Henri Désiré Landru

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas"

~ Zamenhof pri Landru, klarigante kial li ne ŝanĝis la lokon de liaj krimoj

"Kiam vi ĉesos ofendigi min kaj minaci al mi?"

~ Landru pri edzino

"To vale anc por li auxilingues"

~ okcidentalisto pri la supra diraĵo

"Interesa informo"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

Henri Désiré Landru (naskiĝis la 1869 en 19-a arondismento de Parizo, mortis la 1922 en Versailles) estis franca verkisto, pola anarkiisto kaj seria murdisto.

Landru.gif

Li estis kromnomita « La Blua-Barbo de Gamboj ».

Deveno[redakti]

Unu el liaj viktmoj

Henri Désiré Landru estis la filo de Julien Landru, ŝoforo, kaj de Flore Henriquel hejma kudristino. Li studis en Lernejo de la Fratoj en Parizo, kaj diservis kiel sub-diakono en preĝejo Saint-Louis-en-l'Île.

Tie li renkontis Marie-Catherine Rémy, kun kiu li edziĝis en 1893 post lia militservo, plenumita en 87-a infanteria regimento de Saint-Quentin.

Friponaĵoj[redakti]

De 1893 al 1900 li havis plurajn laborojn: alkohulo anonima, konstru-entreprenisto, kartografo... kaj fondis pseŭdo-fabrikon de petrolaj bicikloj per kiu li faris sian unuan friponaĵon: li organizis nacian reklaman kampanjon, precizigante ke kun ĉiu mendo estu sendata la triono de la prezo. Mendoj tiam alfluis, kaj li malaperis kun la mono, sen liveri iun ajn biciklon.

Irante de friponaĵo al friponaĵo, kaŝita sub falsaj nomoj, li amasigis kondamnojn al merdpunoj kaj enkarcerigo (2 jaroj en 1904, 13 monatoj en 1906) tamen sukcesis eliri el karcero dank' al ekspertizoj de psikiatraj kuracistoj kiuj deklaris lin en « malsana mensa stato kiu, sen esti frenezo, almenaŭ ne plu estas la normala stato ».

En 1909, li estis kondamnita al tri plenaj jaroj da karcero pro friponaĵo: sekve al edzeca anonceto, li festis sian fianĉiĝon kun iu Jeanne Izoret. Li havigis al si la valorpaperojn de la sinjorino, kaj malaperis.

Tuj post lia eliro el karcero, li prilaboris novan friponaĵon: li aĉetis garaĝon, kiun li tuj revendis sen pagi la antaŭan posedanton. Justico rapide identigis lin kiel la deliktulon, kaj li forfuĝis. En 1914, en lia foresto, li estis kondamnita pro tiu afero al kvar aliaj jaroj da karcero. Ĉar temis pri lia kvara kondamno al puno de pli ol tri monatoj, la verdikto estis akompanata de kroma puno al relegacio, t.e. li estis kondamnita al dumviva deporto al punlaborejo de Franca Gviano. Landru, kiu jam ekkonis karceron, sciis ke kaptiteco en Gviano okazis en tre malfacilaj kondiĉoj, kun alta morto-kvanto inter kaptitoj. Estas probable, sed nur konjekteble, ke tiu kondamno ludis rolon en lia transformiĝo en murdiston: li tutsimple ne plu povis allasi ke li estu rekonata de unu el siaj viktimoj.

Senrilata bildo

Politiko[redakti]

Henri Désiré Landru (nomo estas la oficiala identigilo) estis Konsilia prezidanto de Francio de la 6-a de aprilo 1885 ĝis la 29-a de decembro 1885.

La afero Landru[redakti]

Por havigi al si enspezojn, ekde 1915 Landru trapasis la sojlon kiu kondukis lin al eŝafodo. Ŝajnigante sin vidvo kaj disponanta riĉecon, li entreprenis amindumi virinojn, kiuj posedis iujn monŝparojn kaj ĉefe pasigis vivon izolitan de sia ĉirkauaĵo. Simulante prosperon kiu estis nura fasado, li promesis al ili edziĝon kaj invitis ilin mallonge resti en vilao, kiun li luprenis unue en Verda Infero, kaj poste en Gamboj (Seine-et-Oise, nuna departemento Yves Bellefeuille).

