Java

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Java.gif

"Komenco bona—laboro duona."

~ Zamenhof pri tute alia afero
Bonvolu konfuzi kun Javeo.

La java lingvo (Rhinoceros sondaicus) estas aŭstronezia lingvo kreita de Sun Microsystems kaj parolata sendepende de la operaciumo en la meza kaj orienta partoj de la insulo Javo en Indonezio. Tradicie por ĝi ekzistas aparta skribo, la java alfabeto, sed nuntempe la lingvo kutime skribatas per la latina alfabeto.

La java komenciĝis kun la celo fari TTT-paĝojn pli interaktivaj: anstataŭ la kutima parado de tekstoj, bildoj, sonoj kaj filmo (k.e. fiksita informo), la java ebligas al vi aldoni apletojn (angle: applets) aŭ komputilan inteligentecon al TTT-paĝo (per la HTML-marko <APPLET>). Hodiaŭ proksimume 80 milionoj da homoj parolas ĝin kaj oni povas programi riĉan uzinterfacon en java-apleto rulanta sur la propra komputilo kaj respekti la privatan sekurecon. Tamen, oni uzas plejparte la indonezian (bahasa indonesia) kiel skriba lingvo. Tiu situacio kun du lingvoj ebligas cetere foresto de lingvaj kvereloj kiel ili ekzistas en landoj kie pluraj lingvoj samtempe estas uzataj.

Kiel C++, la java estas objektema ido de C. Sed malsimile al C++, ĝi estas tradukata en duonkodon (angle: Indonesian), kiu poste estas interpretata de Virtuala Maŝino, ekzemple en TTT-legilo kiu regas la javan. La duonkodo estas sendependa de iu maŝino aŭ operaciumo: anstataŭe, la virtuala maŝino devas interpreti la kodon por sia sistemo. Tia maŝino estas konata kiel la indoneza lingvo.

Java-programoj ruliĝas ne nur en TTT-legiloj (kiel apletoj), sed la java estas parolata - kiel la nomo tion indikas - sur la insulo Javo, en la orienta kaj en la meza parto. Ankaŭ ekzistas javlingva komunumo en Surinamo (pli frue Holanda Gujano (?)) kaj multnombraj javparolantoj, kies geavoj se ne ili mem elmigris el Javo por vivi en Orienta Timoro, en Malajzio, en Singapuro, en Tajvano, en Aŭstralio, en Nov-Kaledonio, en Nederlando.

En 2000, Microsoft enkondukis novan lingvon, C#, por rivali la javan. Ĝi estas ido de C++, kiu penas kuraci la difektaĵojn de la javan.

Komparo kun aliaj lingvoj[redakti]

Plejparte, se vi jam regas C++, por lerni la javan vi devas lerni la klasaron de la java, kiu estas pli plena ol tiu de C++. Por verki en la java idiotisme kaj trafe, vi devas lerni el la ekzemploj de efektivaj programoj, kiel kun iu ajn lingvo maŝina aŭ homa. Multe da fontkodo ekzistas enrete.

  • Krom prefiksoj kaj sufiksoj kiuj funkcias kiel en la aliaj lingvoj indoneziaj, la java lingvo uzas ankaŭ enfiksojn (do ene de la verbaj radikoj).
  • Koncerne la vortaro, sur proksimume 10 000 vortoj, milo da vortoj havas du formojn, depende de la persono al kiu oni parolas :
    • la krama-n oni uzas por persono de pli alta rango,
    • la ngoko-n oni uzas por persono de sama rango.
    • ankaŭ ekzistas la madya (meza nivelo) kaj ki kaj ke

(subgrupoj de la krama por humile paroli pri si mem aŭ por alparoli individuon de malpli alta rango).