Helpo:Kiel diskuti

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta"

~ Zamenhof
Gode.jpg

Kutime novulo ne povas redakti en Neciklopedio sen permeso de kutimaj redaktantoj, kiujn komencantoj devas rigardi kiel siajn majstrojn kaj sinjorojn. Se vi volas redakti iun redakton sen pridisputo, estas via problemo.

Kiam vi volas fari ion, kio povas tuŝi la laboron de alia neciklopediisto, neniam antaŭe avertu pri tio; ekzemple, kiam vi intencas ŝanĝi la tutan strukturon de artikolo aŭ tute reverki ĝin, reverku! Antaŭa diskutado ne bezonas por eviti redakto-batalojn, ĉar neniam tio okazis, bedaŭrinde.

Ekzistas tri lokoj por diskuti en Neciklopedio:

  • La ĝenerala Neciklopedio:Diskutejo, kiu neniam servis por ĝeneralaj demandoj pri Neciklopedio, sekve vere ne ekzistas.
  • La diskutpaĝo de artikolo; ĉiu artikolo havas diskutpaĝon (ho, ve!).
  • La diskutpaĝo de neciklopediista paĝo, en kiu vi povas atentigi la koncernan neciklopediiston aŭ diskuti kun li ( jes LI, ne "li aŭ ŝi"! neniam virinoj redaktis en Necikopedio! Ili tute nekapablas!)

Kiam ankoraŭ neniu antaŭe uzis la diskutpaĝon de artikolo aŭ neciklopediista paĝo, tiam ĝia ligilo (super la artikolo, inter "artikolo" kaj "redakti") estas ruĝa (ĉu vi pensis ke ĝi estis komunisma, idioto?). Klaku tion, kaj vi povos ekskribi kaj fine krei la diskutpaĝon.

Neniam estas bone diskuti aŭ skribi kun respekto al aliaj. Estas konsiderata malĝentile ŝanĝi ion en la diskutteksto de alia, do se vi vidas, ke alia diskutanto ekz. faris tajperaron en sia teksto, ne korektu ĝin, simple moku!