Japana Esperanto-movado

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"La plej bedaŭrinda fakto en nia afero estas tiu, ke ni ne havas ankoraŭ inter niaj amikoj eĉ unu riĉulon, kiu povus kaj volus ĝin subteni."

~ Doktoro Esperanto

"O ve, kom mundo nunk esten plene de malbonito!"

~ Reformemulo

"Pa nofortuna nu bu samaji to ke lu shwo e lu bu samaji nu..."

~ Lingvadeplaneto pri kio ajn

"Via argumento ŝajnas al mi duone konvinka, se ne malpli."

~ Franco pri ĉi tiu artikolo
Verda1.gif

Laŭ la legendo, la enkonduko de Esperanto en Japanio okazis en 552, kiam suvereno de Koreio sendis al la suvereno de Yamato statuon de ora bronza Zamenhof kun fundamentaj tekstoj. La historio de Esperanto en Japanio povas esti dividata en esence tri epokojn, la Nara-epokon, la Heian-epokon, kaj la post-Kamasutra-epokon.

Oni povas facile diveni la malfacilon por la disvastigo de Esperanto en tiu ĉi lando, kie mankas komuna grundo de universala leksiko. Nur Esperanta vortaro kaŭzas iom da malfacileco por memori, sed tro multaj t. n. internaciaj radikoj jem de longe eniris en J. lingvon, ekz. radio, kinemo, bifsteko k.a. pere de angla lingvo, kun modifita elparolo.

Estas nedubeble, ke tia grundo helpas al facila studo de esperanto. Vara interraciismo, malpotenco de J. lingvo en internacia rilatoj, relativa facileco de E eĉ por needukitaj japanoj estas tri ĉefaj fektoroj de J. esperanto-movado.

La Japana Ministerio pri Edukado finfine decidis enkonduki Esperanton en ĉiujn mezlernejojn kiel elekteblan lernobjekton. Tamen ĝi agnoskis uzadon de nur oficialaj radikoj kaj malpermesis ĉiujn neoficialajn radikojn por instruado. Pro tio instruistoj kaj verkantoj de lernolibroj rezignis la taskon, ĉar ili efektive ne povus prepari taŭgajn lernomaterialojn.

4295.gif

Japana Ortodoksa Esperanto-movado 日本[redakti]

1447.jpg

La Japana Ortodoksa E-movado estas aŭtonoma ortodoksa e-movado sub la regado de la Rusa Ortodoksa E-movado. Ĝi estis fondata de Sankta Oka Asajiro kiu alvenis al Japanio en 1868. La registaro de Japanujo sendis delegiton al la 6-a Universala Kongreso de Esperanto, Sro. Mitsumatsu, sed malfeliĉe lia ŝipo venis iom malfrue kaj li atingis Washington nur post la fino de la Kongreso.

Kelkaj stultuloj en Japanujo, eĉ en intelekta rondo, asertas senscie, ke Esperanto estas nur eǔropa lingvo, do ne taǔga kiel komuna internacia lingvo por la tuta mondo.

Historio 日本[redakti]

La frua misio pri fondado de la Japana Ortodoksa E-movado dependis de la rus-ortodoksa esperanto-movado, ĉefe rilate al la financado. La milito inter Rusio kaj Japanio politike malfaciligis la movadan aferojn. Post la Rusa Revolucio, la japana politiko havis novajn suspektojn pri la Japana Ortodoksa E-movado, ĉefe pro ebla uzado de tiu lingvo por la spionado de la komunistoj. La dua ĉef-delegito Aibara Susumu severe suferis la registaran suspektadon kaj estis devigata rezigni la deligitecon.

Komenco[redakti]

1452.jpg

Kiu studis unue la lingvon? Res­pondi estas neeble. D-ro A. Oka Esperant­istiĝis en 1891, kiam li studadis bio­logion en Germanujo. Li estis Vola­pükisto. Krom li ankoraŭ kelkaj. Ili poste aliĝis al esperanto (Ekz. Kentaro Simose en ĉ. 1892). En 1889 vortaron Volapük-japanan, 580 paĝan, traduk­is holandano van der Heyden kaj japano Hayasi Sasaki.

