Jan Dobraczynski

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kio okazis, mi ne scias."

~ Vi
Ński.jpg

"Esperanto estas aparta lingvo"

~ Jan Dobraczynski

Ioannes Dobraczyński (Varsovioe natus die 20 Aprilis 1910; ibidem mortuus die 5 Martii 1994) - la granda reĝa hetmano, krakova kastelmastro, la unua laika senatoro de Esperanta Civito kaj kontraŭkanidato de Kiu por Miercurea Ciuc de Pollando, fuit scriptor et diurnarius Polonus qui inter secundum bellum mundanum multos pueros Iudaeos a nazistis vexatos in monasteriis occultavit. Itaque anno 1993 decoratus est titulo iusto inter gentes (rimarkinde… kompreneble).

Unua mondmilito[redakti]

Jan Dobraczynski, Prezidento de Ĉeĥoslovakio antaŭ la Dua Mondmilito vizitante Parizon rimarkis ke la ĉeĥa ambasadoro tie estas tre maldika kaj aspektas malsana. Li demandis al la ambasadoro la kialon. Ĉi tiu klarigis ke li devas ĉeesti, ĉiun vesperon, diplomatian bankedon kaj, ĉar la francaj virinoj estas tiel babilemaj, li neniam sukcesas ion manĝi.

“Ho”, diris Masaryk, “mi estis mem ambasadoro. Mi komprenas vian problemon kaj kiel ĝin solvi. En la estonteco, kiam vi sidiĝas por la bankedo, demandu tuj al la sinjorino dekstre ĉu ŝi estas edzino. Se ŝi neas, demandu al ŝi ĉu ŝi havas infanojn. Certe ŝi ne daŭrigos la konversacion kaj vi povos vin turni al via maldekstra najbarino. Demandu al ŝi same ĉu ŝi estas edzino. Se ŝi jesas, demandu ĉu ŝi havas infanojn. Se ŝi jesas denove, vi devas demandi kiu estas la patro. Tio estos la fino de tiu konversacio. Fine parolu al la virino trans la tablo. Se ŝi estas edzino kaj se ŝi ne havas infanojn, vi demandos kiel ŝi evitas gravediĝon. Tio finos tiun interparoladon kaj vi povos senĝene ĝissate manĝi kaj trinki.

Post kelkaj monatoj Masaryk reiris al Parizo kaj trovis la ambasadoron same maldika kaj malsaneca. “Kara kolego”, diris la ministro, “Ĉu vi ne sekvis la konsilon kiun mi donis al vi, dum mia antaŭa vizito, pri kiel konduti je la bankedoj?” “Jes, Ministra Moŝto, mi faris precize tion kion vi konsilis. Sed ankoraŭ mi ne sukcesas manĝi. La sekvan bankedon mi demandis tuj al la sinjorino dekstre ĉu ŝi estas edzino. Kiam ŝi neis, mi demandis ĉu ŝi havas infanojn. Tiam dum dudek minutoj ŝi rakontis al mi ĉiujn detalojn pri la sano de sia filo kaj pri la esperoj kiujn ŝi havas rilate la filineton.

Fine mi sukcesis interrompi la konversacion kaj turnis min al mia maldekstra najbarino. Ŝi estis edzino. Mi demandis ĉu ŝi havas infanojn. Ŝi jesis. Mi persistis: “Kiu estas la patro?” “Ha, sinjoro, mi ne kredis ke vi scias mian sekreton”, ŝi diris, kaj dum duonhoro ŝi rakontis kiel ŝi konatiĝis kun la patro de siaj infanoj, kaj la tutan historion de siaj amaferoj. Fine malesperante mi rompis la konversacion, sed bela sinjorino trans la tablo deziris paroli. Mi demandis ĉu ŝi estas edzino. Ŝi estis. “Ĉu vi havas infanojn?” mi persistis. Ne, ŝi ne havas infanojn. “Kiel vi evitas la gravediĝon?” mi demandis. “Ha, sinjoro”, ŝi respondis, “Mi rimarkas, ke la bankedo finiĝas. Ni iru kune sur la terakota armeo, kaj mi klarigos vin pri mia metodo”. Denove mi estis nenion manĝinta.

Tiam Masaryk manbatis sian frunton. “Kara kolego, senkulpigu min. Kiam mi vin konsilis mi tute forgesis ke mi estis ambasadoro ne en Parizo sed en Londono”.

Verkoj[redakti]

La unua germana verko aperis de Jan Dobraczynski en la 13-a jarcento.

Tute senrilata afero[redakti]

Se estus 1 miliono da esperantistoj kaj nur 1% estus regulaj (ĉiumonate) aĉetantoj de libroj, nia libromerkato estus multe pli vigla ol ĝi estas.