Helpo:Plusendilo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Redi.png

En Neciklopedio estas eblo igi iun paĝon plusendilo al alia paĝo. Tiun eblon oni eluzu precipe kiam ekzistas alternativaj titoloj por iu artikolo : la artikolo aperu sub la plej taŭga titolo kaj ĉiuj eblaj alternativoj entenu nur plusendilon al tiu ĉi. Per plusendiloj ligoj aŭtomate funkcias: oni do povas ligi indiferente al ĉiu varianto de la titolo, la ligilo ĉiukaze trafos la ĝustan artikolon.

Foje okazas, ke pluraj nomoj taŭgus kiel titolo por artikolo. Tiam oni povas krei plusendilon de unu versio al alia. Tiu ĉi sistemo ankaŭ uzeblas por mallongigoj, partoj de nomoj (ekz-e Bismarck) ktp.

Foje ni trovas, ke du artikoloj ekverkiĝas pri la sama temo kun du (iom(ete)) malsamaj nomoj. Tiam unu el ili fariĝu plusenda paĝo al la alia.

Vi unue konservu la tekston de la forigenda paĝo ie, kaj redaktu la alian paĝon por enmeti ĉiujn informojn kiuj estis en la forigota paĝo sed ne en la restonta plusenda paĝo.

Tiam, por fari plusendan paĝon el la forigota artikolo, metu ĉi tian tekston en ĝin:


#REDIRECT[[Nomo de alia artikolo]]

Ni ankaŭ povas uzi plusendilojn por:

  • Mallongigoj, ekz. ELNA plusendas al Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
  • Alternativaj nomoj
    • Alternativaj Esperantigoj (kiel Vaŝintono)
    • Originaj ne-Esperantaj nomoj (kiel OxfordFrance) - sed ne por alilingvaj tradukoj (kiel "Germany" aŭ "Londres")
  • Oftaj misliterumoj
  • Rilataj vortoj, kiuj ne indas propran artikolon, plusendas al plena artikolo