakcidento aĝe de 34, kun du aliaj.

Mirinda Hundo[redakti]

Jayne Mansfield eniras trinkejon kun hundo. Jayne asertas, ke la hundo povas paroli, kaj ofertas vendi ĝin. La kelnero ne kredas, ke la hundo povas paroli, kaj ne deziras la hundon. Sed, tiam, la hundo diras:

"Aĉetu min. mi petas, iu aĉetu min. Mia proprietulino estas kruela kaj aĉa. Ŝi foje frapas min kaj batas min. Mi estas bonega hundo. Mi estis vivsavinta hundo. Mi havas tri medalojn pro braveco. Mi petas, aĉetu min."

La kelnero demandas al la proprietulo:

"Kial vi vendas ĉi tiun bonegan hundon?"

Jayne respondas:

"Mi tute ne povas toleri liajn mensogojn!"

Notoj[redakti]

  1. Bibliografio.
  2. Por scii saĝon kaj moralinstruon.
  3. Por kompreni parolojn de prudento.
  4. Por ricevi instruon pri saĝo.
  5. Vero, justo, kaj honesto.
  6. Por doni al la malkleruloj spriton.
  7. Al la junulo scion kaj singardemon.
  8. Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion.
  9. Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn.