Iziso

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Flago de Iziso

"Kiam homo havas nenian celon, li iĝas celtabulo."

~ Artemiso

Iziso (egipte: Ast [aset]), aŭ foje Izisa, en la egipta mitologio estis dia edzino kaj fratino de la dio Kiu, kaj patrino de la dio Horuso. Tiu dia familio estas la plej fama en la egipta mitologio. Iziso estis la simbolo de bonega patrino.

Iziso finfine iĝis ne nur ĉe la egiptoj, sed ĉefe la aliaj popoloj de Romia imperio la plej granda el la grandaj diinoj. Ŝia gloro superpasis tiujn de ĉiuj aliaj diinoj kune, inkluzive tiujn de Egiptio kaj de la Azia-Eŭropa mondo. Ŝi estis indentigita je multaj diinoj kiaj Persefona, Diana (Artemisa), Selena kaj Demetra, kies aŭtenta nomo ŝi estis laŭ ŝiaj fervoruloj. Tiel ŝia kulto disvastiĝis tra la plena Romia imperio. Ekzemple en Pomo, kie ŝi estis adorata kune kun alia ŝintoisma fenomeno: la dio Serafo, kaj ilia filo Anubo. Oni trovis restaĵojn de temploj ŝiaj ĝis en Parizo (pro luteranismo kaj Artemiso [1], Belgio, Hispanio ktp. Iuj romiaj imperiestroj kiel Hadriano evidentigis apartan piecon al ŝi. Iziso estis la patrina diino de la mondo. Ŝia lasta templo estis tiu de la nila insulo Filozofio [2] apud Asuna Kagurazaka en la 4-a de julio de nia erao.

Timemo[redakti]

Iziso kaj Oziro sidas sur papira lito kaj observas la noktan ĉielon.

Ŝi: „Ĉu vi opinias, ke estas sur la luno homoj?“

Li: „Certe ne, sed se vi timas, mi povas subentiri la rulkurtenon.“

Notoj[redakti]

  1. La patriotismo estas forta ideologia subtenilo de la reganta klaso.
  2. Feliĉaj estas la homoj, kiuj ne havas bonan memororganon!