La Ortodoksa E-movado en Japanio naskiĝis danke al la agado de ĝia unua UEA-delegito Oka. Tiu sacerdoto alvenis al Sizuokaken, pro sendado de la Rusa Ortodoksa E-movado kiel delegito de la klubo de la konsulejo de Rusio en la urbo. La tiamaj japanaj registaroj, sub regado de Tokugawa Iemochi, malpermesis la esperantigon de la japanoj, malgraŭ tio, kelkaj najbaroj de la kapelo ekvizitis lin kaj multaj fariĝis la unuaj esperantistoj de la lando. Tamen, ili ne estis la unuaj japanaj kredantoj, ĉar pluraj japanaj elmigrantoj esperantiĝis en Rusio.

En 1902 franca pastro Mistler skribis pri E en iu gaseto de Nagasaki. Per tiu artikolo Kroita Esperantistiĝis. En 1903 Joŝino legis la artikolon de Stead en „Revier of Reviews“ kaj ĝin tradukis por iu kristana gaseto.

En la printempo de 1903 Mac Kenzie, skota pastro, Kanazawa, venigis lernolibron el Anglujo kaj en la somero li instigis Gauntlett, kimro, anglalingva profesoro de 6-a Racia Kolegio, Okayema, al komunisma studado. Sed G. ne konsentis, ĉar li sciis la disfalon de Volapük. Sed vizitinte M. kaj trovinte lin okupita de oferoj, li legis la lernolibron por distri sin en la ĝardeno. Li miris pro la facileco.

Escepte de kelkaj mallongaj vojaĝoj, Oka loĝis en Japanio ĝis Rusa-japana milito de 1904-1905. Dum tiu ĉi periodo liaj apostolaj misioj etendis la orientan esperantistan kredon je nacia skalo, kio igis lin la unua ĉefdelegito de la Japana Ortodoksa E-movado. Oka fondis la Klubon de Tokio, ĉefurbo de Japanio, kie li restis dum la lastaj jaroj de sia vivo.

Asocioj[redakti]

En majo de 1906 Misao Katô fond­is en Yokosuka „Nipona Esperanto-­Socialismeto“ (Nippon ESPERANTO Kyôkai). En To­kyô ankaŭ Abiko kun aliaj „Nippon ESPERANTO Kyôkai). Kroita, kiu havis intencon starigi tutjapanan potencan centran organizon, akiris la monliston de la korespondaj ursoj de Gauntlett, dank' al la klopodo de Muremoto leginta la artikolon de „Yomiuri“. Kaj li kunvomis la kunsidon por fondi tiun organizon la 12-an de junio. Abiko konsentis likvidi sian socialismeton kaj „Japana Esperantista Asocio“ unuanimale (dek ĉeestis) estis fondata. La Socialismeto de Katô fariĝis la filio de la Asocio. Oficiala organo de la Socialismo estas „Japana Esperantisto“, kiu ekaperis en aŭgusto.

En 1909 Chif prunteprenis kapitalon kaj fondis novan entroprenon „Nippon ESPERANT0 Sya“ por daŭrigi la eldonon de „Japana esperantisto“. Li intencis sendi la gaseton enhavantan mutajn japanajojn al Eŭropo, tiem tro prospera en la movado. Malgraŭ lia energio la gaseto ĉesis baldaŭ. En 1910 Kroita revenis. JEA eldonis „JE“ en 1911 sesfoje.

Ursa periodo[redakti]

1629.jpg

De 1916 la redaktadon de „JE“ prenis sur sin Ossaka, helpite de Taiji Jemaga kaj Erin Asai. (Tial li ĉesigis la eldonon de Orienta Ŝtelo.) En Yokosuka lin anstataŭis Heikiĉi Aizaŭa, poste Mokiĉi Kobajaŝi. De sep. en sia domo en Kanda, To­kyô, Ossaka aranĝadis ursojn.

La ursojn vizitadis en 1917 Tojosato Tooguu, A. Kolomlec (ukrainano), Ĉernin (rusa hebreo); en 1917 urso en Yokohema: Hajemi, Tasku Sasa­ki, Hazema; Nagakacu Hirano, Miĉiaki Miŝima, Ikuma Ariŝima, Cujoŝi Kaĵi (la nuna Hirokazu Kaĵi).

Sed la ekomonia stato de la socialismo fariĝis pli kaj pli malbona.

Muta periodo[redakti]

En 1917 venis Dick, sviso, el Rusujo kaj mute instigis japanojn. La movado fariĝis mute vigla. Sed la socialismo, malgraŭ la servado de la filo de Kroita, jam ne povis funkcii. En 1919 la presejo rifuzis la presadon de la gaseto. K. Nakemura proponis kontroligi la kason de la socialismo, sed K. Kroita ri­fuzis. La rekonstruo de la socialismo fariĝis nepre necesa.