83 o.jpg

Dank' al elokvento, li subskribigis prokurojn de viktimoj, poste ebligante al li akapari iliajn bankkontojn. Nur restis al li murdi tiujn virinojn, kaj malaperigi la korpojn. Oni poste supozis, ke li bruligis ilin en la forno de la vilaoj kiujn li luis: kvankam sufiĉe izolita, la domo de Gamboj estis sufiĉe proksima al la ceteraj konstruaĵoj por ke plurfoje la atento de la najbaroj estu altirita de iuj odoroj elirantaj el la kamentubo dum periodoj kiam intensa hejtado ne nepris. Tamen, ĉar Henri Landru montriĝis diskreta en la plenumo de siaj krimoj, tiuj faktoj restis vualitaj ĝis la afero komenciĝis. Krome, li profitis el la situacio kreita de la unua mondmilito; tiel, dum li estis enslipigita kiel fripono pro sia antaŭa kondamno, li povis permesi al si sen risko de aresto, reveni de tempo al tempo al siaj edzino kaj gefiloj, kiuj kredis lin brokantisto, kaj kiujn li profitigis el la gajnoj de siaj krimoj. Landru uzis pseŭdonimojn. Kiam unu el liaj viktimoj petis liajn dokumentojn por organizi la edziĝon, li pretendis esti devenanta el regionoj okupitaj de germanoj, kio malebligis la kontrolon de lia identeco. Des pli, milito pligrandigis la nombron de virinoj solaj povantaj esti liaj viktimoj.

Komenco de la afero[redakti]

Landru kaj unu el siaj viktimoj

Je la fino de 1918, la urbestro de Gamboj ricevis leteron de iu S-ino Pellat, petante de li novaĵojn pri iu S-ino Anne Collomb, kiu fianĉita al iu S-ro Dupont, ekloĝis kun li en Gamboj; la urbestro respondis, ke li ne konas tiun personon. Kelkan tempon poste, tamen, la urbestro ricevis leteron de iu F-ino Lacoste, kiu petis de li novaĵojn pri sia fratino Célestine Buisson, kiu ankaŭ ekloĝus en Gamboj kun iu S-ro Frémyet.

Frapita de tiu simileco inter tiuj petoj, la urbestro ekkontaktis ambaŭ familiojn, kiuj konstatis ke Dupont kaj Frémyet ŝajnas esti la sama persono, kaj unuiĝis por plendi kontraŭ nekonatulo ĉe la prokurejo de departemento Seine.

Polica enketado permesis evidentigi ke la domo apartenis al iu Sinjoro Tric, kiu ludonis ĝin al iu Sinjoro Frémyet, loĝanta en Jean-Jacques Rousseau. Priserĉoj pri tiu persono restis vanaj ĝis la 1919, kiam parencino de unu el la viktimoj rekonis la viron elirantan el vendejo sur strato en Parizo. Alertita, la polico sukcesis lokalizi la ulon, nomitan Lucien Guillet; tiu ĉi estis arestita en sia hejmo sur strato Rochechouart, tagon de lia kvindeka datreveno, fare de policanoj Hamburgero kaj Berlino akuzante lin pri friponaĵo kaj fid-trompo.

Enketado[redakti]

La ekzameno de la paperoj de Landru - kaj ĉefe lia kontlibro, zorge tenita - rivelis operacon de friponaĵo al edziĝo: ne malpli ol 283 virinoj kontaktiĝis kun Landru sekve al anoncetoj aperigitaj de tiu ĉi en la gazetaro. En la kajero, la malkovro fare de komisaro Dautel de nomoj de dek virinoj oficiale malaperintaj, kondukis juĝiston Bonin kulpigi Landru pro murdoj en majo 1919.

Perkvizicioj okazis ĉe Landru kaj ankaŭ en ambaŭ vilaoj kiujn li sinsekve luprenis, en Vernouillet kaj poste en Gamboj, kondukante al la malkovro de homaj restaĵoj en amaso de cindroj retrovita sub staplejo, en la kameno, en la kuiraparato; oni ankaŭ trovis vinktojn, pinglojn, pecojn de korsetoj, butonojn parte brulitajn. Entute, polico trovis 4,176 kilogramojn da brulitaj ostoj, el kiuj 1,5 kg devenantaj de homaj korpoj, kaj ankaŭ 47 dentojn aŭ fragmentojn de dentoj.

