Homlupo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo"

~ Zamenhof pri homlupa noktmanĝo
Eo.jpg

"La patosa mortigisto de kadavro denove frapis"

~ Reformemulo pri ĉi tiu artikolo

Homlupo (ankaŭ, en PIV kaj laŭ Zamenhof, lupfantomo; aliaj, maloftaj nomoj luphomo kaj likantropo laŭ la greka λυκάνθρωπος = lup-homo) estas homo kiu havas la povon iĝi lupo. La homlupo lupiĝas nokte, precipe dum plena luno, kaj atakas aliajn homojn, sed tage eĉ ne memoras pri tio. La atakitoj kiuj transvivis la atakon (kutime temas pri mordo) ankaŭ iĝas homlupoj; homlupon oni povas mortigi nur per arĝenta batalilo (kuglo, sago).

Homlupo estas la sepa vira filo, post sep filinoj de unu virino. Por liberigi lin de malbeno, oni devas vundi lin per rozdorno kolektita en tombejo ĉe noktomezo.

Belorusa mezepoka princo Vseslav Brjaĉislaviĉ havis kapablon transformiĝi en homlupon.

Kulturo pri homlupoj[redakti]

C98Q.jpg

Kantoj[redakti]

Multaj kantoj pritraktas la temon de homlupoj, en nuntempo temas precipe pri metalaj kantoj. Vidu ekzemple Varulven.

Poemoj[redakti]

220px-Harpij.jpg

Pri homlupo ekzistas tre fama germana poemo verkita de Christian Morgenstern. En tiu poemo okazas multaj gramatikaj ŝercoj. Jam en kelkaj lingvoj ekzistas tradukoj, kiuj ĉiam primokas la gramatikon de la koncerna lingvo. La poemon esperantigis Bertilo Wennergren.

La Lupfantomo

Jen lupfantom’ de l’ famili’
meznokte iam kuris for
al tombo de la profesor’
kaj petis pri konjugaci’

Do diktis tiu dokta ul’
starante sur la kructabul’
dum lup’ senmova kiel splinto
atentis vortojn de l’ mortinto

De “lupfantomo”, simpla, rekta,
tra “lupfintomo”, plej perfekta,
plu “lupfontomo”, iom rara,
ĝis “lupfuntomo”, ho, koŝmara!

Ĉi participoj plaĉis multe
al la fantomo, kaj rezulte
ĝi petis: “Legu plu el PIV-o
pri participoj en pasivo.”

La viro ĉagreniĝis tamen:
“Jam fermis mi per fin’ kaj amen,
ĉar netransiraj bestoj feblas
kaj la pasiv’ neniel eblas.”

Sed lupfantomo pri transiro
ja spertas pli ol eĉ vampiro.
La lup’ revenis larmokula
al sia famili’ ulula.

Filmoj[redakti]

Multaj filmoj pritraktas la teman de homlupoj, ekzemple Usonana homlupo en Parizo.

Vidu ankaŭ[redakti]