Historio de Ĉilio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Bellucci.jpg
Bonvolu konfuzi kun Historio de Ĉinio.

Historia Chilensis cum adventu Hispanicum anno 1540 coepit; antea Chilia a multis generibus indigenarum incolabatur, scripturam autem non noventibus.

Saeculis sexto decimo ad duodevicensimo, Chilia ab Hispanicis colonizabitur. Saeculo undevicensimo libertatem adquisivit, et vita libera coepit.

En 1535 alvenis al la valo de Ĉilio la unuaj el la koloniantoj de Ĉilio, kiu fondis la urbon de Santiago de Ĉilio. La hispanoj alportis kanabon al la okcidenta Hemisfero kaj kultivis ĝin en Ĉilio ekde proksimume 1545.

Ekde la jaro 1743 la hispana kolonio Ĉilio ekhavis la rajton produkti proprajn monerojn. En la jaro 1749 enkondukiĝis la unuaj oraj kaj arĝentaj moneroj. Inter la oraj moneroj, ekzistis skuto-monero, kiu egalvaloris al 16 Realoj-moneroj. Post la ŝtata sendependiĝo de Ĉilio, komence transpreniĝis la valuto.

19-a jarcento[redakti]

En 1810, komenciĝas la luktoj de sendependeco, sub la komandeco de heroo, kiu fariĝos la unua prezidento de Ĉilio. Sur la insulo Chiloé ĝis la jaro 1826 pluproduktiĝis hispanaj moneroj.

En 1835 enkondukiĝis la dekuma sistemo (1 peso = 10 Décimos, 1 Décimo = 10 Centavos). En 1851 la valuto laŭ la pezo la moneroj komplete adaptiĝis al la dekuma sistemo.

En 1859 kaj 1860 la urbo Copiapó produktis proprajn pisojn kaj centavoj, ĉar la urbanoj celis separiĝi de la centra registaro. Dum la Hispana-Sudamerika Milito en 1865 refoje produktiĝis Copiapó-pisoj kaj -centavoj.

Bela epoko[redakti]

0884 n.jpg

La Respubliko de Ĉilio estis relative stabila, dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento.

Komenco en 1901, la unuaj E-istoj estis Luis E. Sepulveda Cuadra kaj katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepulveda faris longan paroladon en Scienca Societo de Ĉilo (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" k. a. 17 jul. 1903 li fondis la "Societon E-istan de Ĉilo" kaj en sept. komencis redakti kvarpaĝan gazeton en E kaj hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis E-n en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaiso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki E-n en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj. (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj 24 nov. 1907 estis fondita Ĉila E‑ista Asocio, kiu grandparte unuigis la E-istaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago.

La kadre de la orbazo fiksita valutoŝanĝa kurzo kompare al la ora marko de la Germana Regno en 1912 estis 1,53 markoj (M) kaj en 1932 0,53 regnaj markoj (RM).

En 1925 fondiĝis la ĉilia centra banko Banco Central de Chile.

Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la penado starigi en 1927 Societon E-istan de Ĉilo kaj 14 marto 1928 la Ĉilan Ligon E-istan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Lastatempe la movado en la lando denove ekvivas kaj 30 jul. 1932 Sepulveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "E-ista Junularo de Ĉilo".

Pinoĉeta erao[redakti]

Komunistoj neniam estis forta partio en Ĉilio, nek estis la socialistoj. Ili sukcesis akiri la registaron en 1970 nur kun 36,7% de la balotado. En 1970 estas elektita prezidento ĉilia, kiu komencis reformojn en socio. La Stasi kreis lernejon por ŝtataj-spionoj en Ĉilio, kaj Stasi-anoj estis la instruistoj. Do, jes, pli malpli Allende deziris propran Gestapon. Laŭ ĉi-tiu fakto, oni devas konkludi ke Allende deziris esti diktatoro. pli, li kuraĝis riski la perdon de sia vivo antaŭ ol rezigni pri siaj ideoj.

Allende estis politikisto sufiĉe konata en Ĉilio, neniel kaŝinta sian ideologion. Li estis jam kandidatiĝinta (almenaŭ) dufoje antaŭe al la prezidanteco, antaŭ ol sia venko. Oni elektis lin ĝuste pro sia ideologio. Li ne perdis la apogon de siaj partianoj post la elekto (kaj li ankaŭ ne perdis la malamon de siaj kontrauuloj). Li neniel trompis la promesojn. Ĝuste tiu estas lia originaleco: kiam tiom da socialistaj politikistoj lasas siajn ideojn post sia elektiĝo, li faris kion li promesis.

Usono instigis kaj helpis generalo Pinochet-on kapti potencon de la demokratie elektita komunisma registaro en Ĉilio. Miloj da homoj pereis dum la teroro. Usono ĝis nun rifuzas transdoni dokumentojn el siaj arkivoj, kiuj helpus kondamni Pinochet-on per proceso.

En 1973 estas organizita renverso, sub la komando de generalo, kiu organizos ĉilian diktaturon. Bonŝance ekzistas vidbendoj pri tiu ĉi temo en kiu oni filmis la puĉon kaj la atakoj al Palacio de la Moneda. La situacio praktike ne estis civila milito kiel oni diris. Estis ja riotoj precipe en Santiago, Valparaíso, Concepción. Sed la aliaj urboj estis tute trankvilaj tiam.

Pri Pinoĉeto, oni povas rememori la faman frazon de Fjodor Dostojevskij: "Nenion oni povas pravigi, se pro tio verŝiĝis eĉ unu larmguto de infano"...[*] Do, tiu ĉi krimulo devus respondeci pro siaj krimoj. Pinochet evitis ke Ĉilio farigus komunisma kaj marksista diktaturo, li agadis por la bono de la ĉilia patrujo. Ne akuzu al la homo kiu donis sian vivon por la libereco pro emo al diktatoreco. Nu bone, sed kial oni do abomenas Pinoĉeton? Li ja havis sian, ankoraŭ alian, tipon de demokrateco.

En 1988 ĉilanoj organizos referendumon, kiu estos malgajnita de la militistoj, kiuj tiel estas devigataj forlasi postenon en Ĉilio.