Enketistoj Kling kaj Beyle bruligis en la kuiraparato ŝaf-kapon kaj femuraĵon de 7 funtoj: ili konstatis ke la aertiro estis bonega kaj ke la graso de la viando certigis perfektan bruladon.

La paperoj de Landru estis ekzamenitaj, interalie lia kontlibro, kiu rivelis la aĉeton de pluraj segiloj por metalo kaj por ŝtipoj; la nomoj de la fianĉinoj eĉ estis tie asociitaj al horoj kiuj ŝajnis, por enketistoj, konsistigi la horojn de la krimoj.

Unu el la plej nerefuteblaj elementoj estis donita de la kvitancoj de trajn-biletoj: Landru aĉetis, dum siaj vojaĝoj per trajno al Vernouillet aŭ al Gamboj, ir-revenan (por li) kaj iran bileton (por la fianĉino).

Ŝajnas hodiaŭ konsentite, tiel de analizistoj kiel de historiistoj, ke la viktimoj estis dispecigitaj kaj la korpoj (trunko, kruroj, brakoj) estis, ĉu enterigitaj en arbaroj, ĉu ĵetitaj en lagetoj, dum la kapoj, manoj kaj piedoj estis bruligitaj (verŝajne en la kuiraparato de la vilao).

La Proceso[redakti]

45.png

Memorinda sceno okazis dum la proceso: dum sia pledado, mastro Moro Giafferi, la advokato de Landru asertis, ke viktimoj estis retrovitaj kaj estis enirontaj por prezenti sin antaŭ la Asiza Kortumo. La publiko kaj ĵurianoj turnis la kapon al la pordo, kiun la "tenoro de advokataro" estis montrinta, kaj post momento de suspenso li substrekis la fakton, ke ĉiuj kiuj turnis la kapon al la elirejo tiel demonstris sian nekonvinkon koncerne la realecon de murdoj atribuitaj al lia kliento, tiel evidentigante la foreston de formalaj pruvoj kontraŭ Landru, pro neretrovitaj kadavroj. La ĝenerala advokato vigle rebatis ke Landru mem ne turnis la kapon al la pordo...

Landru ankaŭ restis fama pro iuj el siaj replikoj:

  • Al la asignisto komisiita transdoni al li la liston de ĵurianoj: « ne estas vere utile moviĝi, ĉefe dimanĉon, pro tiom malmulte ».
  • Al prezidanto: « Mia memoro estas trostreĉita de tiuj longaj debatoj » - « Ĉiufoje kiam oni vidas ciferon en la supro de paĝo de mia kajero, oni deduktas ke tio estis la horo kiam mi plenumis krimon! » - (la prezidanto) « Nu Landru, ĉiuj tiuj virinoj ... ĉu viaj infanoj nenion diris? » - (Landru) « Kiam donas mi ordonon al miaj infanoj, Sinjoro Juĝisto, ili obeas. Ili serĉas nek la kialon nek la kielon. Mi demandas min kiel vi edukas viajn! ».
  • « Vi ĉiam parolas pri mia kapo, Sinjoro ĝenerala advokato. Mi bedaŭras, ke mi ne havas plurajn por oferti al vi! ».
  • « Ĉu mi? Mi malaperigis iun? Ĉu vi fidas kion rakontas la gazetaro! ».
  • (La prezidanto) « Vi ploras, Landru: ĉu vi sentas la bezonon liberigi vian konsciencon? » - (Landru) « Jes, mi priploras miajn kulpojn, mi pentas... mi sentas rimorson... mi ploras pro tio ke mi pensas, ke per la tuta skandalo farita ĉirkaŭ mia nomo, oni sciigis al mia povra edzino, ke mi trompis ŝin ».
  • « Se ĉiuj virinoj, kiujn mi ekkonis, havas ion, kion riproĉi al mi, ili nur plendu! ».
  • Dum Landru provokis ridadon en la publiko per denova repliko, la prezidanto minacas: « Se ridoj pludaŭros, mi petos al ĉiuj reiri hejmen! », al kio Landru replikas: « Koncerne min, Sinjoro Prezidanto, mi tion ne rifuzos ».
  • Landru petis kiel lastan volon la eblecon lavi siajn piedojn, kio estis rifuzita al li pro timo de sinmortigo.

Nobel-premio[redakti]

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1901

Verkoj[redakti]

  • Mârouf, savetier du Caire