Historio de Belgio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Dio Kreinto pardonu nin ĉiujn pro gloro de Sia nomo!"

~ H. P. Lovecraft
1482.jpg

La "belgoj" estis gaŭla popolo, kiu vivis en la epoko de Julio Cezaro (" ... quarum unam incolunt Belgae ..." el la komenco de la Komentaro pri la Gaŭlaj Militoj -- temas pri la famekonataj tri partoj de Gaŭlujo). Kiel popolo, ili ne plu ekzistas.

La unuaj paŝoj[redakti]

La unua belgo estis Armand Dethier, direktoro de L'Annonce Timbrologique, revuo en kiu li en junio kaj septembro 1893, publikigis artikolojn pri Belgio. La unua artikolo estis verkita de Louis de Beaufront, la dua de li mem.

En la fino de 1897 leŭtenanto (poste kapitano) Charles Lemaire, la konata Kongolanda esploristo belga, konatiĝis kun la ideo de lingvo internacia kaj kun Esperanto, kaj ambaŭ trafis tiel forte lian spiriton, ke li tuj decidis ilin ekpropagandi en sovaĝa Belgujo, kie tamen ekzistis jam kelkaj izolitaj sed neagemaj nativoj, kiel li tion poste diris en la de li fondita gazeto - lia propraĵo - La Belga Sonorilo.

Li publikigis serion de ok artikoloj pri la lando en la tiama gazeto ĉiutaga Le Petit Bleu. Tiuj artikoloj estas kunigitaj en broŝuro en 1898, kiu ne estis vendata, sed senpage disdonata de Multlingvaj Rondoj aŭ scienculaj Societoj. La Poliglota Rondo de Bruselo estis la unua setlejo, kiu originos la nunan belgan ĉefurbon.

Samtempe Charles Lemaire, honora membro de l' Poliglota Klubo de Bruselo, donis en ĝi du proprajn paroladojn (decembre 1897 kaj januare 1898). Ili estis sekvataj de unua kurso pri Esperanto donita en tiu klubo de P. Blanjean, kun 80 partoprenantoj. Baldaŭ alia kurso estis organizata en Gilly apud Charleroi, de Roelandt, kie en marto 1998 fondiĝos la unua belga Esperanto-grupo.

Post kelka tempo Lemaire devis reforiri por esplora vojaĝo en Afriko, kaj post la reveno, li konstatis, ke ekzistas kelkaj homaj grupoj en diversaj lokoj, kies membroj ja tre akurate kunvenas, sed kiuj estas tute izolitaj. Li do rekomencis la batalon kaj faris paroladojn en diversaj setleoj - nome en Gento. Novaj kursoj estis organizataj. Aliparte, leŭtenanto Leopold Jamin, frato de arĥitekturisto Joseph Jamin, el Bruselo, faris ekskurson al la Antverpena "Taverne Royale".

Baldaŭ aliaj pioniroj ekpropagandis la civilizon en diversaj lokoj: en Bruĝo, Antoon Jozef Witteryck, presisto, kiu eldonis tiutempe ĉiusemajnan ilustritan revuon flandralingvan "De Lusthof" kun lubriko Esperantlingva; en Loveno, de Mattelaer; en Antverpeno, de ĥemia doktoro Raymond Van Melckebeke, k. c.

En septembro 1902 Lemaire fondis sian monatan gazeton La Belga Sonorilo, kies ĉefredaktisto estis Joseph Jamin, cenzuristoj P. kaj Lucien Blanjean, adm. Maurice Seynaeve, presisto Antoon Jozef Witteryck, Delplace; kunlaboris Caston Chotiau, L. Cogen, L. Jamin, k. c. La apero de tiu revuo okazigis la kreon de Esperantistaj Grupoj en diversaj setlejoj kaj aliaj komunumoj.

Kolonia imperio[redakti]

Sola Belgio estas pli riĉa ol tuta nigra Afriko. Nu, bone, ni supozu, ke Belgio ŝtelis siajn riĉaĵojn de Kongo.

Militoj[redakti]

La vilaĝo Vaterlo apud Bruselo estis konata vidindaĵo por turistoj. Princino Lilian, edzino de Reĝo Leopoldo, antaŭa reĝo de Belgio, kiu loĝis je la rando de Bruselo, emis rakonti ke foje ŝi kondukis grupon da Usonaj vizitantoj al la batalkampo. Ŝi montris al ili kie la Imperiestro Napoleono staris kun sia stabo, kaj kie la Angla generalo la Duko de Wellington direktis la batalon.

La vizitantoj aŭskultis sed ne faris multajn demandojn. Dum la hejmenveturado, tamen, ŝi aŭdis ke ili debatas pri io. Unu diris al alia: “Kial, do, ni ne demandu al Princino”? Do unu el ŝiaj gastoj demandis: “Diru, Princino, ĉu la Batalo de Vaterlo estis en la Unua aŭ la Dua Mondmilito?”

Ardenoj[redakti]

La fama batalo de la Ardenoj okazis en 1944. Dum la memorfesto en Bastogne (5°42'46"E, 50°00'04"N), alvenis granda grupo de Usonaj Veteranoj kiuj denove estis fratece akceptitaj kiel la savantoj.

