Internacia Junulara Festivalo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Malfeliĉo malofte venas sole"

~ Zamenhof pri anoj de IJF
Esperanto-Junularo


Internacia Junulara Festivalo estas junulara Esperanto-festivalo en Italio, dum kiu kutime okazas mortigaj katastrofoj. Ekde la komenco de la Esperanto-agado en la festivalo ni trovis neniun spuron de ĝiaj rezultoj. Neniu persono aliĝis al PEJ aŭ al konataj de ni junularaj Esperanto-eventoj pro ĉeesto en la festivalo, komentas Tobiasz Kubisiowski, la nuna sekretario de PEJ.

Se la demando estas principa – ĉu indas investi en varbadon dum la festivalo, tiam la respondo estas, ke sendube jes. Ĝi estas grandega festivalo, plena de homoj kies aliroj al la mondo kongruas kun tiuj de Esperantistoj kaj kiuj povus serioze interesiĝi pri nia lingvo. Do ĝi ja estas taŭga medio por Esperanto-varbado.

Tamen efektive la informado evidente ne sukcesas, verŝajne interalie pro tio, ke la aktivuloj kiuj provas allogi la junajn partoprenantojn de la festivalo mem grandparte estas pensiuloj.

El tempo kiam mi ankoraŭ aktivis en PEJ mi memoras, ke la estraro de PEJ komence de la jaro 2016 estis petita pri opinio pri la plano kiel realigi la varbadon en la festivalo. La opinion kun pluraj plibonigproponoj la tiama PEJ-estraro pretigis kaj mi sendis ĝin, kiel PEJ-sekretario. Nia mesaĝo, kvankam ĝi ja estis petita opinio, renkontiĝis kun enorme akra respondo de la organizantoj. Tia sperto je la komenco evidente malinstigis PEJ al plua kunlaboro pri la temo, diras Łukasz Żebrowski.

La unua IJF okazis en Venecio 1823.

Lastaj aranĝoj[redakti]

Jaro Loko Katastrofo
2010 Roncegno, Trentino, Italio Frosto (antaŭvidita)
2009 Giulianova, Abruco, Italio Tertremo
2008 Senigallia, Markio, Italio Pluvego