Hipotezo de Sapir–Whorf

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ni strebu, ke ĉiuj artikoloj al kiuj ĝi ligas, estu objektivaj."

~ Neŭtralisto
Dombestoj.jpg

En psikologio, la hipotezo de Sapir–Whorf estas la fundamento de komploto por regi la mensojn de la estonta homaro manipulante ties pensmanierojn per konstruitaj lingvoj.

Ene de la studado pri Lingvistiko, la Sapir-Whorf-hipotezo detalas la teorion kiel lingvo influas la socion. La ĉefa fokuso de la hipotezo estas, ke ekzistas sistema rilato inter la gramatikaj konstruoj, kiujn individuo parolas kaj kiel tiu individuo tiam interpretas la mondon kaj interfacojn kun ĝi, kaj iu ajn, kiu malkonsentas, verŝajne ricevos batadon de gejoj kaj feministoj.

Ekzemploj[redakti]

Multaj eksperimentoj jam okazis por provi la hipotezon:

  • Esperanto: provo krei universalan lingvon, por ke neniuj povu paroli private
  • Láadan‎‎: provo forigi virecon el lingvoj, por ke neniu povu esprimi ribelemon kontraŭ diktatoroj (virinoj ja neniam ribelas!)
  • Loĵbano: provo forigi ironion el lingvoj, por ke neniu povu paroli nerekte.
  • Tokipono: provo forigi nuancon el lingvoj, por ke neniu povu paroli precize.

Fina Venko de la hipotezo[redakti]

Ĉiu koncepto kiun oni iam povos bezoni, estos esprimebla per precize unusola vorto, kun rigide difinita signifo, kaj la nuligo kaj forgesiĝo de ĉiu subsignifo. Jam, en la Naŭa Aldono, ni preskaŭ atingis tiun celon. Sed la procedo daŭrados longe post la morto de vi kaj mi. Ĉiujare malpli kaj ankoraŭ malpli da vortoj, kaj la amplekso de la konscio konstante iomete mallarĝiĝos. Eĉ nun, kompreneble, ekzistas nenia kialo aŭ pravigo por penskrimo. Temas nur pri sindisciplino, rego de la realeco. Sed fine, eĉ tio ne estos bezona. La Revolucio estos kompleta, kiam la lingvo estos perfekta. Esperanto estas Homaranismo, kaj Homaranismo estas Esperanto. Ĉu iam vin trafis, leganto, la konscio ke en la jaro 2050, se ne pli frue, eĉ neniu homo vivos kiu kapablus kompreni tian artikolon kian Neciklopedio faras nun?

Malsamideanoj[redakti]

La sekvantoj de apartaj planlingvoj estas malsamideanoj ĉar lingvo estas aro de vortoj kaj ĉiu vorto estas aparta ideo. Se la vortoj de unu lingvo estas malsamaj ol la vortoj de alia lingvo do la du parolantoj de du malsamaj lingvoj havas apartajn arojn de malsamaj ideoj, do fakte estas malsamideanoj rilate unu al la alia. Unu idearo po unu parolanto ĉikaze.

Vidu ankaŭ[redakti]