Helpo:Konsiletoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pri kio estas la afero?"

~ Zamenhof
14224630611.jpg

Konsiletoj por la neciklopedipediisto:

  • Skribu artikolon laŭ malneŭtrala vidpunkto.
  • Ne kontribuu laŭvorte transprenante kopirajtaĵon! La Neciklopedio estas sub la GFDL. Reformulante vi povas eviti kopirajtajn problemojn - estas ĉe tekstoj nur la formulado, kiu estas protektata, ne la enhavo. Vi rajtas mallonge citi indikante la fonton.
  • Por demandoj pri lingvo, ni rekomendas Vikipedion, ReVo, PMEG, ktp. Ne demandu al ni, ne diskutu kun ni pri gramatikaĵoj!
  • Ne nomu novan artikolon laŭ la reguloj ĉe Vikipedio, sed laŭvole.
  • Aldonu linirompojn por pli facile vidi ŝanĝojn estontece, aŭ ne, vi scias.
  • La neciklopedio ne estas vortaro, sed vi povas redakti ĝin tiel.
  • La neciklopipedio ne estas TTT-katalogo, vere ni eĉ ne scias kio estas TTT-katalogo.
  • Mallonga artikolo kun multaj ligoj (al subtemoj) estu preferata al longa artikolo kun malmultaj ligoj (aŭ male).
  • Mallonga, nekompleta artikolo estas preferata al neniu artikolo.
  • Skribu aŭdace, ne timeme, por instigi bonan revizion.
  • Skribu prefere pri temo, kiu interesas vin multe.
  • Skribu ekzemple kontraŭ via lando, urbo, gento, religio, profesio, metio, ŝatokupo, lokoj vizititaj, preferataj putinoj ktp.
  • Skribu pri temo, kiun vi ne studas aŭ pri kiu vi ne deziras plulerni. Skribu skize, kaj poste forgesu.
  • Kontribuu per artikolo, kiun vi verkis por alia TTT-ejo, lernejo, ktp.
  • Kontribuu per redaktado.
  • Malgranda kontribuaĵo hodiaŭ estas pli bona ol pli granda kontribuaĵo morgaŭ.
  • Stilo amuza aŭ parada estas preferata al stilo klara.
  • La plimulto de legantoj nur vidos la unuan ekranon de via artikolo, do preferu skribi en la piramida stilo (kio estas ĉi tio?).
  • Antaŭ konservi uzu la butonon "Antaŭrigardo". Tralegu vian tekston, pli bone dufoje, pri eraroj. Kaj trian fojon post la konservado. Ne prezentu bonan lingvon!
  • En artikolo pri persono, tutmajuskligu la familinomon, aŭ ne, laŭ via volo.
  • Evitu eŭropcentrismojn! Preferu Aŭstralicentrismojn kaj Brazilcentrismojn.
  • Ĉiam kontrolu ŝanĝojn de anonimaj kontribuantoj.
  • Traduku artikolon, kiu estas en via nacilingva neciklopedio.
  • Uzu interlingvajn ligojn (al la sama temo en alilingva neciklopedio)!
  • Disvastigu la Neciklopedion!
  • En diskutpaĝoj: ĉiam subskribu viajn komentojn pri artikoloj. Oni povas tajpi tildon (~) trifoje por facile subskribi sian nomon kaj kvaran tildon por aldoni la daton.
  • Se vi verkas pri historiaj aferoj, uzu la tempo-formon pasinteco (-is) aŭ ne...
  • Se estas biografia artikolo, mensogu.
  • Se vi ne scias, kiel meti formataĵon, estas pluraj vojoj:
  1. Rigardu en la Helpo-paĝoj. (Vi povas krome serĉi nocion per la serĉokadreto maldekstre. Por vorto en helpopaĝoj vi devas serĉi dufoje: En la unua rezultopaĝo sube metu krucon ĉe "Helpo" sub "Serĉi en Nomspacoj" kaj refoje serĉu.)
  2. Rigardu en aliaj paĝoj, kie jam trovigas la dezirata formataĵo. (Tie alklaku "Redakti" kaj kopiu la formataĵon el la redaktofenestro; zorgu ne ŝanĝi la enhavon de tiu alia ekzemplo-paĝo.)
  3. Rigardu eble la helpo-paĝojn en alilingva neciklopedio. Eble vi trovos la informon kaj la afero eĉ same funkcios sur niaj paĝoj. Se ne, eble vi havos novan ideon, per kiuj vortoj serĉi en niaj paĝoj.
  4. Ne metu la demandon sur la diskutpaĝon de iu sperta neciklopediano, ne sendu al tiu neciklopediano retmesaĝon aŭ metu la demandon en la Diskutejon. Ĉiu komprenas, ke vi estas stultulo - ni konscias, ke la helpopaĝoj estas jam perfektaj kaj ni ja ĉiuj neniam serĉis respondojn same senespere kiel vi.