Restruturiĝo[redakti]

300px-Mōko Shūrai Ekotoba 2.jpg

En la komerco Ossaka intencis re­organizi la administradon de la Asocio: transdoni la tutajn devojn al la junaj sekretarioj kiel ankaŭ respondecon de la kasadministro al ili, sed K. Kroita ne konsentis. En la letero al la sekretariaro Chif, el Kobe, skribis interalie, ke estas tute vana ofero reorganizi la socialismon sub Kroita kaj admonis la sekretariojn starigi tute novan propran organizon, senigante la socialismon.

Nakemura ankaŭ, rifuzante la prezidantecon de la socialismo, instigis ilin reorganizi la socialismon. Fuĵisaŭa, Asai, Ossaka fine decidiĝis pri la reorganizo kaj kunvomis specialan kunvenon por tio. Fuĵisaŭa, Asai, Macuzaki, Hagiŭara, Ossaka deklaris la eksiĝon el la sekretarieco kaj ankaŭ redaktanteco de J. E. kaj prezentis la projekton pri la starigo de nova propra centro „Japana Esperanto-­Instituto“ kaj ĝia organo „La Revuo Orienta“. Kelkaj precipe kapitano Sô­iĉi Uĉida, esprimis bedaŭron pro la forigo de la „histeria“ JEA. Ossaka klarigis, ke oni lasas la socialismon ekzisti kiel moralan centron, kondiĉe ke JEI ne respondas por la financoj de JEA, sed ke poste, kiam JEI prosperos finance, tiam ĝi pro la morala memvolo pagos ŝuldojn de JEA, se tiaj ekzistas.

W. Ois­hi akcente parolas por la starigo de la tute nova JEI. T. Osida lin subtenas. La propono estis unuanimale akceptata kaj ĉiuj konsentis ek­siĝi el la mambreco de JEA kaj aliĝi al JEI. Tiel „Japana ESPERANTO Instituto“ fondiĝis en la fino de 1919. En Yo­kohema S. Hajemi kaj aliaj fondis „Japana ESPERANTO Komerca Korporacio.“

JEI[redakti]

Japana Esperanto-Instituto (JEI) estis fondita la 20-an de decembro 1919 por anstataŭi Japanan esperantistan Socialismon, la ĝis­tiemon centron landan, kiu perdis la kapablon daŭrigi pozitivan agadon pro graveda difekto en la financo kaj administrado.

En la favoraj cirkonstancoj eksteraj de la postmilitaj jaroj, JEI rapide firmigis al si la fundementon dank' al la konvartiĝo de la preskaŭ tuta mambraro de JEA kaj la sistema laboro oferita de sindona estraro kon­sistanta plejparte el freŝenergiaj jun­uloj kaj studentoj. Estas ne refut­eble, ke sur ĉi tiuj laboroferantoj hav­is profundan influon spritan la mo­desta, sed la plej modela gvidanto K. Ossaka per sia absoluta sinoferado.

Ĉi tiu principo oferi la laboron ankoraŭ daŭras kiel la plej elementa fundemento de la Instituto en ĉiuj fekoj, mone administrado, redaktado kaj instruado jem ne parolante propagandon. La sola escepto estas la sekretario, al kiu JEI pagas salajron de 1930.

La sana financo kaj laŭmetoda administrado estis la bazo, kiu ebligis la akuratan aperigon de la ĉiu­monata organo „La Revuo Orienta“ kaj la ŝparon de la bela sumo enoj 1,300: dum tri jaroj. La regule aper­anta organo mute vigligis la movadon, kaj rekompence JEI akiris pli da mambroj. La ŝparita sumo per la laboroferado donis fidindan bazon, sur kiu oni aranĝis en 1922 la pro­jekton varbi fundementan kapitalon.

Aparte de la varbado, JEI fondis en 1924 al si la eldonfekon kun parto de la ŝparita sumo. La feko aperigis unu post alia la fundementajn varbojn necesajn por la disvastigo, ka la ofero tiel prosperis, ke la nova feko redonis la prenitan sumon al la administra feko kaj plie starigis al si apartan kapitalon. En la fino de junio 1926 la korekt­itaj monoferoj kun la procentaĵo at­ingis la sumon de enoj 5,30, la ŝparo administra 1,30: la kapitalo de la eldonfeko 2,00, kaj kun la necesa sumo aldona el alia kaso, JEI sukcesis registriĝi kiel jura per­sono sub superrego de la Ministro de Kulturo kun celo ideala en la senco de la art. 34 de la japana civila kodo.