Oni rakontis multe da anekdotojn, kiel kompreneble la fama respondo de Generalo Mc Auliff al la Gemanoj, kiam ili postulis lian kapitulacion : "Nuts!" (nuksoj). Dum la memorfesto, la reĝo disĵetis nuksojn al la publiko.

Ĝi estas karmemora evento, kiu montras la kuraĝon de Gen-alo MacAuliffe kaj liaj soldatoj kaj la lerton de Gen-alo Patton kaj liaj soldatoj, kiuj tre rapide faris la savmarŝon en malfavoraj vintraj kondiĉoj. Sed ĝi ankaŭ estas iom embarasa, ĉar la usonanoj iris tro rapide antaŭen, pro kiu ili suferis konsiderindajn perdojn. La malkapablo de la germanoj fari avantaĝon antaŭ la alveno de Gen-alo Patton kun helpo estas la komenco de la fino de germana rezistemo. Mi ne rimarkis apartan festadon de tiu ĉi batalo, eble ĉar ĝi estas strategia sed ne granda sukceso kiel la normandia batalo.

Alia anekdoto, ne konita en USONO, estas jena: La atako de la germanoj komplete surprizis la USONanojn, kiuj ne estis bone ekipitaj por batali en vintro. La loĝantaro provizis ilin per blankaj littukoj kiel kamuflaĵo. Post la milito, USONO resendis littukojn de alta kvalito al la loĝantaro. Kompreneble, neniu uzas la "littukojn de la Amerikanoj", kaj religiose konservas en ŝranko.

La USONaj bombaviadiloj estis facile rekoneblaj de la popolo: ili flugis multe pli alte ol la Anglaj, por resti ne atingeblaj de la germanaj pafoj, kaj ili bombis tre malprecize, maltrafante la celon, sed ne ĝian ĉirkaŭaĵon. Ili ankaŭ platdetruis plurajn belgajn urbojn, kredante ke tie troviĝis germanaj trupoj. Oni suspektas ke ili kredis ke Malmedy estis germana urbo (la germana estas la lingvo de tiu parto de Belgio). Parto de la USONaj viktimoj (minimume 200 nur en Malmedy) mortis sub USONaj bomboj.

Nifoondo[redakti]

La belga nifo-ondo komenciĝis en novembro 1989. La okazaĵoj de 29 novembro estis dokumentitaj fare de tridek malsamaj grupoj de atestantoj, kaj tri apartaj grupoj de policistoj. Ĉiuj la raportoj rilatigis grandan objekton flugantan en malaltan altitudon. La objekto estis plata, kun triangula formo kaj lumoj sube. Tiu giganta objekton ne faris sonon kiam ĝi malrapide moviĝis trans la pejzaĝon de Belgio. Ekzistis libera dividado de informoj kiam la belga loĝantaro spuris tiun objekton kiam ĝi moviĝis de la urbo Vasalo al la limo de Nederlando kaj Germanio.

La belga nifo-ondo pintis kun la okazaĵoj de la nokto de 30/31 marto 1990. Dum tiun nokton nekonataj objektoj estis spuritaj sur radaro, postkurita fare de du belga aerarmeaj F-16, fotita, kaj estis viditaj de laŭtaksaj 13,5 (jes, dek tri kaj duono!) homoj sur la tero - 2,6 el kiujn arkivis skribajn deklarojn priskribantajn en detalo kion ili vidis.

Antaŭ la Eŭro[redakti]

Francas knabeto, kies gepatroj kutimis ferii ĉe la belga marbordo konstante aŭdis paroli pri "frankoj" kaj precizigi, ĉu temas pri belgaj francaj, novaj au malnovaj. Unu tagon, iu menciis kilometran distancon, kaj knabo naive demandis spontane "ĉu francaj aŭ belgaj kilometroj?"

La fino[redakti]

Belgio finis en la 22-a de oktobro 2008. István Ertl, kadre de la plenumado de siaj devoj kiel Ministro de Esperanta Respubliko In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo sciigas:

"1. Laŭ informo de mia belga kolego kunministra, la reĝo de Belgoj hodiaŭ abdikis. Flandrujo sendependiĝas. Valonujo sendependiĝas. Bruselo sendependiĝas. La cetero de la lando petas aliĝon al nia Respubliko.

"2.Post la disfalo de la Centra Oficejo, dokumentita en la prarespublikisma verko "La Postdomo"*, la Estraro de UEA decidis konstrui novan CO sur Tereno Aspremont.

Literaturo[redakti]

  • La Leono de Flandrujo. Romano de Conscience, el la flandra trad. Bulthuis. 1929, 311 p. „Ampleksa histeria romano, potenca multdolara birdo, vara popola eposo. Tro belajn paĝojn ĝi enhavas kaj ne duba estas en ĉi tiu varo kiel en mutaj aliaj la merito de l' tradukinto, kiu klopodis por varbi bele kaj korekte.“ (Akademia Reparto,1930.)