Io

El Neciklopedio
(Alidirektita el Io ajn)
Iri al: navigado, serĉi
Sampba3.jpg

"Io ajn eblas, se oni simple kredas, ke ĝi eblas."

~ Usonano pri io

"Ĝi ne estas ankoraŭ io grava."

~ Zamenhof pri io

"Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero."

~ Dio pri io

"Ito, do, esas posibla cience e teknike... ma ne praktike"

~ Idisto pri io

Io (bonalingve ujo) estas io ajn, kio estas aŭ ne estas.

Io ne povas fariĝi el nenio, krom pere de Dio. Sed ankaŭ Dio estas io. El kio venis Dio? Nenio, laŭ mia scio.

Vortfarado[redakti]

Esperantio estas io, kio temas pri Esperanto. Britio estas io, kio temas pri britoj. Francio estas io, kio temas pri francoj. Latina ekvivalento estas "res publica" (respubliko), kiu laŭvorte signifas "la aferon publikan", aŭ "ion publikan".

Mafio estas io, kiu temas pri mistera lingvo kun ISO-kodo maf, nomita Mafa en la angla malgraŭ provokoj de kelkaj skandelemaj personoj kaj gazetoj.

Sed aparte : Instiga okazaĵo por mia interveno fakte estis jena rimarko kion mi ricevis de s-ro Schaeffer el Aalen : "Kara Forstbirdo! Mi estas profunda malamiko de uzado de -io por nomi landonomojn, ĉar ĝi estas kontraŭfundamenta. Se oni enprofundiĝus en nian lingvon, oni ne povus sekvi tiun malplibonigon de la lingvo, ĉar ili produktas konfuzon laŭ la iam estinta klara lingvo. Ĉu ne ekzistas multaj vortoj kiel biologio, elegio, filozofio ktp. ktp., kiuj absolute ne estas landoj. Do kial oni ne restas ĉe la fundamenta -ujo aŭ -lando? Min kiel germano trafas la malĝusta Germanio meze en mian koron, ĉar mia patrujo ja en mia lingvo nomas "Deutschland", kio estu en Esperanto Germanlando (simile vi kiel flandro certe neniam aŭdis Nederio!!!). Krome signifas "Germanio" unu elemento el la "perioda sistemo de la elementoj" kaj Polio certe "infana paralizo". Kaj jam oni vidas, kia tiu diabla -io kaŭsas aliajn lingvajn fuŝojn, ekz. jam oni legas anstataŭ aŭstra aŭstria, kaj ankaŭ kroatia, hungaria, rusia. Ni volas havi Esperanton kiel mondan interkomprenilon kaj mem zorgas jam hodiaŭ pri dialektoj. Mi pensas, ke vi jam vidas, ke tiu pidĝiniĝo baldaŭ faros Esperanton same malfacila kiel la hodiaŭaj naciaj lingvoj jam estas. Ĉar al mi ne bone regas la franca lingvo, mi eble ne tuj trovos solvojn por via traduklaboro. Sed mi penegos diskuti kun kelkaj fakuloj vian problemon kaj raportos post sukceso. Jam nun mi proponas jenan: Afrotropical : afrika tropiko (adj. afriktropika) Région antarctique : Ekozono antarkta Indomalais : Hindomalajsujo (eble Hindomalajsa regiono) Paléarctique : Ekozono palearkta Néarctique : Ekozono nearkta Néotropique : novaj tropikaj zonoj Océanien : Ekozono oceanuja

Post pli ol 25 jara Esperanto-instruado mi restas al tre frua eldiro de mi: La plej komprenebla Esperanto internacie estas la memklariganta Esperanto. Do oni ne serĉu ĉiam neologismojn, sed iomete streĉu sian cerbon. (Internacie oni certe pli bone komprenas "manĝbastonetoj" ol la japandevenaj "haŝioj"). Mi esperas, ĉar mi estas Esperantisto, ke vi komprenas min kaj salutas vin amikece "

Mi pensas ke s-ro Schaeffer tute pravas, kaj por tio mi intencas ekde nun ĉiam adopti la "-ujo"finaĵon por indiki regionojn, landojn,...

Klara klarigo[redakti]

La Fundamenta tabelvorto estas "io", ne "i". La fina "o" ne estas substantiva finaĵo, sed parto de dulitera morfemo. La ne-Fundamenta sufikso estas "i", al kio povas aldoniĝi substantiva O-finaĵo.

La aûtoroj de PIV rigardas la finaĵojn -o kaj -a ĉe tabelvortoj kiel ne estantajn parto de la radiko. (Tamen la sinteno de Bertilo, laŭ kiu ili estas nedisigeblaj, ne estas sen merito, ĉar "ia" (iuspeca) ne estas la adjektivo rekte korespondanta al "io" (iu afero)).

Batalo[redakti]

Laŭ KALOCSAY:

Io-ujo-batalo, tiel oni nomas la ak­ran disputon, kiu ekflagris en E-ujo pri la sufikso -io por landnomoj, inici­atita de H. Hodler, tiama prez. de UEA. La kontraŭpartion gvidis prof. Cart. La batalo estis tre akra, temis pri bojkoto kontraŭ UEA, la LK oficiale malaprobis la sufikson -io, ktp. Fi­ne UEA cedis. Nun, kiam pli ol duono de la E-istaro uzas la sufikson -io, tiu batalo ŝajnas malŝparita heroaĵo. Certe ĝi havis la rezulton, ke la sufikso -io eĉ nun ne estas ĝenerale uzata, kvan­kam ĝi nepre estus jam sen la ofici­ala kontraŭstaro.

Laŭ M. C. B.

Temis ne pri bojkoto de UEA, sed pri la fakfo, ke la gazeto ,E' misuzis sian pozicion dum la militaj jaroj en­konduki novan kontraŭfundamentaj formon. - La serioza afero ne estis la malgravaĵo -io anstataŭ -ujo, sed la principo de ŝanĝo en la Funda­mento, kiu estas treege grava, kaj ab­solute ne permesebla. - La uzo de -io fariĝis kvazaŭ politika dialekto en E.

Sufikso[redakti]

PIV rigardas la finaĵon -io en landonomoj kiel sufikson. Tamen, kontraŭe al ĉiuj aliaj sufiksoj, ĝi ne povas esti uzata sole: oni ja povas diri "ujo" (vazo, kesto, skatolo, ...), "eta" (malgranda), "ega" (tre granda), "iĝi" (fariĝi), "igi iun fari ion" (farigi ion al iu), k.t.p., sed ne "mia io" en la senco de "mia lando". Do rigardu ĝin prefere kiel "pseŭdosufikson", kaj kiel ne disigeblan de tio, kio venas antaŭ ĝi en "Franci/o", "Angli/o", "Svedi/o", "Itali/o" k.t.p., kontraŭmetitaj al "Franc/uj/o", "Angl/uj/o", "Sved/uj/o", Ital/uj/o", k.t.p., kie landoj estas, kun ia streĉado de la signifo, rigardataj kiel speciala kazo de "entenilo" por popoloj.

La tuto[redakti]

Io kaj ĝia malo formas tuto. Se plaĉas al vi nomi la unua "religio" kaj la dua "kontraŭreligio" neniu malhelpos vin. Se plaĉas al mi konsideri ke blanko kaj nigro estas koloroj, ke nulo kaj unu estas nombroj, ke ateismo kaj deismo(j) estas religioj, vi ne povos malhelpi al mi pensi tion.

Vidu ankaŭ[redakti]