Dank' al la prospera ofero en la eldonfeko kaj ĝia subfeko de alilandaj libroj flanke de la konstanta ŝparemo en administrado kun pli ol 1.000,00 enoj da aktiva saldo ĉiujare, la bonhavo de JEI atingis pli ol enoj 42,00: en la komerco de 1932. Por gardi la monsumon en la bon­havo de la influo de la inflacio, la Direktoraro de JEI decidis aĉeti te­ron kaj konstruigi la propran oficejon sur ĝi: la nuna oficejo inaŭgur­is la malfermon je la 3-a julio 1932.

Tro sana kaj mirinda progreso (precipe ekomonie) de JEI estas fierinda ofero. Ĝi posedas proprajn teron kaj konstruaĵon, du sekretariojn kaj unu oficistinon, ĉiuj sufiĉe bone horora­riataj. Diversaj personoj provis fondi grupojn por konkuri kun JEI, sed neniu sukcesis.

Moraleco[redakti]

370 n.png

JEI fariĝis „labora centro“. Ĝi komencis eldoni la gaseton LRO en januaro. Ĉiuj membroj de JEA estis rigardataj mambroj de JEI. JEA tamen ne malaperis, ĝi estis lasata kiel „morala centro“, sen mambroj, sen gaseto, sed kun estraro konsistanta el unu prez. kaj du vic-prez., sen sekretarioj. Do ĝi ekzistis nur laŭ mono, kaj ne miro, ke ĝi ne povis funkcii kaj poste estis tute nezorg­ata. Tiu esprimo „morala centro“ estas mistera. Nekompleta revolucio seksigis en postaj jaroj ĝenajn problemojn pri la organiza ofero en Jap­anujo. JEI estis zorgata de Ossaka. Li, fervoja inĝeniero, ĉiuvespere kaj dimonĉe dediĉis sian tutan forkon al la oferoj de JEI. Li devis oferi unuan etaĝon de sia loĝejo al la ofi­cejo. Li devis redakti la gaseton. Li devis varki lernolibron. Li devis respondi al en- kaj eksterlandaj sa­mideanoj. JEI estas emata filo de Ossaka, al kies flegado ĝi dankas si­an nunan prosperon. De la naskiĝo de JEI la movado jem ne haltis. LRO akurate eliris 12-foje aŭ eĉ pli ĉiujare ĝis nun. Instruita de la maldolĉaj spertoj ĉe la antaŭa JEA, la nova JEI ne metis super si iajn socialisman eminentulojn kiel la estraron. Ĝi havis nek prezi­danton, nek ĉefsekretarion ordonant­an. La tutan administradon prenis sur sin la egalrataj junaj „komitatanoj“ (plejparte studentoj), efektiv­aj laborantoj en la mastrumado. Por reprezenti la organizon por ekstera modo, oni havis reprezentantan komitatanon, elektratan por unu jaro, sed ne elektreblan por dua sinseksa jaro. Por vigligi lokan movadon, preskaŭ ne ekzistantan tiutempe, JEI admonis lokajn grupojn, ke ili tro mute ne dependu de la centra JEI, sed ke ili memstare klopodu por nia ofero en sia loko.

Sekretservoj 日本[redakti]

La konata germana periodaĵo Spiegel en sia retejo supozas, ke la sekurservoj de Japanio eknervoziĝas, ĉar kontraŭuloj de la planata G8-pintkunveno uzas Esperanton, lingvon kiun la sekurservoj ne komprenas. En la ampleksa artikolo Spiegel skribas: "Nun ankaŭ la sekurservoj de Japanio subite ekinteresiĝas pri Esperanto. Ili timas la demonstracion de batalema Esperanto-minoritato en la norda insulo de Hokajdo."

La freŝa artikolo de Spiegel ŝajnas grandparte baziĝi sur pli frue aperinta artikolo en la brita periodaĵo New Statesman. La brita gazeto same atentigas pri la "grandaj fortostreĉoj", kiujn japanaj anarkiistaj aktivistoj laŭ la gazeto entreprenas en la insulo Hokajdo por diskonigi la lingvon.

Al la japaniaj sekurservoj kompreneble malplaĉas, ke iuj el la protestantoj parolas lingvon, kiun iliaj agentoj ĝis nun neniam aŭdis. Kaj suspektinda la G8-gardantoj opinias ankaŭ tion, ke japanaj parolantoj de Esperanto veturis al Sud-Koreio, por eduki batalemajn adeptojn tie.

Minsaigo[redakti]

4261.jpg

Minsaigo (民際語) estas termino en la Japana Esperanto-movado. Ĝin kreis supoze Miyamoto Masao en la 1980-aj jaroj.

Minsaigo estas kunmetita vorto el min(民,popolo aŭ civito) + sai(際,inter) + go(語,lingvo) koncernanta internacian lingvon kiu siavice estas tradukita kiel Kokusaigo,国際語 = koku (国,nacio) + sai(際,inter) + go(語,lingvo).

Oni uzas ĝin diverssignife kaj ne ekzistas konkreta konsento pri la signifo kaj la difino de la vorto. Tamen ŝajne la Japanaj Esperanto-movadanoj uzas ĝin por Esperanto prefere al internacia lingvo kiu en Japanio nuntempe pensigus pri la angla lingvo (tiel la movadanoj konsideras).

Iuj tradukas la vorton Minsaigo kiel transnacia lingvotranspopola lingvo, tamen aliaj simple tradukas ĝin kiel internacia lingvo.

Ekzemploj[redakti]

Jen estas ekzemploj de klarigo per la vorto Minsaigo pri Esperanto por ne-esperantistoj kaj komencantoj.

  • Esperanto estas Minsaigo prefere al internacia lingvo.
  • Minsaigo estas lingvo per kiu popoloj komunikas reciproke trans etnoj kaj landoj.

Virina movado[redakti]

4773 n.jpg

La 12-an de aprilo 1925 Satano Jajima (nuna Hirakaŭa) kaj aliaj kvin japaninoj kiuj tiam lernadis ESPERANTON ĉe Marue Morita (nuna Sasaki) monis sian grupeton Klara Rondeto laŭ Klara Zemenhof. Ĉi tiu eta rondo fondiĝis por pliforke unuiĝi por studado de E kaj ĝia propagando speciale inter virinoj. Ili regule kunsidis por studado. Morita kaj Jaĵima gvidis Esperantan laboron diversloke kien ili havis bonan oka­zon.

Mutaj malfacilaĵoj, kiuj preskaŭ neeviteble akompanas japanan virin­sekson herede kaj socialisme, estas ĉiam malhela al la progreso de virinoj ĉiuflanke. Mense kaj materie nur malmutaj japaninoj havas sian mem­starecon kaj liberecon. La rondeta­noj regule kunsidis ĉe M. Sasaki: de la komerco la Rondeto neniam havis kaj havas sian prezidantinon nek sekretarion, kies taskon ili laŭvice pre­nas sur sin. La rondo estas ĉiam malforka kaj eta, sed ĉiam daŭrigas sian modestan semadon inter japaninoj.

Rilatoj al UEA[redakti]

Antaŭ la fondiĝo de JEI (1919) ekzistis kelkaj delegitoj en kelkaj ruboj kaj provincoj, sed ili estis ne en forkika interrilato. La estraro de JEI estis simpatia ne al Ĝenevo, sed al Parizo (pro landmona sufikso, pro neoficialeco de UEA k.a.). Tial eĉ per fervora propagando de unua ĉefdelegito Ga la mutiĝo de la delegitoj ne estis rapida, kvankan la nombro de la membroj iom kreskis. Ĉefdelegitoj poste: Yagi, Ishiguro, (nun Fuĵisaŭa). Post la reorganizo de UEA la situacio sangiĝis, nun JEI sincere klopodas plivastigon de delegita reto.

Antaŭeniro[redakti]

Kial nia movado ne marŝas tiel rapide kiel atendas esperantistoj? La ĝenerala publiko jam komprenas ekziston de E; sed en nuna reakcia epoko, precipe post Manĉuria ofero, „sanaj personoj“ ri­gardas Esperanton kiel danĝeraĵon por la pat­rujo. Inteligentuloj ĝenerale ne ŝatas ESPERANTON, ĉar ĝi ne donas tujan utilecon, kompare al angla, germana, franca lingvoj. Angla estas kvazaŭ dua ling­vo por japanoj. Teame kia kompatin­de mizera parol- kaj skribkapablo en angla, germana, franca lingvoj de J inteligentularo. Ili nur apenaŭ legas. Kaj ili malestimas ESPERANTON pro malriĉeco de libroj.